Numero 125 – somero 2019

La laika-religia amuzo

Verŝajne hodiaŭ la plej gravaj por poloj temoj estas la plibonigo de sanitara servo kaj la apartigo de la Eklezio disde la ŝtato. Unu el esplorejoj anoncis ĵus, ke ambaŭ ĉi aferojn volas po 53 % da niaj samlandanoj. Ho, ho, ni soifas la disdividon, kiel ni deziras la sanon?

Nu bone, sed ĉu la Eklezio ne estas apartigita disde la ŝtato? Ĉu la prezidento de Pollando estas la papo? Ĉu la armitajn fortojn komandas la generalo de jezuitoj? Ĉu la gardanto de franciskanoj formas la nacian gvardion?

Nu mi pardonpetas, kion ĝuste devus fari la Eklezio, por ke estu bone? Al tiuj, kiuj havas la eklezian nupton, apartigi la nupton disde la eklezia? Separi laikojn disde klerikoj? Ĉirkaŭigi preĝejojn per altaj tabul-bariloj aŭ nur krucojn derompi sur turoj?

Nu ne, ni ne troigu – diros la amantoj de apartigo. – Sufiĉas elĵeti la religion el lernejoj, krucojn el oficejoj kaj hospitaloj, pastrojn el publikaj prezentadoj, tiajn aferojn – ili certe konstatos. Ni aŭdas tiajn postulojn ne de hodiaŭ. Ni ne aŭdis ilin tamen antaŭ tri jardekoj, kiam post la falo de komunismo la rilatoj ŝtato-eklezio revenis al la normala stato. Ĉiuj honestaj homoj bone tiam sciis, kio estas tiu „apartigo de la Eklezio disde la ŝtato“, ĉar tion dum kvin-dek jaroj ili praktikadis. Tia „disigo“ jam funkciis, gesinjo-roj apartigantoj. Religio elflugis el lernejoj – precize tiel, kiel vi tion volas. Pastroj estis en neniu aranĝo kun la ŝtata karaktero – tiel kiel vi nun deziras. Neniuj eldiroj de epis-kopoj en amas-komunikiloj, neniuj mencioj pri religio en lernejaj programoj, neniuj religiaj simboloj en oficejoj kaj establejoj de la publika utileco – simple la ideala stato, al kiu vi sopiras. Kaj nun la demando: Kia bono el tio rezul-tis? Kia precipa klerigo defluis sur la socion?

Ho jes, unu defluis: homoj havis la okazon ekvidi, kiaj diaĵoj okupas la lokon de Dio. Ĉiuj tiuj ruĝaj idoloj ra-pide montriĝis ankaŭ tiom mizeraj, kiom nocivaj. Danke al tio, kiam nur eblis, homoj kun ĝojo restarigis normalecon. Ĉar tio, kio estas nun, tio estas nenia alianco de trono kun altaro, sed simple la natura stato, kiun deziris la socio.

Homoj de ĉiuj statoj kontaktiĝas reciproke, kaj tio signifas, ke la funkcioj, kiujn ili plenumas, ankaŭ iel inter-ligiĝas. Se ni estas la socio de katolikoj, do nia katolikismo devas manifestiĝi en la socia vivo. Kiam el nia volo ĝi ĉesos manifestiĝi, tio signifos, ke ni iĝis la socio de hipo-krituloj, kiuj estas fidelaj aŭ malfidelaj – depende de situa-cio. Tio estas neniu apartigo, sed la disŝirado de identeco.

La tuta tiu ribeligado de la unuj katolikoj kontraŭ aliaj pro la mita idealo de demokratio estas la agado inspi-rita de novaj diaĵoj. Sed ni estas en nia hejmo – ni ne devas lasi nin disŝiri.

La penso kalkulema: Estas tia „ŝtato“ ideale aparti-gita disde eklezio. Ĝi nomiĝas infero.

 

Franciszek Kucharczak

El semajnrevuo Gość Niedzielny, 3-a de marto 2019, paĝo 9.

Esperantigis Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony