Numero 106 – decembro 2014

LA DIA LEĜO

                Rekolekto por juristoj

                                      Preĝejo de Bernardenaj Fratinoj

                                      Krakovo 1990

 

  1. La leĝo, garantio de ordo en la mondo

 

Celo de la rekolekto

 

Ĉiun rekolekton mi aŭdigas kun timo, kiu naskiĝas el sento de respondeco por la Dia vorto. Ĉi tiun rekolekton mi aŭdigas kun aldona timtremo. Ja eĉ Jesuo havis seriozajn embarasojn por ligi dialogon kun samtempaj al Li juristoj. Plej malfacile estis al Li atingi kun Evangelio la special-istojn pri leĝo. Ili ĝuste konsistigis la plej minacan grupon de Liaj malamikoj kaj kun helpo de leĝo ili eldiris kontraŭ Li mortverdikton. Ĉar la rekolekto estas ĉiam tempo de renkontiĝo kun la Evangelio, kaj la konflikto de Evangelio kun leĝo estas supertempa, pro tio mia potencigita tim-tremo. Tamen mi opinias, ke ankaŭ hodiaŭ inter homoj okupiĝantaj pri leĝo estas tiaj kiel: Nikodemo, Jozefo el Arimateo, Gamalielo aŭ Paŭlo el Tarso, kiuj estis malferm-itaj al la Bona Novaĵo; por similaj al ili valoras denove anonci la Evangelion.

Kaŭzo de miaj timoj estas ankaŭ la maniero mem de la transdono de Evangelio. Plej ofte homoj venas al reko-lekto por aŭskulti instrukciojn aŭ klarigojn. Okazas, ke ili atendas receptojn kaj medikamentojn, kiuj helpos en solv-ado de konfliktaj situacioj. La Evangelio anstataŭe ne do-nas tiajn receptojn. Ĝi alvokas al pensado, starigas deman-dojn, foje tre akrajn, vundantajn, aktualajn kaj ne donas al ili tuj plenan respondon, sed alvokas homon al serĉado ilin. Tiel Kristo predikis la Evangelion kaj tiel ĝi devas esti pre-dikata hodiaŭ. En la Bona Novaĵo estas pli multe da de-mandoj ol klarigoj. Kaj al ĉi tiuj demandoj ne estas plena respondo. Ni ekrigardu la parabolojn, ili ĉiam estas deman-do. La evangeliaj valoroj ne estas doneblaj sur la pleto. Al ili oni devas longe adoleski. Ili maturiĝas kune kun la koro vekita de amo, kaj ilia disvolviĝo daŭras foje dum tuta nia surtera vivo. Jesuo mem diras, ke la vojo por atingi tiujn valorojn estas malvasta kaj danĝera. Jam pluraj sur tiu vojo batis al si tuberon, kaj multaj retiriĝis el ĝi serĉante pli facilan vivon. Ne al ĉiuj konvenas tiel transdonita Evan-gelio, iuj povas esti elreviĝintaj. Tial mi petas Dion, por ke tiuj, kiuj forĵetos la evangelian manieron transdonadi ve-ron, ne forĵetu la veron mem.

Mi donas en la komenco ankoraŭ unu klarigon. La Evangelio ne estis kaj ne estas destinita nur por ekspertoj, ĝi devas servi al ĉiu homo. Tial en ĉi tiu rekolekto povas partopreni ĉiuj. Tamen la profesia grupo da homoj, vokitaj de Dio por okupiĝi pri la leĝo, devigas por ekrigardi la Evangelion, verkon de la Revelacio, el la vidpunkto de la leĝo.

Interesas min respondo al du demandoj: kial Dio uzas leĝon en kontakto kun sia kreito? Kio estas la leĝo en Lia mano? Ne interesas min la homa leĝo, nek la civila, nek la eklezia, sed la natura kaj revelaciita leĝo de Dio, kiu estis en specifa maniero donita al la homo. Mi tuŝas la fundamentan ŝtonon de leĝkonstruaĵo, kiu estis kaj estas starigata de la homo sur ĉiu loko de la tero, en ĉiuj kulturoj kaj en ĉiuj religioj.

Ĉar ĉiu homa leĝo estas bona nur tiom, kiom ĝi estas bazita sur la leĝo de Dio, kaj ĉiu homa vivo konstruata en la tempo kaj disvolviĝanta sekundon post sekundo estas bona, se la homo en sia vojirado respektas la Dian leĝon.

La temo estas malfacila. Certe mi ne scipovos plen-analizi ĝin funde nek transdoni en perfekta maniero. Tamen mi opinias, ke en nia pola realo kaj en nia spirita perdiĝo ĉi tiu temo devas esti klare starigita. Ni eniras sur la vojon de demokratio, kaj tiu precizigas neniujn valorojn, montras neniun celon, nur donas grandan eblon ekspluati la liberecon. En plimulto ni ne estas preparitaj por eniri en la mondon de demokratio. Komunismo montradis la celon. Eblis malkonsenti ĝin, eblis batali kontraŭ ĝi kaj tiu batalo povis fariĝadi la celo. En vera demokratio mankas kontraŭ kiu kaj mankas por kio batali. Homo estas libera kaj pose-das multajn eblojn. La celon devas trovi li mem.

Mi scias, ke mi riskas entreprenante tiun malfacilan temon. Tial mi petas insiste ĉiujn pri la preĝa subteno. Niaintence preĝas multaj homoj kaj tial mi esperas, ke per komunaj fortoj ni kapablos dum ĉi tiu rekolekto pli pro-funde rimarki la valoron de la Dia leĝo. Mi estos nur gvidanto en nia komuna serĉado.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony