Numero 124 – printempo 2019

La lago de Jesuo

Loko plej ofte priskribata en Evangelio, ligita kun la agado de Jesuo, estas Galileo, la teritorio ĉirkaŭanta la Galilean Lagon. Ofte oni povas renkontiĝi ankaŭ kun alia nomo de ĉi tiu loko: Tiberiada Lago – de la urboTiberiado, aŭ Lago Genesareto – de la najbara lando situanta je la okcidenta flanko de la lago.

Pro sia grandeco la Lago Genesareto nomata estas ankaŭ maro. Ĝi ne estas tamen plenigita per la akvo sala, sed dolĉa. Por ĝin ĉirkaŭiri, oni devas iri rapidpaŝe senpaŭze ĉe la bordo ĉirkaŭ 20 horojn. Ĝi havas la perimetron ĉirkaŭ 65 km, longon 21 km kaj larĝon 13 km. Tio estas plej malalte situanta lago sur la Tero – 209 m sube de la marnivelo.

Ĉe la bordoj estas videblaj montetoj kun alteco 200 metroj, kaj eĉ kun 300 metroj. Iuj estas kovritaj per boskoj kultivataj, interalie olivaj. Pro tia situo kaj tre varma akvo, kiu atingas somere la temperaturon 27-33 C-gradoj, super la lago tre ofte okazas fortegaj tempestoj. Estas eĉ skribite en Evange-lio, ke Jesuo silentigis la grandan ŝtormon, dum fiŝistoj restadis en boato, atendante la fiŝkaptadon.

La Tiberiadan Lagon ĉirkaŭas la stepaj bordoj aspek-tantaj kiel dezerto, tamen en akvaj veproj trovas rifuĝejon birdoj, akvaj testudoj kaj kankroj. Tio atestas pri la escepta pureco de la akvoj de la lago provizata per akvo de la rivero Jordano.

Ĉi tie kondukis iam granda komerca trako, kaj sur la lago laboris fiŝistoj; tio estis la loko tre abunda je diversaj specioj da fiŝoj.  Ili elfluadis samtempe por fiŝkaptado eĉ en 230 boatoj. Plimulto el ili loĝis en najbaraj setlejoj. Ĝuste ĉi tie Jesuo al-vokis siajn disĉiplojn, kaj ili sekvis Lin, Li aŭdigis la surmontan predikon, en kiu Li eldiris la Ok Benojn skribitajn sur la kartoj de la Evangelio laŭ sta Mateo. Verŝajne ankaŭ ĉi tie Jesuo ins-truis unuafoje al siaj disĉiploj la preĝon „Patro nia”. Sur akvoj de ĉi lago Li faris la miraklon – grandan fiŝkapton, Li iradis sur akvo kaj montriĝadis post la resurekto.

Nuntempe la ĉirkaŭaĵo de Galilea Lago tre ŝanĝiĝis. La akvo el la lago utiligata estas por trinkado, sed ankaŭ por akvu-mado de la ĉirkaŭaj kampoj. La aliro al akvo el la Galilea Lago, kiu estas la plej granda ujo de trinkakvo en la regiono, estas nune la objekto de politikaj konfliktoj kaj militoj inter Libano, Sirio kaj Israelo. Dume en la lago ĉiam pli malpligrandiĝas la kvanto de akvo.

   Emilia Przepióra

   El: Taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy

(En la ĝardeno de Kreinto), majo 2018, paĝo IV.

   Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony