Numero 114 – aŭtuno 2016

Kulturo en Esperanto-klubo

Sendube Esperanto-klubo estas baza nesto de Esperanta movado. En kluboj okazas ne nur komenca, lingva praktiko, sed ankaŭ ĉiaspeca esperantista aktivado. Ĉi tie homoj iĝas konsciaj esperantistoj, akiras informojn pri esperantismo, ĝia senco, va-loro, bezono. En E-klubo oni devus kultivi Esperantan kulturon kaj vastigi ĝin.

Bedaŭrinde la kluba E-aktivado ne ĉiam estas ĝusta aŭ modela. Ofte en kluboj ne estas konsciata la Esperanta kulturo. Preskaŭ ne okazas seriozaj studoj kaj konferencoj, kie klub-estroj kaj geaktivuloj interŝanĝus spertojn kaj ideojn, kiel gvidi E-klubon, prepari programojn, por ne perdi la komencantojn.

La moderna E-movado bezonas modernajn, bone funkci-antajn klubojn, rondojn, societojn.Tre gravas kvalito, efika kva-lito de kluba aktivado bazita sur E-filozofio, kiu prezentas klarigojn kaj tezojn, kial Esperanto estas necesa, emfazas altan valoron de la lingvo, i.a. diras, ke Esperanto ne estas ia fremda lingvo, sed propra lingvo de ĉiu homo, ĉar L. Zamenhof dona-cis ĝin al ĉiuj.

Altruisma, pormovada aktivado estas do kultura, socio-logia fenomeno, kiu ebligas E-movadon, igas ĝin reala, efika kaj esperiga.

Signifo de kulturo ĝenerale kaj de la E-kulturo estas granda. Ĝi gravas por vera bezono de Esperanto. Kulturo gvidas homojn al nobleco karakteriza por esperantismo. En vera kul-turo, en E-a kulturo troviĝas belo, bono, alproksimiĝo al vero laŭ homaj eblecoj. „Kiu en sia verkado gvidas sin per malbono, tiu ne povas nomi sin artisto” (JP 2a).

Tre gravas ankaŭ lingvaĵo, kiu devus esti tiel preciza, kiel la lingvaĵo de la germana filozofo kaj sociologo Max Scheller kaj poste la lingvaĵo de papo Johano Paŭlo la Dua. La lingvaĵo estu moderna, klara, konvinka, devas klare esprimi homan dignon, bezonon pri neŭtrala, justa kaj facila, internacia komunikado. Esperanto plene ebligas tion.

En bone organizita klubo eblas realigi kulturan progra-mon. Aktiveco nature dependas de klereco de klubanoj, sed ĉefe de la estraro kaj respondeculo pri E-kulturaj aferoj. Devas ekzisti ĉiujara realigebla laborplano, kiu prezentu temojn kaj realigmanierojn.

Laborplano de E-klubo devus enhavi i.a. tiajn aferojn kiel: E-kulturaj filozofiaj tezoj, konkludoj, informado pri E-kulturo, kulturtaskoj: ekspozicioj, prelegoj, renkontoj, interŝan-ĝoj, uzo de interreto, prezentado de literaturo ktp, edukado de novaj gesamideanoj, partopreno en aliklubaj aranĝoj, kongresoj, simpozioj, deca konduto de gesamideanoj, zorgo pri daŭrigo de E-movado kaj ĝia vastigo, konkursoj, diskutoj, festprogramoj, abonado ktp.

Grava tasko estas preparo de kandidatoj por universitata studado de interlingvistiko kaj Esperantologio. Gravas ankaŭ instigo al aŭskultado de esperantlingvaj radioprogramoj kaj kunlaboro kun tiuj. Ĉiu klubano devus konscii pri karaktero kaj taskoj de la E-a kulturo. Ekzistas multaj E-kulturaj strukturoj kaj institucioj, kaj valoras scii pri ilia kreiva kultura funkciado.

Nuntempe interreto tre helpas akiri sciojn primovadajn. E-kluboj povas kaj devus utiligi tiujn interretajn eblojn. Funk-cias tre efika Vikipedio, en kiu Esperanto-movado respeguliĝas jam riĉe kaj oni devas plu agi, ke tiu enciklopedio donu pliajn eblojn al Esperanto. Alia ekzemplo povas esti tiel nomata Ligo „Humanitas”, kiu estas internacia porhumanisma organizaĵo celanta instigadon, praktikon kaj disvastigadon de universalaj valoroj: klereco, homeco, toleremo, pacemo, amikemo, afab-leco, bona gusto, emo al scienco, kulturo, arto, kunagado. Ĉiuj ĉi valoroj troviĝas en eŭropa kaj ne nur eŭropa kultura tradicio ekde la antikva, romana epoko, determinata per la latina nocio „humanitas”. Ĉio tio koncernas E-klubojn, societojn.

