Numero 102 – decembro 2013

Kuracistoj ne donadis ŝancon

Adam Białous

         La esplorado montris, ke tumoro okupis du trionojn de hepato kaj limfonodojn. La kuracistoj verdiktis, ke la ŝancoj resanigi pacienton estas nulaj. En Sokółka li resan-iĝis.

 

Pilgrimantoj preĝantaj en la ĉeesto de transformita en nekutima maniero Ereto de la Korpo de Kristo, en la ka-nonika preĝejo de S. Antono en Sokółka, spertas multajn gracojn de resaniĝo.

Aparte kortuŝa estas la atesto de Stanislavo Kuma, polo loĝanta en Svedujo, trafita de kancera malsano. Viro malsaniĝis en la jaro 2012. La esplorado farita en hospitalo en Sundsvall montris vastecon de la mortala malsano, kiu ekatakis hepaton kaj limfonodojn. La kuracistoj vidis neni-ajn ŝancojn resanigi. Al sinjoro Stanislavo restis la lasta helpo – preĝo pri resaniĝo.

Laŭ la sugesto de sac. Zbigniew Gołębiowski, iama paroĥestro de lia paroĥo, li decidis ekiri al Sokółka. Plej-unue li elserĉis en interreto la paĝon de tiea paroĥo de S. Antono. „Jam dum legado de tiu portalo mi eksentis, ke mi devas ektroviĝi en Sokółka” – ni legas en la atestilo kiu atingis la paroĥon en Sokółka komence de aŭgusto de la kuranta jaro. Jam la sekvan tagon la viro kune kun sia edzino ekiris el Svedujo je pilgrimado al la sokólka paroĥo.

La vojaĝo de Svedujo al nordorienta Pollando estis longa kaj laciga, precipe por persono tiom grave malsana. Kiam post du tagoj kaj unu nokto ili atingis fine la celon, super Sokółkas jam noktiĝis. Preskaŭ senkonsciaj pro laci-ĝo, la pilgrimantoj ekiris al gastejo situanta proksime de la preĝejo. Stanislavon Kuma vekis sonoro de la preĝeĵaj sonoriloj. Estis dimanĉo. Subite li eksentis, ke interne de lia korpo, en lokoj okupitaj de malsano, okazas io stranga. Tion, kio okazis en la pluaj minutoj kaj horoj de tiu tago, plej bone transdonos la vortoj de sinjoro Stanislavo mem:

„Mi vekiĝis komplete, kuŝis senmove. En la maldek-stra flanko kie estis vundo, mi sentis kvazaŭ iu metus al mi varman kompreson. Post momento mi ekaŭdis de post la fenestro la melodion alkurantan al miaj oreloj: >Kiam tago ekaŭroras<. La tutan tempon mi kuŝis senmove, la melodio finiĝis kaj en la sama momento tiu miriga sento malaperis. Mi kaj mia edzino vestiĝis kaj iris al la preĝejo por mendi la Sanktan Meson. Tuj poste mi surgenuiĝis antaŭ la Mira-kla Hostio kaj denove mi eksentis en la maldekstra flanko, kvazaŭ iu metus al mi varman kompreson, sed malpli in-tensan… Mi ne scipovis eldiri nek unu vorton, nur larmoj fluadis sur miaj vangoj.”

Sinjoro Stanislavo iris por konfeso, partoprenis en la Eŭkaristio kaj posttagmeze kune kun la edzino li adoradis la plej Sanktan Sakramenton. „Tio estis la plej bela ador-ado en mia vivo, nun mi povis morti aŭ vivi, por mi tio havis nenian signifon. Mi estis feliĉa” – konfesas la viro.

Post sia reveno hejmen en Svedujo, Stanislavo Kuma ĉiutage fervore preĝis al Jesuo Eŭkaristia. Baldaŭ li iris an-kaŭ al hospitalo por laŭvica tomografia esplorado. Pri ĝiaj rezultoj sciigis lin pertelefone lia filino, kiu estas kuracist-ino kaj kun korpremanta doloro ŝi postiris la procezon de patra malsano.

Plejunue ŝi ne povis eligi el si nek unu vorton. – Mi ekpensis, ke certe vis mia tempo, por foriri el ĉi tiu mondo al nia Patro – rememoras sinjoro Stanislavo. Tamen la in-formo, kiun transdonis al li la filino, estis tute alia. Ŝiaj lar-mój evidentiĝis larmoj de feliĉo. Ŝi diris kurte: „Paĉjo, ne estas spuro post la malsano, nek sur hepato, nek sur limfo-nodoj”.

La kuracistoj ne scipovas klarigi, kiamaniere la tu-moro malaperis, sed tion sinjoro Stanislavo scias kaj ates-tas pri Jesuo: „Li plue estas kun ni kaj nin resanigas, pre-cize kiel antaŭ dumil jaroj”.

 

Laŭ ND 24a-25a de aŭgusto 2013, tr. SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony