Numero 109 – somero 2015

La kristana askezo

Sac. D-ro Zbigniew Sobolewski

Rimedo por konstruado de komunio kun Dio kaj por disvolviĝo de homo estas la kristane komprenata askezo. Ĝia valoro estas nesupertaksebla same sur ebeno pure natu-ra (ĝi helpas al homo disvolviĝi per utiligo de potencialo kiu estas en li), kiel ankaŭ supernatura (ĝi servas al pli strikta unuiĝo kun Dio). La asketaj fortostreĉoj, ekzercado de spiritaj lertecoj, fideleco al konfesataj principoj, al akce-ptita ordo kaj hierarkio de valoroj, estas la necesa elemento de kristana luktado kun si mem. Ili decidas pri la kvalito de spirita kaj religia vivo de la homo.

 

Askezo – alivorte pri kio ni parolas?

 

Same termino „askezo” (gr. askesis) kiel ankaŭ de ĝi devena verbo askein kaj adjektivo asketikos estas antikvaj kaj uzadis ilin jam paganaj grekoj. En la klasika kaj helen-isma kulturo, ĉi tiuj vortoj ĝuis popularecon kaj havis multe da signifoj. Ili apartenis al profana lingvo. Nur krist-anismo donis al ili la religian moralan sencon. La greka verbo askein signifis „prilabori”, „formi” kaj ankaŭ „ekzer-ci”, „trejni”. Tiel do, la devena de ĝi substantivo askesis (askezo) parolis pri ekzercado, trejnado kaj praktikado de ia verko. Por grekoj, do, asketo estis iu lerta, trejnita, ek-zercita en elektita branĉo. Oni nomis asketo ankaŭ perfek-tan artiston aŭ metiiston, kiu distingiĝis per arto en kreado de aĵoj belaj kaj superbaj. Asketo (gr. asketes) estas homo ekzercita, havanta sperton profesian, sportan aŭ artistan, akiritan per longa praktiko.

Por la antikvuloj, la greka adjektivo asketikos signi-fis „laborema”, „penega”, por ekregi iun arton, scipovon. Tiel do, al antikvaj grekoj la ideo de askezo asociiĝis kun la fortostreĉo kaj ligitaj kun ĝi abnegacioj (eĉ sufero), kies celo estis akiri perfektecon en tio, al kio homo deziris sin fordoni. Sekve asketoj estis militistoj kaj sportistoj (atletoj) kiuj per longaj fizikaj ekzercoj tenis siajn korpojn en per-fekta fizika lerteco. Asketoj estis ankaŭ metiistoj, kiuj per penega laboro akiradis ĉiam pli grandajn profesiajn scipo-vojn. Danke al ekzercoj, iliaj manoj fariĝadis ĉiam pli lertaj

Asketoj estis bonaj artistoj (kantistoj, aktoroj), kaj ankaŭ komponistoj de muziko kaj de teatraj spektakloj. Ili laboris sisteme kaj peze pri perfektigado de sia artista metiejo.

Iom post iom askezo akiris ĉe grekoj la moralan kaj religian karakteron. En la morala signifo ĝi fariĝis forto-streĉo de racio kaj volo, celanta akiron de vera saĝeco kaj firmigon de virto. Por Ksenofono asketoj estis virtaj homoj, tio signifas – ili posedis scipovon de vivo envere, de justa konduto. Sokrato opiniis, ke per askezo eblas liberigi sin de malbonaj pasioj. La antikvaj filozofoj vidis en askezo (ek-zercado de racio kaj volo) rimedon por akiri virtojn, kiuj ŝajnis al ili nekutime utilaj kaj valoraj.

Askezo posedis ankaŭ religian signifon – estis ekzer-ciĝo en pieco. Ĝia celo, kiel konvinkitis la pitagoranoj kaj Filono el Aleksandrio, estis purigo sin el pekoj kaj unuiĝo kun diaĵo. Askezon konsistigas do ekzercado. Asketo siste-me entreprenis fortostreĉojn, kiuj estis direktitaj por akiri la fizikan aŭ spiritan lertecon. La posedo de ĝi ebligis al li sukcesi sur sporta areno, akiri gloron en bataloj aŭ famon de grandioza artisto. Askezo igis homon morale pli bona, liberigante la potencialon de liaj racio kaj volo. Entrepre-nata por religiaj celoj, ĝi liberigadis homon disde alligiteco al malbono kaj preparadis por renkontiĝo kun diaĵo. Ofte askezon akompanis abnegacio kaj mistrakto de la karno. Askezo estis cela fortostreĉo. Neniu entreprenis ĝin por ĝi mem (ekzerco por ekzerco), sed por ion atingi.

 

Demeti la malnovan homon

 

Askezo estiel fortostreĉo de homo, por fariĝi morale pli perfekta kaj pli proksima al Dio, estas sinteno biblie motivita. La saĝecaj libroj proklamas laŭdon de virta vivo, en kiu la virto de modereco okupas unu el unuaj lokoj. „Infano mia, en via vivo elprovu vin mem, kaj rigardu, kio estas malbona, kaj ne cedu antaŭ ĝi. Ĉar ne ĉio estas ĝusta por ĉiuj, kaj ne ĉiu animo sin sentas bone en ĉio” (Sir 37:27-28).

La bibliaj aŭtoroj severe malaprobas tiujn deliktojn kiel malmoderon en manĝado kaj trinkado, pigrecon, naĝ-adon en lukso sen rimarki la malfacilan situacion de mal-riĉuloj. Ili montras la idealon de vivo saĝa kaj nobla, plena de timo antaŭ Dio, de piecoj, bonfaroj, sindeteno, starigado de valoroj spiritaj antaŭ materiaj. En la Nova Testamento ni renkontas laŭdon de askezo. Sendube asketo estis Sankta Johano la Baptisto, kiu solece, en la dezerto sin preparadis al la misio anonci la Mesion. Johano „havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo” (Mat 3:4). Li kondukis la vivon plenan de abnegacioj kaj ne apartenis al tiuj, „kiuj portas molajn vestojn” (Mat 11:8) pasigante la tempon en korpaj plezuriĝoj.

Severan kaj plenan de abnegacioj vivmanieron kon-dukis Jesuo. Envere la fariseoj riproĉis Lin, ke Li estadas en domoj de riĉaj pekuloj kaj partoprenas en iliaj festenoj (vd. Luk 15:2), sed estas vero ankaŭ, ke „la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon” (Mat 8:20). Kristo antaŭ ol komenci sian publikan agadon iris en la dezerton, kie dum kvardek tagoj kaj noktoj Li fordonis sin al preĝo kaj humiliĝo (Mat 4:1-2). Antaŭ siaj disĉiploj Kristo ne kaŝis, ke la vojo al gloro estas la kruco simbolanta suferojn, per-sekuton kaj vivpenojn (vd. Mat 16:24-25). La Evangelioj alportas multajn instigojn al asketa vivo, almenaŭ la alvo-kon por praktiki ĉastecon, obeon kaj malriĉecon.

Ankaŭ la evangeliaj benoj (vd. Mat 5:3-11) priskri-bas la idealon de vivo simpla, modesta, plenigita per la amo al Dio kaj kun Li unuigita. La Evangelio montras altan mezuron de asketaj luktoj de la disĉiploj de Kristo: „Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta” (Mat 5:48).

La temon de kristana askezo disvolvis en siaj skrib-aĵoj la sankta apostolo Paŭlo. Li spertis la transforman po-tencon de Dia mizerikordo apud Damasko (vd. Ago 9:3-7). Li malkovris la belecon de kristana vokiĝo al unueco kun Dio en Kristo. Li ekkomprenis, kiel granda estas la digno de kristano, kiun Kristo prilavis per sia sango. Tial do, en lia instruado ni trovas multe da instigoj kaj koraj instruk-cioj, por ke kristanoj vivu laŭmezure de la ricevitaj en la bapto graco kaj digno (vd. Efe 4:1; 1 Tes 2:11-12).

Elirpunkto de la instruoj de s-ta Paŭlo pri la kristana askezo estas profunda ekkompreno de la mistero de bapto kaj de ĝia devontiga forto. Sankta Paŭlo instruante pri la bapto uzas bildojn de morto kaj releviĝo, kiuj nature asoci-iĝas kun la enakvigo kaj elakvigo okazantaj dum la sakra-menta rioro (vd. Rom 6:3-5). En la mistero de bapto la kre-dantoj estas pridonacitaj per nekutima digno (vd. 1 Kor 6: 6-19; 1 Kor 3:16; 2 Kor 6:16-7:1). La Sankta Spirito igis ilin la templo de Dio kaj kapabligis vere kulti Dion. Liber-igo disde la pezo de peko kaj de la malamikeco kun Dio, donaco de Dia infaneco kaj donaco esti Lia templo, havas karekteron devontigan. Sankta Paŭlo plurfoje instruadis, ke la kristano ne povas daŭrigi pekan vivon. „Tiel ankaŭ vi, vin kalkulu nortintaj al peko, sed vivantaj por Dio en Jesuo Kristo” (Rom 6:11). Multfoje li atentigis pri tio, ke oni de-vas demeti „la malnovan homon” kaj surmeti la novan. Li donadis ankaŭ konkretajn indikojn kiel tion fari (vd. Efe 4:17-32).

La baptita homo devas seniĝi je la pagana maniero de pensado kaj agado. Devas fariĝi „nova kreitaĵo”, „nova homo” – homo de la Evangelio, kiu pensas kaj agas en nova maniero. Jen la homo unuiĝinta kun la resurektinta Kristo. Sankta Paŭlo perceptas askezon estiel fortostreĉon por fariĝadi sankta. Tio estas batalo kun iamaj pekoj kaj miskutimoj kaj ankaŭ formado de evangeliaj sintenoj. S-ta Paŭlo instruas, ke necesas diri „ne” al tio, kion proponas la pagana kaj malamike agordita al Dio mondo. Multan lokon en lia morala instruado okupas instrukcioj kaj instigoj por praktiki virtojn kaj vivon laŭ la amo. „Mi do vin petas, fra-toj, per la mizerikordo de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel oferon vivan, sanktan, al Dio agrablan, kio estas via racia servo. Ne konformiĝu al ĉi tiu mondo, sed aliformiĝu per renovigado de via menso. Tiel vi kapablos kompreni la volon de Dio, nome tion, kio estas bona, al Li agrabla kaj perfekta” (Rom 12:1-2).

Esencaj elementoj de la kristana askezo estas la kulto al Disinjoro, esprimita en konscia kaj racia Diservo, la for-ĵeto de peko kiun proponas mondo, la fortostreĉo por spiri-ta transformiĝo kaj la rekonado kaj praktikado de Dia volo en la ĉiutaga vivo. La celo de la kristana askezo, al kiu ins-tigas s-ta Paŭlo, estas la pli strikta unuiĝo kun Kristo – ko-munio kun Dio. En la centro de ĉiuj asketaj fortostreĉoj (pozitivaj kaj negativaj agadoj) ĉiam troviĝas Kristo (vd. Rom 14:7).

 

Lukto kun la malamikoj de savo

 

Ĉiu kristano povas ĝoji pro tio, ke en Kristo li iĝis jam sanktigita kaj elaĉetita, sed li devas prizorgi „kun timo kaj tremo sian propran savon” (Flp 2:12). Li partoprenas jam en la venko de Kristo super peko kaj morto, sed sam-tempe li kondukas lukton por konservi sian dignon de infa-no de Dio kaj spertas tentojn al malbono. La ricevita graco de kredo kaj bapto postulas kunlaboron.

La kristano luktas kun la malamikoj de sia savo. En ĉi luktado temas pri la defendo de tio, kiu li estas en Kristo kaj pri ankoraŭ pli strikta unuiĝo kun Dio. Kampo de lukto estas li mem. Antaŭ ĉio en si li devas alfronti pasiojn kaj tentojn, malforton, pigrecon kaj spiritan laciĝon. Li luktas kun triobla avideco: de satano, mondo kaj korpo.

La kristana askezo estas luktado kun la satano, pri kiu la Revelacio diras, ke li estas tentanto, akuzanto antaŭ Dio, patro de mensogo, envia trompanto de homo kaj mal-amiko de lia komunio kun Dio. Li provas neniigi la planojn de Dio fronte al homaro. Kristo jam venkis la satanon, ”estron de ĉi tiu mondo” (vd. Joh 16:11), sed li ne finis sian mision damaĝi homojn. Li daŭrigas la provon tenti ho-mojn al pekado (vd. 1 Tes 3:5; 1 Kor 7:5) kaj ekregi ilian koron, kiel faris tion en la kazo de Ananias (vd. Ago 5:3).

En la bapto la homo kontraŭstaras la satanon kaj esprimas la volon fidele servi al Dio. Li devontigas sin kontraŭstari la flustradon de diablo, senmaskigi embuskojn kaj trompadojn, decideme diri „ne” al liaj proponoj.

Sankta Paŭlo instruante pri la spirita lukto kun mal-bono, kiun kondukas la disĉiploj de Kristo, parolis pri la neceso surmeti spiritan armilaron, kiun li nomas „armiloj de la lumo” (Rom 13:12). „Fine, estu fortaj en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. Surmetu la tutan armil-aron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo. Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj kar-no, sed kontraŭ la Regadoj, kontraŭ la Potencoj kaj kon-traŭ la Mondpotenculoj de ĉi tiu mallumo, kontraŭ la spiri-toj de malbono en la ĉieloj. Tial prenu al vi la tutan armil-aron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj ĉion venkinte, firme stari. Staru do, ĉirkaŭzoninte la lum-bojn per vero, surmetinte la kirason de justeco, kaj enŝuig-inte la piedojn per la fervoro por la Evangelio de paco. Super ĉio tenu la ŝildon de kredo, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la Malbonulo. Kaj prenu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio. Per ĉia preĝado kaj petegado je ĉiu tempo en la Spiri-to, kaj por tio viglu en ĉia persisto kaj petegado por ĉiuj sanktuloj. Kaj por mi” (Efe 6:10-19).

Tiel do la kristana armilo estas tiuj virtoj, kiel vero, justeco, pieco, obeo al la Dia vorto kaj al Diaj intencoj. La luktadon kun la satano la kristano povas gajni, se li konfi-dos al Dio kaj lasos Lin per si agi. En ĉi tiu luktado helpas askezo, estante senĉesa viglado, kaj preĝado.

Malamiko de kristana savo estas ankaŭ la mondo, pri kiu s-ta Johano surskribis, ke ĝi „kuŝas en la Malbonulo” (1 Joh 5:19). La Sankta Skribo komprenas la mondon estiel surteran realon, homan komunecon, kies logiko kaj aspiroj estas kontraŭaj al Kristo. La mondo antaŭ ĉio estas homoj ne agnoskantaj Dion kaj Lian potencon, provantaj finkons-trui novan realon forĵetante la Evangelion. Tio estas la nun-tempaj paganoj, vivantaj por kontentigi la korpajn dezirojn, omaĝantaj al idoloj, malakceptantaj la krucon de Kristo kiel la unikan vojon al savo kaj feliĉo.

La kristano konscias, ke vivante en ĉi tiu mondo, ne povas konformiĝi al ĝi kaj akcepti ĝiajn modelojn de pens-ado kaj agado. Li vivas la dian vivon kaj agnoskas kiel va-loro tion, kio plaĉas al Dio, kaj ne omaĝas al malhumileco de la mondo. Li iras la vojon determinitan de sia Majstro, forĵetante kiel iluziaj la promesojn de feliĉo oferataj de la mondo. „Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mon-don kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu inter-ŝanĝe por sia animo?” (Mat 16:26). La Evangelio ne enha-vas malestimon por la korpa mezuro de homo kaj ties bezo-noj, sed avertas antaŭ venigo de vivosenco al kontentigo ilin.

La homo estas infano de Dio. Tial do, ne neglektante la korpajn bezonojn, li ne forgesas pri la religiaj kaj spiritaj bezonoj. Pere de la asketaj fortostreĉoj li klopodas doni ĝustajn mezurojn al la korpaj deziroj kaj bezonoj. Li zorgas pri siaj korpo, vivo kaj sano. Tamen li restas libera rilate al sia korpo, lernas uzi ĝin por atingi bonojn multe pli gran-dajn ol la naturaj. Sankta Paŭlo instigas nin: Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de ĉia malpureco karna kaj spirita, perfektigante nian sanktigadon en la timo al Dio” (2 Kor 7:1).

(En komunio kun Dio, p.59; tr. SP) 

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony