Numero 124 – printempo 2019

La homa realigo de sekseco

Estas sendube, ke ni troviĝas fronte al nova etapo en la historio, se temas pri la konduto de homo sur la seksa ebenaĵo. La ŝanĝa realeco postulas ne nur pritakson, sed antaŭ ĉio certajn vojojn kun la penso pri futuro.

La nuntempa mondo suferas je spirita malsano, kiu trovi-ĝas ĉe la bazo de ĉiuspecaj krizoj. Oni opinias ĝenerale, ke Eŭropo estas demoralizita kaj restis sen moraleco. Ni forgesis pri tio, ke la etikaj valoroj ludas principan rolon en disvolviĝo de la homaro.

La kristana morala meditado devas kalkuli kun la realaj vivkondiĉoj, kiuj devus esti ĉiam konsiderataj en lumo de la Evangelio. La kristana moraleco devas apogi siajn etikajn prin-cipojn surbaze de iu seksa antropologio. Plimulto da eraroj tiu-rilate havas sian fonton en nesciado.

*

“Iuj junaj knaboj kaj knabinoj preferas havi konstantan seksan partneron. Tio ne estas tamen regulo, ĉar oni renkontas junajn homojn, kiuj volonte ŝanĝas partnerojn. Principe ne estas ĝi la mo-rala problemo… Oni rekomendas, por ke knabino havu ĉiam ĉe si kontraŭkoncipilojn… En okazo de gravediĝo ekzistas la ebleco de abortigo. Se la operacion faras kuracisto, ne estas en tio iu ajn dan-ĝero por knabino. Decidita plimulto da virinoj, kiujn vi konas, sub-iĝis al ĉi tiu operacio. Ankaŭ viaj instruistinoj…”

(el “Eta ruĝa libretto por junularo”)

*

“Mi ĉiam opiniis, ke knabino devus resti ‘netuŝita’ ĝis la mo-mento de geedziĝo. Lastatempe tamen mi ŝanĝis la opinion. Simple mi opinias, ke gefianĉeco estas la plej bela periodo en la vivo kaj, por ke la ĝojo estu plena, necesas fordoni sin ‘korpe kaj anime’ al la amata persono.”

*

„Kiam mi estis komencanta studojn en universitato, ŝajnis al mi, ke mi konas sufiĉe la virajn inklinojn, eblojn kaj reagojn. La ge-patroj donadis al mi multe da libroj por legado pri ĉi temo. Tio estis vero: mi tre bone konis knabojn, sed mi ne konis bone min mem…”

*

La fenomeno de sekseco, kiu nedisŝireble ligita estas kun la homa realo, akiras lastatempe novajn pritaksojn. Estas sen-dube, ke tiel nomata “seksa revolucio” sur la scienca kaj kultura niveloj devas esti konsiderata en la teologia meditado, ĉar moralisto ne povas kaŝi la “kapon en sablon” fronte al krizaj situacioj. La kristana moraleco devas kalkuli kun la homa realo kaj antropologiaj donitaĵoj.

Certe vi rimarkis, ke sekso tiras homon kaj samtempe timigas lin. Estas diversaj kaŭzoj de tio. Ne eblas tamen direkt-iĝi per blinda timo. Necesas ekrigardi la sekson reale, respekti ĝiajn misterojn kaj trakti ĝin kiel la eblecon realigi sin mem. La sekseco, en kiu entenita estas ankaŭ la valoro de korpo, devenas de Dio.

La kristana moraleco devas konsideri la bazan fakton, ke la homo estas ‘enkorpigita spirito’ kaj pere de la korpo li espri-mas sian internan misteron. Ne eblas tamen apogi moralecon sole sur biologio, kiel tio iufoje havis lokon en la pasinteco. La seksaj diferencoj inter viro kaj virino, kiuj provokas la erotikajn avidojn, ne troigas la problemon de sekso. La nuntempa scienco opinias, ke la aparteneco al difinita sekso determinita estas de kromosomoj. Tio signifas, ke la ‘tuta’ homo portas sur si la sig-non de propra sekso. Tio havas esencan signifon por la moralaj pritaksoj. Viro estas ĉiam ‘viro’ kaj virino estas ĉiam ‘virino’ en agado, en pensado, en deziroj. Sur la biologia ebenaĵo ni trovas neniajn bazojn por antifeminismo, kiu en diversaj formoj transdaŭris al la plej novaj tempoj. En la pasinteco oni ŝarĝis la virinon per la respondeco por tio, ke en la viro vekiĝis la seksa avido ĉe la vido de ŝi.