Eŭropa humanismo estas kerno de la moderna tutmonda humanismo. Krome, humanismajn radikojn eblas rekoni ankaŭ en la ĉina, barata kaj aliaj kulturaj tradicioj. Ligo „Humanitas” fondiĝis en 2002 en Kroatio, kie havas sian sidejon.

Por E-kluboj, societoj kaj lernejoj rekomendindas i.a. la projekto „Interkulturo” kaj similaj, kiuj estu realigataj por la bono kaj avantaĝo de E-movado, por ties daŭra evoluo en la mondo. Gesamideanoj devus klare konscii, ke enkluba aktivado estas tre signifa. Por altigi la kulturan aktivadon nepre necesas praktiki periodajn analizojn de agado, prezenti rezultojn, montri mankojn, do konkludi por plua pli efika aktivado.

Porkultura aktivado kaŭzas ankaŭ elspezojn. Klubestro devus antaŭvidi tion, plani kaj ekonomie realigi. Ĉiuj devus partopreni en tuteca, kluba kultura agado. Kulturajn taskojn oni devas asigni al ĉiuj klubanoj po iom. Kompreneble taskoj devus esti realigeblaj.

Gvidado de kursoj okazadu en agrabla, kultura atmos-fero, krom lingva instruado gvidantoj devus pograde informi pri E-kulturo, do ekzemple pri literaturo, Esperanto-bibliotekoj, aranĝoj, kongresoj, simpozioj pri alta valoro de esperantismo.

Claude Gacond skribis, ke: „Multrilate Esperantujo simi-las al subevoluinta lando. En ĝi ekzistas klera elito kaj sufiĉe vasta publiko esperantlingve preskaŭ analfabeta. Inter la ambaŭ popoltavoloj mankas perantoj: ne ekzistas minimuma instruado en publikaj lernejoj kaj do la necesaj instruiloj… La elito rilata-das internaciskale, sed ĝenerale malmulte kun la popolo, kiu vivas en fermitaj rondetoj en pli kaj pli senesperaj situacioj.”

La supre cititaj frazoj ne nepre koncernas ĉiujn E-klubojn, sed kelkajn certe. Esperanta kuturo koncernas do ankaŭ ĝustecon de enkluba aktivado kaj ĝian fruktecon por bono de E-movado. Respondeco pri kultura kaj instrua aktiveco de E-kluboj restas ĉiam en la manoj kaj scipovoj, klereco, talentoj, bonvolo de klubestraroj kaj klubaj aktivuloj.

Gravus esplorado pri la menciitaj temoj, organiziĝo, kun-agado, spert-interŝango en la kulturaj kaj aliaj klubaj temoj. Certe valorega estus ideo dum E-kongresoj enigi en programon specialajn kunvenojn de klub-aktivuloj por pritrakti la kluban kulturan aktivadon. Ja funkcianta lingvo (do ankaŭ en E-kluboj) kreas tiulingvan kulturon kaj evoluigas ĝin. Sekve la kulturo plu kaj plu portas la lingvon E-on al homoj pere de sia interna forto kaj eblecoj. Simptomoj de ĉi tiu aserto observeblas en multaj landoj sen ajna troigo.

Tre gravas okazigo de publikaj prelegoj pri Esperanto-movado kaj ĝia kulturo. Tiaj publikaj prelegoj estu anoncataj regule en lokaj informiloj.

Sendube menciindaj estas la temoj kaj kulturaj taskoj realigendaj en E-kluboj, rondoj, societoj. Ekzemple: informado kaj instruado pri E-kulturo, filozofiaj klarigoj pri ĉi temo, dis-kutoj, eldonaĵoj, ekspozicioj, seminarioj, kultura interŝanĝo, kongresoj, konsultoj, radioprogramoj en E-o, novaĵoj, gazet-artikoloj, interreta E-kultura agado, kluba biblioteko, vizitoj, renkontoj, korespondado, financaj temoj por E-kultura aktiv-ado… Memorendas, ke religio estas la plej grava elemento de kulturo, do gravas priparoladi la animzorgadon de esperantistoj kaj informi pri ĝi.

Aktivado de E-klubo, societo, rondo estas strikte kultura aktivado, do devas esti edifa, humaneca. En E-kluboj oni edu-kas ne nur gejunulojn kaj oni klerigas, do inter la ĉefaj taskoj estas etika edukado kaj klerigado.

 

Jan Czarota kaj Romuald Skaliński

___________________________________________________________________________________

 

Al vi, ho panjo, diros mi,

kaj ĉiuj scias tion ĉi:

ĉie estas bone, varme,

tamen hejme ja plej ĉarme.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony