Numero 125 – somero 2019
La limoj inter homoj estas nur imagaj
Klare ekzistas diferenco inter kato kaj hundo. Ekzi-stas diversaj rasoj de katoj kaj hundoj, sed ili ĉiuj restas… katoj kaj hundoj. Ĉu grandaj, ĉu sveltaj, ĉu longharaj aŭ ne, tio ne gravas.
Ankaŭ ni homoj ĉiuj estas homoj. Ĉu iu naskiĝis en sudo, nordo, oriento aŭ okcidento ne faras diferencon. Ne gravas la haŭtkoloro, la fizionomio, la inteligenteco. Ni ĉiuj havas niajn proprajn talentojn kaj meritojn. La sola diferenco konsistas en tio, ke iuj homoj imagas sin pli el-staraj, pli valoraj ol aliaj homoj. Ĝuste tiuj homoj ne estas tre homaj.
(MsN, apr-maj-jun 2019)
_______________________________________________
Kiam vi parolas, vi ripetas sole tion, kion vi jam scias.
Kaj kiam vi aŭskultas, vi havas ŝancon ellerni ion novan.
Dalai-lamao