Estas fakto, ke la homo posedas la seksan instinkton. Necesas tamen rimarki, ke la homa seksa agado ne estas deter-minata per mekanismoj strikte biologiaj, kiel tio okazas en la kazo de bestoj. Fronte al la seksa instinkto la homo havas pli grandan liberecon, ol fronte al aliaj instinktaj fortoj. La fakto, ke la sekseco de la homo ne estas regulata sole per fiziologio, havas esencan signifon por la homa realigado de seksimpulso. Tio signifas, ke la sekseco ne povas esti limigita al generado.

Atentu la rimarkindan momenton: en homo la seksaj eblecoj estas ĉiam pretaj al aktualigo. La realigo de biologia celo, kiu estas la generado, povas havi lokon sole en strikte difi-nitaj tagoj, kiuj dependas de la monata ciklo de virino. Por plen-umi la biologian ciklon, sufiĉus limigi sian seksan agadon al tiuj ĉi tagoj, kiel tio okazas en la mondo de bestoj, kiuj reagas al naturaj stimuloj. La homo tamen ne direktiĝas per ‘programitaj’ instinktoj kaj signita estas per libereco. Pro la libereco li devus entrepreni la seksan agadon sole tiam, kiam ĝi kontribuas al realigo sin mem, al profundigo de la spirita komuneco kaj amo. Kaj do la sekseco en homo signifas ion pli, ol transdonadon de la vivo. La sekskuniĝo fariĝas la manifestado de reciproka amo, la privilegia elemento en intima rilato inter viro kaj virino, la komuniko inter ‘mi’ kaj ‘vi’. Pro tio la ligo de edzeco ne povas baziĝi sur la blinda instinkto, sed sur la interpersona amo, en kiu sekvas la integrado de elementoj spiritaj, psikaj kaj fizikaj. Tiu komunumo kunigas viron kaj virinon sur ĉiuj vivebenaĵoj. La geedza amo el la naturo de la afero direktita estas al infano, en kiu ‘mi’ kaj ‘vi’ transformiĝas en ‘ni’.

Rimarku, ke la homa realigo de seksimpulso diferencas de la besta pro siaj celo, procezo kaj mekanismo de agado. La bestoj realigas la seksimpulson por transdonadi vivon, la seksa ekscito dependas de agado de hormonoj kaj la ago realigata estas ‘aŭtomate’ en maniero stereotipa. La homo kontraŭe sci-povas ekvidi alian dimension de propra sekso; li reagas al sti-muloj antaŭ ĉio psikaj kaj la realigado de impulso, en kiu oni rimarkas diversecon, individuecon kaj kreivecon, fariĝas ago de konscia elekto.

Necesas akcenti, ke la sekseco atingas en homo super-lativon de evoluo: enpaŝas en la mondon de konscio. La homo, kiel estulo racia kaj libera, elpremas sur ĝi la signon de propra spiriteco. Libereco konsistigas la bazon de moralaj pritaksoj. Moraleco ne dependas de korpo, sed de intenco, de motivado, kiu troviĝas ĉe la agadobazoj, de ĝenerala sinteno. La morala respondeco havas lokon sole sur la spirita ebenaĵo. La sekseco, kiu estas kunigita kun la digno de homa persono, ne povas esti reduktita al dimensio sole biologia (sekso), sed devas esti inter-pretita sur la personisma nivelo. Tio signifas, ke ĉiu erotika kontakto devas esti subordigita al persona kontakto, en kiu ‘mi’ kaj ‘vi’ renkontiĝas en la amo. Tio havas lokon sole en la ge-edzeco. La infano estas frukto de amo interpersona, kaj ne nur rezulto de biologia procezo. Pro tiu kaŭzo do la generado ne pravigas la seksan agadon.

Rimarku, ke el la interpreto de homa sekseco sur la per-sonisma nivelo rezultas esencaj premisoj, kiujn devas akcepti la kristana moralo. La homa sekso havas ne nur dimension biolo-gian kaj psikologian, sed ankaŭ la socian-kulturan. La seksan moralecon ne eblas apogi sole sur la neceso realigi la biologian celon, kiu estas generado. La geedzeco ne estas rimedo ‘pre-venta’ kontraŭ la homa avideco.

La moraleco devas kalkuli kun fiziologio, sed fiziologio ne determinas moralecon. La homon ne eblas venigadi tute al biologiaj kategorioj. En la morala konduto gravas la etikaj principoj kaj ne modo, statistikoj kaj opinio de ‘demokratia’ plimulto.

Pro grandegaj eblecoj en la seksa domeno la homo devas limigadi ĉion tion direkte al moralaj normoj, kiuj dependas de la ĉefa agadocelo. Ne eblas pasive subiĝadi al la seksaj impulsoj, sed necesas ŝanĝadi ilin je konscia agado, gvidi ilin kaj iri direkte al ‘ekrego’ super la naturo. En tio manifestiĝas nia homeco.

Fronte al seksa instinkto necesas ĉiam konservi liber-econ. Ĉiu sekskuniĝo devas esti la konscia kaj respondeca elekto, kaj ne devigo aŭ bezono de organismo. La homo povas, sed ne devas realigi la seksimpulson. La ĉasteco konsistigas nenian danĝeron por la sano de konkreta persono.

La entrepreno de seksa kunvivo postulas maturecon fizikan, psikan kaj personan, postulas konatecon de fiziologiaj leĝoj, kiuj regas la unuan seksan kontakton, postulas ankaŭ intensan senton de respondeco por la alia homo. La apartigo de plezuro disde generado estas malfideliĝo al la homa digno.

La sekskuniĝo, kiu estas esprimo de intima komuniko inter ‘mi’ kaj ‘vi’, devas esti ĝojo travivata ‘duope’. Necesas kalkuli kun la persona digno de partnero, konsideri ties rajton je seksa kontentego kaj respekti ties liberecon. Sole la amo prav-igas la entreprenon de seksa kunvivado. Se mankas respekto al la persona digno de partnero, tiam eĉ en geedzeco la sekskuniĝo fariĝas perforto. La geedzeco, kiu estas komuneco de amo, al neniu el partneroj donas la rajton fari perfortojn.

Pro la esencaj diferencoj inter viro kaj virino la part-neroj devas reciproke sin kompreni, respekti kaj subordigi. Pre-cipe la viro devus seniĝi je ĉiuspeca egoismo, formi en si la kapablon al memkontrolo kaj kalkuli kun la fiziologiaj psikolo-giaj kondiĉoj, al kiuj estas subordigita la virino.

El vidpunkto de sekso, la viro kaj la virino kreitaj estas reciproke por si: ‘mi’ trovas komplementon en ‘vi’ pere de for-dono sin mem. La reciproka fordono sin, fordono fizika (sekso) kaj fordono spirita (eroto) estas realigita sole en la geedzeco, kaj tio ĉio subordigita estas al kristana amo (agapo), kiu simbo-las la amon de Kristo al la Eklezio.

Certe vi konsentas kun mi, ke ĉiu homo devas finformi sian seksan sferon. Ĉiu instinkto estas blinda forto. Demando: en kia perspektivo kaj surbaze de kiaj kriterioj devas efektiviĝi la formado? Evidente, ke ĉi-kaze decidas difinita vizio de homa persono. Kristanoj opinias, ke la graco ne neniigas naturon, sed sur ĝi konstruas. Ankaŭ pro tiu kaŭzo la kristana etiko geedza kalkulas kun la homa realo, akceptas la donitaĵojn de detalaj sciencoj, sed per tio ne kontentiĝas. La homo kreita estas tiu-cele, ke li ĉiam venkadu sin mem surbaze de graco, kaj tiel kompletigu la mezuron de homeco laŭ ekzemplo de Kristo. Ĉu ne estas tio la grandioza perspektivo?

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 65; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony