Numero 126 – aŭtuno 2019

Kulpulo jam estas trovita!

Kiam ajn la mondo troviĝis en ekonomia, sociala aŭ politika krizo, ĉiuj klopodegis trovi kulpulon. En tempo de krizo antaŭ la unua mondmilito multaj asertis: kulpuloj es-tas judoj. Pro la ĝenerala ekonomia kaj sociala krizo antaŭ la dua mondmilito la granda gvidisto indikis klarajn kulp-ulojn: denove tio estis judoj. Konsekvence okazis ilia per-sekutado, murdado kaj holokaŭsto. Dum la okazinta praga konferenco pri antisemitismo kaj ekstremismo aŭdiĝis ave-rto, ke en Eŭropo denove leviĝas ondo de enorma malami-keco rilate al judoj. Judoj denove ĉi tie timas vivi. Kvazaŭ ripetiĝus situacio antaŭ mondmilitoj. Judoj forlasas Ukrai-nion, ili volas foriri ankaŭ el Francio, kie ilin minacas isla-mistoj. Ankaŭ en Belgio, Germanio kaj en aliaj landoj pa-rolas judoj pri foriro. Premo je judoj estas ankaŭ en Usono. Homoj serĉas kulpulon, kiu kulpas pro ĉiuj problemoj de la nuntempa mondo. Ili bezonas lin nomi.

Ni ne plu serĉu kulpulojn

Homoj finfine devus ĉesigi imputi kulpon unu je alia. Kulpuloj estas ni ĉiuj. Ni ekribelis kontraŭ Dio kaj de ĉi tie fontas ĉiuj doloroj de la homaro. Ununura elirsolvo el danĝero estas – reveno al Dio pere de la Dia Filo, Sinjoro Jesuo Kristo. Li portis surkruce kulpon de ni ĉiuj, Li portis niajn malsanojn, pekojn, damnon… Li estis anstataŭ ni kondamnita, torturita kaj ekzekutita. Jesuo prenis sur sin ĉiun damnon de la tuta mondo.

Via persona Savinto

         Jesuo surprenis ankaŭ vian personan kulpon, vian propran damnon, ankaŭ vian timon, vian malsanon, vian socialan, socian kaj ekonomian mizeron. Ja eĉ vian eternan morton. Vi ne plu devas tiun teruron porti. Vi ne plu devas malami la mondon, vian sorton en ĝi. Jesuo per sia sango pagis ĉiun vian kulpon. Nur de vi dependas, ĉu vi akceptas Jesuon kiel vian juran anstataŭanton antaŭ Dio. Alie vi ne havas ŝancon sukcesi antaŭ la juĝo de la sankta Dio. Estas freneze vantigi tiun ĉi vivŝancon de la savo.

Ni pluen transdonu tiun ĉi sciigon!

Ĝi al iu plaĉu aŭ ne plaĉu: Dio klare starigis, ke antaŭ la vantigita vivo kaj eterna morto nin savas nur la kredo je Jesuo Kristo. Do la fakto, ke Jesuo mortis por mi, ke mi akceptas Lin kiel mian personan Savinton kaj Sinjo-ron de la vivo. Kaj ankaŭ, ke Jesuo resurektis, revenis al la Patro kaj propetas por mi kaj ankaŭ por vi antaŭ Dio. Li transportis nin el morto en la novan vivon kaj proponas al ni la eternan vivon.

Ni transdonu pluen tiun ĉi ĝojan mesaĝon! Ni forĵetu armilojn, ni forĝu el niaj glavoj plugilojn kaj ni paciĝu kun Dio kaj kun homoj! Kaj ni ne forgesu la plej gravan: la re-paciĝon de la homoj devas antaŭiri repaciĝo kun Dio pere de Kristo. Alikaze tio estas nur humanisma iluzio.

Kaj tial estas neniu motivo serĉi kulpulon, la kaŭzon juĝi aliulojn. Ĉiuj ni jam estis juste kaj perfekte kondam-nitaj. La justeco estis plenumita. Per krucumita Jesuo. Ni tion kredu kaj laŭ tio ni agu!

Presmisio de Brno,

kristana ekumena komunumo

(Dio benu 2019/2, p.15)

_______________________________________________________________________________

 

Kiom homo taksis la valoron de Meso, de preĝo… dum la surtera vivo, tiom post sia morto li ricevos el Mesoj, el preĝoj oferitaj por li de aliaj homoj. ○

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony