Lerta legado de libroj estas la arto, kiun oni devas aparte lerni. Sed legi bone ne ĉiu scipovas. Legu, do, mal-rapide kaj kun pripenso. Legu atente. Kiu senpense legas, tiu akiras nenian profiton. Ĉar al pensado bezona estas certa mensa streĉo, tre malmultaj homoj pensas. Mi ripetas, do, legu kun pripenso. Bone vi faros, se vi iom parolos kun amikoj pri la tralegita libro. De ĉi tie fluas nova regulo por lerta legado: haltu ĉe la pli valoraj partoj, elnotu por vi la pli belajn frazojn kaj orajn pensojn.