Numero 123 – vintro 2018

La inteligenta rumana azeno

En la rumana provinco Transilvanio vivis maljuna komercisto, kiu veturigis siajn komercaĵojn per simpla ĉar-eto, tirata de ordinara azeno, de vilaĝo al vilaĝo kaj de urbo al urbo. Li konis ĉiun domon en sia hejmregiono kaj en la najbaraj landoj Hungario, Jugoslavio kaj Bulgario, kaj sek-ve de la daŭra vojaĝado li estis multesperta viro. Kiu voja-ĝas, tiu povas rakonti travivaĵojn, kaj ankaŭ nia komercisto tre ofte rakontis siajn spertojn. Li raportis pri vivo kaj po-polaj kutimoj en la trapaŝitaj urboj kaj vilaĝoj. Sed nin esperantistojn interesas precipe tio, kion li ofte diris pri nia lingvo.

Multfoje li rakontis jenon: “Kiam mi venis en vila-ĝon, tute egale, ĉu en rumanan, hungaran, jugoslavan aŭ bulgaran, mia azeno tuj komprenis la azenojn, kiuj estis tie; sed mi, la saĝega homo, ne komprenis la homojn, ĉar mi ne scipovis la lingvon. Mi do estis la vera azeno, kaj mia besto estis pli saĝa ol mi. Fine mi lernis Esperanton, kaj per tio mi atingis almenaŭ tiun gradon de inteligenteco, kiun mia azeno havis jam de post sia naskiĝo! Nun mi povas kom-preni la homojn same facile, kiel mia azeno la aliajn aze-nojn. Do atentu, najbaroj: Se vi volas bone konkuri kun la azenoj, vi nepre lernu Esperanton!”

 

Nia Esperanto – Estas la peranto

Inter gentoj, inter homoj – Kun diversaj idiomoj.

Tial lernu do plensaĝe – Nian lingvon nun kuraĝe

Kaj ne timu vi pri peno, – Ke ne venku vin azeno!

 

Vasile ALBU

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony