Numero 120 – printempo 2018

La amiko de malsanuloj kaj malriĉuloj

Pollando estis detruita per la enlanda milito kaj per multaj konfliktoj, kaj homoj vivis en granda malriĉeco, turmentataj de epidemioj kaj diversaj malfeliĉoj. Rafaelo, vidante bezonojn kaj suferojn de siaj samlandanoj, finre-zignis pri armeo kaj eniris en ordenon.

Li naskiĝis la 6-an de januaro 1694 en Grandpolujo, en la vilaĝo Wysoczka. Li devenis el pia nobela familio. Dum la bapto li ricevis la nomon Melĥioro, kaj liaj bapto- gepatroj estis du senhejmuloj el la proksima rifuĝejo. Kiel infano li ofte ilin vizitadis. Malfacilaj kondiĉoj, kiujn tie li ekvidis, tuŝis lian koron kaj instigis por helpadi al ĉiu bezonanto. Li finis la paroĥan lernejon kaj la kolegion de jezuitoj en Poznań, poste li venis al armeo. Li pasigis tie tri jarojn, ricevante la oficiran rangon. Tamen li ne volis kon-tinui sian armean servon pro la malbona konduto de solda-toj kaj gvidataj inter ili bataloj. Li venis al Krakovo kaj tie eniris en la ordenon de franciskanoj konventaj, kiuj portas la nigrajn frokojn. Li ricevis la nomon Rafaelo. Post kon-vena preparo kaj teologia studfino en la jaro 1717 li akcep-tis la sacerdotan ordinon. Li estis konata el simplaj predikoj kaj el multaj horoj pasigataj en konfesejo. Se okazis, ke li ne sukcesis konfespreni de ĉiuj personoj, tiam la sekvan tagon li serĉis ilin kaj pardonpetis, ke ili devis tiel longe atendi.

Tamen precipe li distingiĝadis per la amo kaj boneco al malriĉaj homoj. En ĉiu el monaĥejoj – kaj li estis inter aliaj en Radziejów, Poznań, Kalisz, Varsovio, Gniezno kaj Ławniki apud Lodzo – li disdonadis al bezonantoj ĉion, kion li havis, ofte prenante ankaŭ la monaĥejajn rezervojn. Iuj religiuloj ne scipovis lin ekkompreni kaj estis malkon-tentaj el lia konduto. Sed li ne ĉagreniĝis pri tio. Li mem multajn horojn pasigadis en preĝado. Li tre amis Jesuon ĉeestantan en Plejsankta Sakramento kaj Dipatrinon. Ofte li konsideradis la Pasionon kaj fervore preparadis sin por celebrado de ĉiu Sankta Meso. Per sia ekzemplo kaj vorto li fortigadis aliulojn. Li parolis: „Ni amu la Sinjoron, ni laŭdu la Sinjoron ĉiam. Neniam ni ofendu Lin”. Li dormis en malvarma ĉelo, fastadis kaj turmentis sian animon, por rekompenci al Dio por la pekoj de la mondo. Kiam en Krakovo eksplodis epidemio, li tuj rapidis kun helpo. Li iradis al malsanuloj, konfesprenadis, pretigadis ilin por la renkonto kun Dio, konsoladis. Li pasigadis tutajn tagojn kaj noktojn en iliaj hejmoj kaj hospitaloj, ne pensante pri tio, ke li mem povas infektiĝi. Post du jaroj li revenis al Łagiewniki, kie li plue prizorgadis malriĉulojn kaj malsan-ulojn. Lian mision interrompis malsano. Li devis resti en la klostra ĉelo.

Frato Rafaelo Chyliński mortis la 2-an de decembro 1741. Lia tombo, kiu troviĝas en Łagiewniki, depost la tago de entombigo ĝis hodiaŭ estas multnombre vizitata de pilgrimantoj. Li estis beatproklamita nur en la jaro 1991 de Sankta Johano Paŭlo la Dua, ĉar la beatigan proceson inter-rompadis militoj kaj aneksoj, kiujn dum jaroj travivadis nia Patrujo.

Magdalena Buczek

          Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El: Taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi

(En la ĝardeno de Maria), decembro 2017.

Vortojn ŝparu, agojn faru!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony