Numero 124 – printempo 2019

La forto de silento

Kiel facile en la tumulto de la nuntempa mondo dis-perdi animon, emfaze konsciigas al ni “La forto de silento. Kontraŭ la diktaturo de bruo” – la registro de interparolo de la franca ĵurnalisto Nicolaso Diat kun la gvinea kardinalo Roberto Sarah.

Kardinalo Sarah, kiun la Papo Benedikto la Deksesa no-mis la instruisto de silento kaj interna preĝo, elpaŝis en oktobro 2017 en la Senato de Pollando, enkadre de la internacia kon-greso de la movado “Europa Christi”. Li atentigis, ke Okcidento donante ekonomian helpon al afrikaj landoj, samtempe trudas la ideologion gender kaj ‘elastan’ rilaton al la problemo de geedz-eco kaj familio, kontraŭajn al la kristana tradicio, sed ankaŭ al la tradicio de afrikaj socioj. La helpon vi ricevos sub la kondiĉo de ŝanĝo de tio, kiu vi estas.

Kaj ni, kiom da opinioj kaj sintenoj senpripense ni akce-ptas kiel niajn proprajn, subiĝante al ĉirkaŭanta nin la info-bruo? Kiomgrade niaj konvinkoj rilatantaj al kutimoj, moraleco, estetiko, sed ankaŭ politikaj preferoj estas la rezulto de pli aŭ malpli maturaj pripensoj, la efiko de la konscia religiemo, kaj kiomgrade la reflekse alproprigita kungluaĵo de tio, kio ĝuste estas laŭtigata kaj laŭmoda en la medio, kies parto ni estas aŭ volas esti?

Meditado bezonas mallaŭtiĝon. Sen silento ne estas la kontakto kun si mem. Ne temas nur pri ĉeso de parolado kaj aŭskultado de la ekstera mondo. Temas pri io pli. Spurojn ni trovos jam sur la kovrilpaĝo de la menciita libro (ĝi ne estas  facila legaĵo): “Tamen kiam ni deŝiriĝos de la bruo ĉirkaŭ ni kaj moderigos la internan konfuzon, kiam ni ĉesos timi silenton, tiam ni ekspiros per la plena brusto. Vero kaj bono ne krias, ili atendas malkovron. La silento konas la plenecon de senco. Oni devas aŭskulti, por ekaŭdi. Eksilenti, por elekti vorton. Halti, por trovi direkton”.

Sen trankviliĝo…

ni ne ekkonos niajn verajn dezirojn, ni ne eksentos veran duan personon (kaj ankaŭ Dion; kiel ĉi-foje ni travivis Kristnaskon?). Ni ne ekaŭdos nian konsciencon, pri kiu la nuntempa mondo ordonas forgesi.

Do en la nova jaro al ĉiu tago ni provu „ŝteli” kelkajn minutojn da silento.

Katarzyna kaj Andrzej Zybertowicz
Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El la semajna revuo: SIECI, 28.12.2017 – 7.01.2018, paĝo 130.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony