Numero 125 – somero 2019

Kun Jesuo en dezerto

Karlo de Faucauld [fukold] naskiĝis la 15-an de septem-bro 1858 en Strasburgo, Francujo. Li havis la profunde kredan-tan panjon, kiu transdonis al li la kredon kaj la amon al Dio kaj elinstruis lin preĝi. Lia infana ĝojo ne daŭris longe. Estiel ses-jarulo li perdis la panjon kaj paĉjon, kiuj mortis en interspaco de kelkaj monatoj. Kune kun la pli juna filino Maria li estis Nancio kaj en ĉi urbo li akceptis la Unuan Sanktan Komunion. Ankaŭ tie li frekventadis lernejon.

Post abiturienteco li studis filozofion en Parizo. Tie li ek-konis homojn, kiuj estis fore de Dio kaj ne konsistigis por li bonan ekzemplon. Post iu tempo Karlo komencis gvidi senzor-gan vivon. Li estis forpelita el lernejo.

Kiam li estis 20-jaraĝa, mortis lia avo. Li transprenis sufiĉe grandan familian havaĵon kaj rapide komencis ĝin perdi, vivante malŝpareme. Li decidis tamen iri je la spuroj de la avo kaj enskribiĝis al la militista lernejo. Sed li ne finis ĝin kun bona rezulto. Li ne scipovis subordigi sin al la discipline. Estiel subleŭtenanto li forveturis al Alĝerio, sed pro la malĝusta kon-duto li estis forigita el armeo. Poste por mallonge li revenis al soldataro. Li elmontris la heroan sintenon dum unu el kampa-njoj, pro kio li estis distingita. Kiam li finrezignis pri armeo, li komencis lerni la araban lingvon. Li venis al Maroko por la scienca ekspedicio, post kiu li verkis libron kun multaj altva-loraj informoj pri ĉi tiu lando. Li estis por ĝi premiita per la medalo de la Geografia Asocio en Parizo.

Kiam li ekloĝis ĉe sia fratino, li komencis multan tem-pon pasigi en preĝejo, kie li petis: „Dio mia, se Vi ekzistas, faru ke mi ekkonu Vin”. Baldaŭ li renkontis pastron, kiu helpis al li trovi la vojon al Dio. Li preĝis, partoprenis en spiritaj ekzercoj, vojaĝis. Fine li decidis eniri la ordenon de trapistoj. Li dediĉis sin al la Plejsankta Koro de Jesuo kaj volis resti kaŝita antaŭ la mondo. En la ordeno li alprenis la nomon Alberiko. Sed en la koro la tutan tempon li sentis, ke li volas vivi en ankoraŭ plia soleco, por esti nur kun Jesuo.

Post kelkaj jaroj de la servado en Sirio kaj Alĝerio kun konsento de la superuloj li forlasis la ordenon kaj nenion hav-ante krom kelkaj simplaj iloj, li forveturis al Nazareto, kie li helpadis al ordenaj fratulinoj. Dumtage li peze laboris, kaj dum-nokte li preĝis. Tie li iĝis ankaŭ la sacerdoto.

Poste kelkaj jaroj li forveturis al Alĝerio, en la dezerton Saharo, por vivi la preĝadon. Li sciis, ke estos malfacile anonci al loĝantoj Evangelion. Li komencis do helpadi al ili. Lokaj homoj kun dankemo prizorgis lin, kiam li grave malsaniĝis. Li verkis en ĉi tempo la regulon por la komunumo de Malgrandaj Fratoj de Jesuo, kiun li deziris fondi. Li ne ricevis tamen la res-pondon el Vatikano.

Kiam eksplodis la tumulto inter gentoj, la unuan de decembro 1916 la armita grupo atakis lian ermitejon. Karlo iĝis morte vundita. Apud lia korpo estis trovita surtere la Plejsankta Sakramento. Plenumiĝis per tio mem lia deziro, por fordoni sian vivon pro la amo al Jesuo. Post lia morto la personoj ravitaj per lia kredo kaj neplenumitaj planoj fondis la ordenon de la Etaj Fratulinoj kaj Etaj Fratoj de Jesuo. Kaj Karlo la 13an de novembro 2005 estis proklamita beatulo.

 

Magdalena Buczek

El taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi

[En la ĝardeno de Maria], decembro 2018.

Elpoligis Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony