La kristana koncepto pri homo

La kristana koncepto pri homo

La nuntempa homo ektroviĝis sur akra sinuo de pro-pra historio, kiu estas rezulto de lia inteligenteco kaj kreaj ebloj. Maltrankviligas la fakto, ke kune kun la kresko de homa konscio, kun la profundiĝo de la sento de libereco kaj demokratio, kreskas la politika teroro, la ekonomia per-forto kaj mallibero de propagando. La nuntempa homo fa-riĝas ĉiam pli objekto de diversa „manipulado”. Ĉu vere solvante misterojn de la universo li perdiĝis en la propra mistero?

*

„Kial por ni junaj ekzistas nur distroj, envio, egoismo, memamo? Kial ni ne sentas la bezonon de meditado pri la senco de propra vivo? Kial ni ne zorgas pri la interna disvolviĝo? Mi parolas plurale, ĉar mi ankaŭ estas juna, sed mi ne povas trovi komunan lingvon kun miaj samaĝuloj, kiuj miras, ke mi iradas al preĝejo, ke interesas min metafizikaj problemoj, ke mi tra-vivas internajn maltrankvilojn. Ili asertas, ke por pensado pri tiuj problemoj estos tempo poste, kaj la dekok jarojn oni havas nur unu solan fojon en la vivo…”

„Mia patro jam ne kapablas kompreni korekte. Post 15 jaroj da geedza kunvivo li deziras divorci de nia panjo. Ko-mence li provis tion „klarigi” al ni tute milde, nun komencas minaci. Li opinias, ke li havas ankoraŭ la rajton al persona feliĉo…”

„Ne tute mi scipovas finkompreni homojn, kiuj tutan sian fortostreĉon uzas por monfarado. Evidente, ke la mono estas tre grava, sed fine oni devas finkompreni, ke estas valoroj en nia vivo, kiujn ne eblas esprimi sole kun helpo de ekonomiaj indikiloj. Ĉu la senco de vivo limiĝas al uzado?”.

 

*

La homo por si mem estas eterna demando. La sper-to de jarcentoj montras, ke ne estas facile difini la homon. La nuntempa scienco ankaŭ ne ellaboris kontentigan difi-non. Evidentiĝas, ke la homa persono superas tion, kio estas sole materia, biologia kaj alirebla por scienca esplor-ado. Ni devas fine aprezi la esceptecon de homo inter kreit-aĵoj kaj agnoski, ke finfine li estas mistero, kiu trovas sian solvon en Dio.

En la antikveco oni opiniis, ke „homo estas racia ani-malo”. Ĉi tiu difino, kiu starigas homon sur unu ebeno kun bestoj, kaj samtempe substrekas esencan diferencon, trans-daŭris ĝis la plej novaj tempoj. Tamen oni devas akcenti, ke la antikvaj grekaj filozofoj vidis en la homo la ordinaran elementon de kosmo.

Platono rimarkis, ke la homo devas esti aŭ korpo, aŭ animo, aŭ tuto kuniganta tiujn du elementojn. Li sin dekla-ris por la animo. En lia filozofia koncepto la korpo fariĝis „prizono de la animo”, kiu kun sopirado atendis la momen-ton de liberiĝo. En tiu perspektivo la valoro de korpo deva-luiĝas; la korpo fariĝis „malamiko” de homo. La homo ko-mencis timi sin mem.

La platona dualismo pezis sur antropologio dum la tutaj jarcentoj. La korpo, kiun oni kontraŭstarigis al la ani-mo, fariĝis „fonto” de ĉia malbono. Oni ne rimarkis la prin-cipan fakton, ke la spirito ne povus sin esprimi efektive sen perado de la korpo. Platonismo ege influis la kristanan filo-zofion. Pro tiu kaŭzo ankaŭ multaj kristanaj verkistoj mal-pliigadis la valoron de korpo. Ili ne kapablis rimarki en ĝi aliancanon en realigo de la supernatura celo.

El la platona dualismo devenas ankaŭ la hedonismo, kiu opinias, ke plezuro estas la ĉefa celo en la homa vivo. Tiu tendenco propagandis la kulton de korpo, kiu kontraŭ-staris spiritualismon. Tamen oni devas diri, ke ambaŭ ten-dencoj faris la principan eraron: spiritualismo deziris apogi ĉiujn valorojn sur la spirito, hedonismo male sur la korpo. Oni ne rimarkis la fundamentan fakton, ke la homo estas unueco korpa-spirita. La mistero de homo esprimiĝas en egala grado pere de la korpo kaj pere de la spirito. En nenia kazo eblas disbati tiun unuecon.

La nuntempa penso oscilas inter naturalismo kaj spi-ritualismo. La nuntempa naturalismo forĵetis la radikalajn konceptojn de iamaj materialistoj, kiuj ĉion venigadis al necesaj leĝoj fizikaj-kemiaj, sed ĝi substrekas konscion, ra-ciecon kaj liberecon. Aliflanke ĝi forĵetas supernaturecon, gracon kaj savon.

La nuntempa scienco elmontras, ke la homo ne po-vas esti reduktita al dimensio ekskluzive biologia. La nocio „naturo” rilate al homo ne signifas realon pure materian. La homo estas ĉiam io pli ol tio, kion pri li povas diri biologio, psikologio kaj sociologio.

La homo estas unika estulo, kiu povas diri pri si „mi”, ĉar li posedas racion kaj liberan volon. Tial ĝuste ni nomas lin persono. La homa persono leviĝas super ligado per la ĉirkaŭanta mondo, okupas fronte al ĝi iun distancon kaj sin gvidas per siaj leĝoj, kiuj ne aplikiĝas sur la biologia ebe-no. Tio signifas, ke nur la homo kapablas al memkono, al dispono pri propra ekzisto, al sindediĉo por aliuloj, al aspi-ro al pleneco per senĉesa transpaŝado sin mem.

La homa persono havas du dimensiojn: internan kaj eksteran. La interna dimensio estas la intimeco, per kiu ĝi fermitas en si mem. La homa persono estas unika, neripet-ebla kaj neanstataŭigebla. Dio ne estas „produktanto”, sed artisto, tial do kreas homojn malsimilajn unu al alia, el kiuj ĉiu prezentas valoron en si mem. El tiu fakto rezultas certaj konsekvencoj: neniu povas esti en mia loko, neniu povas anstataŭ mi suferi kaj decidi koncerne la lastan celon. En la vivo ĉiu el ni elpaŝas ĉiam en la propra nomo.

La intimeco de homa persono estas nesuperebla el ekstere. Tion efektivigi povas nur Dio, kiu donis al la homo esceptan dignon inter ĉiuj kreitaĵoj. Tial en la interpersonaj kontaktoj oni ne povas brutale invadi ies internon, oni ne povas devigi al konduto spite al propraj konvinkoj, oni ne povas sturme akiri la sekretojn de homaj konsciencoj. Ne-cesas ankaŭ gardi la sekreton, kiun aliaj konfidis al ni.

La homa persono ekzistas en la plej perfekta maniero en si, el si kaj per si. Tio signifas, ke nur la homo povas primediti sin mem, ke li estas estulo libera, aŭtonoma kaj fermita en sia intimeco. Li estas ankaŭ la mastro kaj mezu-ro de propraj agoj. Atentu la fakton, ke Dio mem fermis la homan personon en ĝia profunda intimeco kaj neniu povas ĝin penetri, nur Li, kiu estas ĝia modelo kaj celo. Tial la plenecon ni povas trovi nur en Dio, kion sankta Aŭgusteno esprimis en la fama frazo: „Vi faris nin por Vi, Sinjoro, kaj maltrankvila estas mia koro, ĝis ĝi trovos ripozon en Vi, mia Dio”.

La homo posedas en si mem la plej grandan valoron kaj dignon, kiu rekte devenas de Dio. Danke al tio ĉiu el ni posedas certajn necedeblajn rajtojn de homa persono, kiujn neniu povas nin senigi. El tio rezultas la principa konkludo: neniu povas uzi alian homon por atingi proprajn celojn, ĉar ni estas personoj, kaj ne objektoj. Sole la amo konsistigas la ĝustan formon de rilatiĝo al persono, ĉar en ĝi okazas la reciproka sin fordono por feliĉigo de alia estulo. Pro la digno de homa persono ĉiu el ni havas la rajton je estimo, je amo, je libereco, ligi dialogon kun la socio, kun la ali-seksa persono, kun Dio. Kun ĉi tiu rajto kuniĝas la devo respekti la rajtojn de aliaj homoj, ĉar ni ĉiuj estas egalaj fronte al Dio.

La homa persono apartenas al si mem. Malgraŭ tio posedas la eblecon malfermiĝi al aliaj. Kaj tio estas la dua dimensio de la homa persono: ebleco ligi la personan kon-takton kun „vi”. Tiu dialogo povas okazi sole sur la ebeno de amo. Ni aliras ĉi tie iuspecan „paradokson”: por disvol-viĝi laŭ la spirita vidpunkto, oni devas sin dediĉi tute por aliaj, fordoni sin ĝis la lastaj limoj, forperdiĝi en alia. La vivsperto montras, ke unu el la plej grandaj eraroj de homa persono estas enfermiĝo, evitado ligi dialogon per amo, re-zigno pri estigo de komuneco.

La homa persono efektiviĝas per plenumado de spiri-taj agoj danke al kiuj ĉiu el ni transpaŝas la limojn de sfero pure vitala. Ĝuste tial, ke la homa persono estas „spirito en-karniĝinta”, ekzistas en la mondo tiaj valoroj kiel: amo, sindevigo, elekto, respondeco. La kunvivon inter homoj ne eblas venigi al natura ebeno kaj ne eblas plibonigi ĝin sole per perfektigo de tekniko kaj larĝigo de faka scio. Ĉiam de-cidas tiu „io”, kiu estas en la homo: lia interna sinteno, lia rilato al mondo, al alia homo, al Dio. Kaj ni diru al ni sin-cere: korpo devas esti subordigita al spirito, por ke la homo povu finrealigi propran al si grandecon kaj dignon.

La bazon de la spirita vivo en la homo konsistigas la kapablo ekkoni kaj ekami Dion. Ĉi-sence ni povas kuraĝe diri, ke „homo superas senfine homon”. Ĉiu el ni, danke al spirita elemento, estas la unika maniero pri sinmanifestado de Dio en la mondo. Por finkompreni sin mem, ni devas plejunue ekkoni Dion, ĉar la mistero de spirito estas tro granda por la materio. Kaj ankoraŭ unu momento: ni ne ka-pablus al amo, se plifrue ni ne estus amitaj de Dio.

Vi certe rimarkis, ke la homo estas iuspeca „parado-kso”, estulo, kiu estas samtempe korpo kaj spirito, fermita en si mem kaj malfermita al aliaj, ekzistanta kaj realigenda. Ni estas donacitaj al ni kaj nian estonton ni kreas pere de diversaj elektoj, kiujn ni faras en la tempo donita al ni de Dio por propra dispono. Kun tio kuniĝas la problemo de persona respondeco fronte al Dio.

La homo estas estulo korpa-spirita. Per la korpo li kontaktiĝas kun la materia mondo kaj estas subordigita al ĉiuj leĝoj de „tempo kaj spaco”, sed pere de la spirito li ligas la personan kontakton kun Dio. La spiritan elementon en la homo ne eblas klarigi per iaj filozofiaj proprecoj, ĉar ĉiu el ni kapablas spite al naturaj impulsoj krei en sia kon-duto centrojn de kontraŭstaro. Estas sciate ĝenerale, ke nur la homo povas diri „ne”. Ĉiu provo solvi la misteron de ho-mo sur la ebeno ekskluzive natura, ĉiam estas kondamnita al malsukceso. Surbaze de biologio ne eblas klarigi la ho-mon kiel estulon, kiu staras plejalte en la hierarkio de viv-uloj. La skalo de suno kaj atomoj ne estas konvena mezuro de lia grandeco aŭ mizero. Ĉiu el ni estas malfermita al ho-rizonto de senfino, ĉar ni troviĝas sur la limo de materio kaj spirito, ĝistempeco kaj eterneco, naturo kaj graco. Ĉu do ne ŝajnas al vi, ke la kristana koncepto pri homo estas grandioza vizio de la homa persono laŭmezura de la nun-tempo?

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 26; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony