Numero 126 – aŭtuno 2019

La komuneco de amo

En nia tempo ĉiuspecaj institucioj travivas profundan krizon. La nuntempa homo alcelas antaŭ ĉio la ‘senĉesan dinamismon krean’, nedependecon disde aliaj, rajton al kontinua elektado. Ne mirige do, ke ĉi tiu krizo koncernas ankaŭ la institucion de geedzeco, en kiu oni kontraktas sin-devigon fronte al dua persono por la tuta vivo.

Iuj pseŭdo-profetoj asertas, ke la geedzeco en ĝis-nuna formo estas rezulto de la spertoj de estinteco kaj nece-sas ĝin tute modifi laŭmezure de nuntempaj bezonoj. Al tiu celo estus servontaj liberaj ligoj, geedzecoj por ‘provo’, libera amo. Ĉu al tio limiĝas la geedzeco?

*

“Mia edzo traktas min kiel ‘aĵon’, kiu ne havas por li speci-alan valoron. Li neniam montras al mi ajnan respekton, ne donacas amon, ne malfermas sian koron. Mi havas nur 28 jarojn, sed por li mi ĉesis esti grava kiel virino. Tio estas la ĉefa kaŭzo, ke de kelka tempo mi kokras lin: estas remiso.”

*

“Mi admiras tiujn homojn. Mi ne povas elkompreni, ke 20 jarojn post geedziĝo ili tiel sin amas, kvazaŭ ĵus hieraŭ ili renkont-iĝus. La tempo ne mortigis ĉi tiun amon, sed ĉiam pli kaj pli ĝin dis-volvas. Grandioze ili kompletigas sin sur ĉiuj ebenoj de la vivo. En kio enestas la sekreto de ilia amo?”

*

La ligo de edzeco ne ekestis hazarde en la historia disvolviĝo de homaro, nek estas rezulto de evolucio de ne-konsciaj fortoj de la naturo. La geedzeco estas realaĵo, kiu tuŝas la radikojn mem de homa ekzistado. En ĝi la viro kaj virino ekligas dialogon kaj realigas sin mem. La geedza dialogo konsistigas unikan en sia speco eblecon, kie homo povas finrealigi sian profundan deziron de unueco kaj ko-muneco: ‘mi’ kaj ‘vi’ transformiĝas en ‘ni’.

Rimarku, ke la daŭran ligon inter viro kaj virino, kiun en plej larĝa senco de tiu vorto ni povas nomi geedz-eco, oni renkontas en ĉiuj historiaj epokoj kaj en ĉiuj kul-turoj. Malfacile supozi, ke homo estas direktita al geedzeco fare de la naturo, por kontentigi sian seksan instinkton. Ĉi tiun celon eblas atingi sur eksteredzeca vojo. Tamen oni devas konsenti, ke en pasinteco oni substrekadis, la nasko kaj eduko de idaro motivas la sencon de geedzeco. La per-sona vivo de geedzoj descendis al malantaŭa plano.

La geedzeco estas persona komuneco, kiu baziĝas sur la amo kaj sur la kapablo de neprofitema sin fordono. En ĝi la edzo kaj edzino povas plene finrealigi sin kiel viro kaj virino. En ĉi kunteksto necesas akcenti, ke ne estas ĝi ‘kutima’ socia fakto, sed esenca dialogo inter personoj, renkontiĝo en amo, komuniko inter ‘mi’ kaj ‘vi’, kiu estas ligita en la kunteksto de tuta vivo. La geedzeco estas elir-punkto direkte al kreo de intima komuneco, kiu esprimiĝas en ‘ni’ rilate al infano. La geedza amo estas devontigo fa-vore al alia, reciproka sindono sur ĉiuj ebenoj de la vivo, integriĝo en la plej profunda homa ‘mi’. La geedzeco el si mem ne naskas amon, sed la amo alkondukas al geedziĝo kaj ĝi estas ties fundamento. Ne mirige do, ke la spirita ligo inter du personoj, kiu baziĝas sur la amo neprofitema, to-tala kaj definitiva – devas esti ligo daŭra.

La geedzeco, kiu estas komuneco de amo, ebligas al viro kaj virino la totalan kompletiĝon sur ĉiuj niveloj: korpa, emocia kaj persona. Eros (fascinado per korpo kaj seksa dezirego) transformiĝas je filia (aprezo de personaj valoroj), kaj tio ĉio subordigita estas al agape, en kiu ente-niĝas respondo de la homo al la ama alvoko de Dio: ‘ni’ iras kune por renkonto kun la Dia ‘Vi’.

En la geedzeco viro kaj virino komencas la seksan kunvivadon, kiu ebligas al ili la kompletiĝon sur korpa ebeno. La sekskuniĝo estas esprimo de supervenko de la fizika izoleco. La deziron pri seksa kuniĝo, kiu determinata estas per aparteno al difinita sekso, necesas pritaksi pozi-tive, ĉar tio estas specifa formo de komunikado al si reci-proke la plej intimajn sentojn. En la sekskuniĝo okazas kontakto-maksimumo kun persono de alia sekso.

La homo ne estas pura spirito kaj tial la spirita agado devas manifestiĝi sur la korpa nivelo pere de signo, gesto, rideto, rigardo. La sekskuniĝo eksterigas la internan unu-econ spiritan. Ne mirige do, ke diversaj formoj de amo esprimiĝas pere de difinitaj fizikaj gestoj. En la mirinda ho-ma mondo siamaniere esprimiĝas la proksimulamo, la patr-ineca amo kaj la fianĉeca amo. La sekskuniĝo estas signifa formo, en kiu esprimiĝas la geedza amo. Ne estas ĉi tie iu ajn komparo kun la seksa agado de bestoj.

La geedzeco ebligas al viro kaj virino kompletiĝon sur la emocia ebeno. El naturo ĉiu homo orientigita estas al persono de alia sekso. La reciproka gravitado de ambaŭ seksoj al si determinita estas per la fakto, ke aparteno al difinita sekso estas ankaŭ iuspeca limigo, nepleneco, man-ko. Nefinrealigo de ebleco, kiun konsistigas persono de alia sekso, kreas en homo la internan streĉon. Necesas akcenti, ke homo turniĝas al homo de alia sekso, kaj ne nur reagas al ‘alia sekso’. Se homo turniĝas sole al personaj proprecoj, kiujn posedas persono de alia sekso, tiam ni havas aferon kun deflankiĝo, kun manko de seksa matureco aŭ kun erot-ismo. Esprimo de tio estas inter aliaj la striptizo, kie virino estas depuŝita al rolo de ‘objekto’, kies tasko estas provoko de viraj pasioj. Ĉi-kaze gravas sole la korpo, antaŭ ĉio difi-nitaj korpopartoj.

Viro deziras ekkoni ĝisfunde la ‘virinan animon’, ŝian internan mondon, ŝiajn sentojn, dezirojn kaj sopirojn. Ĉiutage li bezonas ŝian sentemon, delikatan vorton, amike-can rigardon. Al ŝi direktiĝas liaj sentoj, sentimentoj kaj deziroj. Virino estas ‘alia’ mondo, kiun viro deziras ek-koni, estas siaspeca mistero, kiun eblas kontempli, espero, kiun eblas finrealigi. La emocia kontakto en egala grado estas bezona al viro kaj virino, ĉar ‘vireco’ kaj ‘virineco’ estas du malsamaj manieroj realigi la homan ekziston.

Atentu la fakton, ke la geedzeco ne estas sole la emocia ligo, kiu rajtigas al seksa kunvivado, sed antaŭ ĉio estas la spirita ligo de du personoj. Ĉi tiu ligo baziĝas sur la totala perdo de ‘mi’ en ‘vi’.

Rimarku, ke la kontakto inter ‘mi’ kaj ‘vi’ estas lig-ita sur la persona ebeno. La homo ne povas esti forpuŝita al rolo de utila objekto, sed li povas libervole sindediĉi por aliuloj. Tiu sin fordono dependas de homa volo. Amo estas ĉiam deklaro de la homa volo. Ĝi naskiĝas en la momento de kontakto kun bono. En amo okazas fascino per la hom-eco de partnero, per lia interna mistero, persona neripet-eblo. La geedza amo estas elekto de ‘vi’ unika, neripetebla, neanstataŭebla. En la geedza amo oni akceptas homon tia, kia li estas kune kun la interna riĉeco, eblecoj kaj valoroj. La geedza amo ne limiĝas al fascino per la korpo de alia sekso. En la geedzeco ‘mi’ kaj ‘vi’ malfermas reciproke al si siajn internajn misterojn ĝis la lastaj limoj de ebleco.

Ekligo de kontakto inter ‘mi’ kaj ‘vi’ sur la persona ebeno alkondukas al komuneco de amo, kiu esprimiĝas en ‘ni’. Ĉi tiu amo donas plenan kontentigon al homa persono, intiman komprenon de alia kaj liberigas el sento de izolado. En ĝi la homo povas finrealigi sin mem. Kio pli: la amo estas siaspeca simbiozo, kiu grandigas eblecojn de personoj sin amantaj.

Ĝenerale oni opinias, ke la amo estas problemo – de dekkelko da jaroj: intensaj sentoj, varmegaj kisoj, karesoj. Sed ne estas vero, ke la plej belan amon oni travivas en junaĝo. La amo estas principa bezono enestanta en la homa naturo, tial tiu bezono devas esti kontentigata dum la tuta vivo. Necesas tamen akcenti, ke ĝi estas samtempe procezo dinamika kaj – se ne kreskos – regresos.

Junaĝo estas periodo, en kiu oni komencas la travi-vadon de amo, sed tio estas elirpunkto, kaj ne alirpunkto. Tio estas periodo de naskiĝo de amo. Kiam inter gejunuloj naskiĝos la amo, tuj ĝi fariĝas la plej grava afero en ilia vivo. Tamen tio estas fascino prefere per la sola sento, kaj ne per alia homo. El psikologio vi scias, ke ju pli primitiva sento, des pli intensa estas kaj des pli mallongdaŭra, male ju pli altan lokon la sento okupas en la hierarkio de sentoj, des pli trankvila en travivado, pli profunda kaj pli daŭra. Tute prave oni parolas, ke la enamiĝintoj vidas ĉion tra rozkoloraj okulvitroj. En la unua period de junaĝo okazas falsado de bildo de la homo, kiun oni provizis per sento: oni ne amas la konkretan homon, sed la propran imagaĵon pri li.

Ne eblas la tutan vivon resti sur ĉi tiu etapo de amo, samkiel ne eblas la tutan vivon esti infano. La amo devas disvolviĝi, perfektiĝi kaj maturiĝi, ĉar en kontraŭa kazo ĝi estos detruita de la tempo. Kompreni homon eblas nur tiam, kiam oni akceptos lin tia, kia li estas kun ĉiuj plusoj kaj minusoj. En la matura amo oni ne pensas pri tio, ĉu mi estas amata, sed ĉu mi amas sufiĉe, ĉu mi ne kaŭzas sen-iluziiĝon, Cu la alia homo povas konfidi al mi. La malin-klino al transpaŝo de tiu sojlo de matura amo, kiam poste estas tiel ordinare, ne estas kortuŝoj, fascinoj, varmegaj vortoj kaj kisoj, atestas pri la persona subevoluo. Ne eblas la tutan vivon nur preni, sed oni devas doni ion el si al aliaj. La ideo pri perfektiĝado en amo kaj pere de amo ne estas romantika postulo, sed la natura procezo.

Rimarku, ke la arto ami postulas antaŭ ĉio la enha-von, kiun ni povas trovi nur en ni. Al tiu feliĉo, kiu havigas la vera amo, konformas neniu ŝlosilo kaj kreas ĝin neniu tekniko. La homa persono estas ebleco, kiu senĉese real-iĝas. La geedzeco, kiu estas komuneco de amo, kontribuas al la spirita matureco de geedzoj, ebligas al ili la realigon de si mem kaj donas ŝancon por sinkompletigo sur ĉiuj viv-niveloj.

Sac. Henriko Łuczak

(Maturiĝado al amo, p. 76; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony