KRUCVOJO
KRUCVOJO
- Jesuo kondamnita al morto!
Inter la mortverdikto pri Kristo Sinjoro kaj mia vivo ekzistas sekretaj interligoj.
Iamaniere ankaŭ mi estas kulpa. Mia peko estas la kulpo…
Tra la fora tempospaco iras al mi el la Pilata korto Via rigardo amoplena, kaj per ĝi ligiĝas la nodo de komun-eco. Mi estas Via disĉiplo – disĉiplo de Dio-Homo kon-damnita al morto.
Kaj mi volas resti kun Vi, prijuĝita hodiaŭ! Mi volas esti fidela al Vi – Dio, kiu por mi akceptis la mortverdikton.
- Jesuo surprenas sian krucon
Via kruco, Sinjoro, ne estis por Vi la surprizo. Vi mem ĝin destinis kaj antaŭdiris. Vi elektis ĝin pro la zorgo pri mia savo.
Ankaŭ mia kruco ne estas la surprizo, Vi ĝin antaŭ-vidis kaj mem anoncis al mi: „Se iu volas veni post mi, li surprenu sian krucon…”
Tial la kruco ne estas mortverdikto. En ĝi estas ka-ŝita la graco de la vivo… ĉar ĉiam kune kun la kruco al-venadas Vi. Vi, kiu estas la vivo!
- Jesuo falas unuafoje …
Via kruco estas peza. Estas tiel peza, ke Vi falas sub ĝia pezo, kvankam Vi estas la plej perfekta el la homoj.
Ankaŭ mia kruco estas peza, sed rigardante Vian fa-lon, mi preparas mian animon.
Vi konas miajn fortojn kaj scias, al kio mi estas taŭga.
Mi fidas, ke en horo de la plej malfacila provo Vi al-venos, por levi min kaj plifortigi je plua vivovojo.
- Jesuo kun sia Patrino
Vi ne povas depreni la manojn de la kruco, por ek-palpi la Patrinon, homon la plej proksiman al Vi sur la tero. La kruco estas peza kaj oni devas teni ĝin ambaŭmane, kaj elteni, ĉar grandaj aferoj dependas de tiu ĉi kruco.
Instruu al mi tiun saĝon kaj donu al mi la forton, por finteni en la manoj mian krucon, kvankam koraj sentoj kaj surteraj bonaĵoj krias, ke mi kunportu ilin sur la vojo de mia vivo.
La Patrino, kiun Vi renkontis nur per rigardo, iris post Vi sub la krucon.
Kvankam multajn aĵojn kaj aferojn en la vivo oni devos forlasi por kelka tempo, tamen ni renkontos ilin ĉe la vojofino.
- Jesuo kaj Cirenano …
Ĉu, dum li palpis la krucon, li komprenis ke portas surŝultre sian eternan sorton, sian savon?
Transformu mian animon, Sinjoro, ke ĝi iĝu ema al la helpo, ke mi fariĝu Via Cirenano el bonvolemo.
Ekzistas finfine nur unu kruco – la Via. Al kiu ajn mi helpas, ĉiam mi helpas al Vi, kaj lumo de la kredo ebligas al mi rimarki la veron, ke la helpanto pli prenas, ol donas. Simono pli ricevis, ol donis.
La homoj donas el la sia, kaj tio estas tiel eta kaj povra, ili ricevas el la Via – la saĝecon kaj la gracon sen-mezure.
- Jesuo kaj Veronika
Veronika forviŝis de sur Via sankta vizaĝo spurojn de la homa malico, malamo, moko kaj peko.
Ĉiu peko ĵetas ombron sur Vian vizaĝon en la animo de la homo – ankaŭ en mia animo.
Ĉiu „Patro nia…” kun esprimo „pardonu al ni niajn ŝuldojn”, estas la ekviŝo de Via vizaĝo, estas la akto de kontentigo pri malhonorita Via vizaĝo en mia animo.
Komprenigu al mi, Sinjoro, ke mi povas viŝi Vian vizaĝon de miaj kulpoj.
- Jesuo falas duafoje …
Oni diras plurfoje, ke pezo de la vivo ne superas fortojn de la homo.
Tamen, kiam mi observas Vian falon, mi ekkompre-nas, ke la pezo povas superi la homajn fortojn…
Mi komencas ankaŭ kompreni, ke necesis Via falo, por rimarki, ke momentoj de la ekstrema elĉerpiĝo kaj sen-povo ankaŭ kondukas al la celo. Tie, kie la prisuferita homo povas jam nenion, tiam la Dia graco komencas fari miraklojn.
Sanktigu, Sinjoro, la momentojn de mia senforteco. Ili fariĝu la elaĉeto pro miaj kulpoj.
- Jesuo kaj plorantaj virinoj
Ne ploru super mi… Tiuj larmoj ĉe Via krucvojo estas nemultaj signoj de la homa kompato. Tiaj larmoj fortigas, kvankam estas esprimo de la homa malforteco rilate al la fremda sufero. Alportas helpon, kvankam ne po-vas helpi.
Sendu al mi, Sinjoro, en horo de la soleca sufero, iun homon kun bona vorto. Li venu al mi kiel sendito de Vi, kiel sendito de la frata amo, kiun Vi alportis al la mondo kaj pri kiu Vi juĝos la mondon en la lasta tago.
- Jesuo falas triafoje
Vi portas Vian krucon persisteme. Kaj tiu persistemo kun kiu Vi iras laŭ la kruca vojo, pli diras al mi pri Via amo, ol povus esprimi vortoj.
Mi devas eligi el mi ĉiujn fortojn, por esti fidela al Via amo kun tia persistemo, kun kia Vi denove surprenas Vian krucon.
Se tamen en mia malforto mi falus, sendu al mi Vian gracon. Ĝi persekutu min per rememoro pri Via kruco… Ĝi maltrankviligu min tage kaj nokte, ĝis mi al Vi revenos.
- Jesuo senigita de vestoj
Oni deŝiris de Via korpo la vestojn, sed en miaj oku-loj Vi plu estas vestita, vestita per digno de la humaneco. En Via nudigo montriĝas la spirita nobleco de la homo. Kreante lin, Vi kaŝis en li Vian similecon, Vian penson kaj Vian amon.
Instruu min estimi la homon, kaj ne la vestojn. Kreu en mi denove purajn okulojn, penson kaj koron, kaj manojn indajn, por palpi Vin en la homo kaj en liaj aferoj.
- Jesuo najlita al la kruco
Kun Kristo mi estas krucumita.
La krucumo daŭris minutojn kaj dum ili Vi devis el-teni tutan grandegon de la doloro kaj krueleco. Sed Vian doloron Vi kovris per silento.
Mia krucumado dividiĝas je la tuta vivo, estas kva-zaŭ maldensigata per la tempo, kaj ĝia doloro atingas min ĉiutage, guto post guto, en alia formo. Foje estas nur unu guto, alifoje ili estas multaj.
Kiam venos tiu tago, ke estos da ili tre multe, tiam fermu per pacienco mian buŝon, ke ĝi ne plendu…
La kruco estas komuna afero: la Via kaj la mia. La pacienca silento estu ankaŭ nia komuna afero: la Via kaj la mia.
- Jesuo mortas sur la kruco
Patro, en Viajn manojn Mi transdonas mian spiriton.
La morto ĉesas esti malvenko, perdo, malespero, se post ĝia sojlo atendas nin la brakoj de la Patro… De Via morto parolas al mi la vero, kiu surmonde ŝajnos stultaĵo.
Tie oni diras, ke la morto estas la malamiko de la vivo ĝis neniigo. Ĉi tie montriĝas la malfacila sed granda vero: la morto estas heroldo de la nova vivo. Tiun veron mi lernas sub la kruco en ĉeesto de Via agonio. Ĝi deprenos de mia morto la trajton de morna senespereco.
Mia memoro fidele konservu tion ĝis mia lasta horo kaj per la kredo helpu al mi alrigardi la Patron, kiu atendas siajn infanojn revenantajn al la patra domo post la penega surtera migrado.
- Jesuo deprenita disde la kruco
Estas finite!
Ĉio fariĝis ĝis la fino, ĝis la morto. Sur la kruco res-tis Via malviva korpo. Antaŭ la morto oni vokis al Vi kun moko: Se Vi estas la Filo de Dio, descendu de la kruco kaj ni ekkredos al Vi!
Ni dankas al Vi pro tio, ke Vi restis sur la kruco ĝis la fino. Homoj ekkompatis Vin kaj alvenis depreni Vian korpon disde la kruco kaj redoni ĝin al la Dolorplena Patrino.
Per ŝiaj manoj mi alportas al Vi la preĝon pri persist-emo sur la kruco de mia devo ĝis la fino, pri ĝisatendo – ĝis Vi mem alvenos kaj liberigos min de ĝi.
- Jesuo metita en la tombo
La Patrino kaj la plej fidelaj geamikoj metis Vian korpon en la tombon. Nur por tri tagoj… Via entombigo estis nur paŝo tra la tombo. La trapaŝo, per kiu Vi stango-markis la lastan distancon de la homa vojo al la eterna vivo.
La esperon radiantan el tiu ĉi vero mi volas konservi ĝis la lasta tago de mia surtera vivo. Mi prenos ĝin en la tombon por tempo mallonga… Kvazaŭ por tri tagoj… Ja ĉe Vi – la tagoj estas kiel la jaroj, kaj la jaroj kiel la tagoj.
La tomboj de Viaj disĉiploj estas silentaj atendejoj je miraklo de la Sankta Dimanĉo, ĝis plenumiĝos la vortoj de Via promeso: Kiu kredas je Mi, ne mortos poreterne… Mi revivigos lin en la lasta tago.
- Haleluja!
La savo venis per la KRUCO – jen la grandega mistero. Ĉiu sufero havas sencon, kondukas al pleneco de la vivo.
Se vi volas sekvi Min, do surprenu vian krucon por ĉiu tago kaj iru kun Mi savadi la mondon – la laŭvican jam jarcenton!
Haleluja!
*
(La Konsideroj – bazitaj estas sur la tekstoj de ep. Jan Pietraszko.)