Numero 101 – septembro 2013

Kristo estas la Juĝisto de nia vivo

Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi me-zuros, per tia oni mezuros al vi (Mat 7:1-2; Luk 6:37-38).

 

Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi; kaj kiu vi estas, ke vi juĝas vian proksimulon? (Jak 4:12).

 

Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato kaj ne rimarkas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la tra-bon el via okulo kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la ligner-eton el la okulo de via frato. (Mat 7:3-5)

 

Vi estas nedefendebla, ho ĉiu homo juĝanta; ĉar dum vi juĝas alian, vi kondamnas vin mem, ĉar vi, la juĝanto, fa-radas la samajn agojn. (Rom 2:1)

 

Estas dekretite por homoj unufoje morti kaj poste estos la juĝo… Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio. (Heb 9:27; 10:31)

 

Se ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, sed la timoplena atendo de juĝo kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn. (Heb 10:26)

 

Laŭ via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkaŝiĝo de la justa juĝo de Dio, kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj. (Rom 2:5-6)

 

Kiel la Patro havas en si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon; kaj Li donis al Li la rajton fari juĝon, ĉar Li estas la Filo de la homo.

(Joh 5:26-27)

 

Ni ĉiuj devos aperi antaŭ la tribunalo de Kristo, por esti de Li juĝataj, tiam ĉiu ricevos lian verdikton laŭ siaj faritaĵoj bonaj aŭ malbonaj. (2 Kor 5:10)

 

Kiu kredas je Li, ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne kredas en la nomo de la ununaskita Filo de Dio. (Joh 3:18)

 

La Filo de la homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj kaj tiam Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj. (Mat 16:27)

 

Dio tiel amis la mondon, ke Li fordonis sian unikan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas je Li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis sian Filon en la mondon, ne por kondamni la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita. Kiu kredas al Li, tiu ne estas juĝata; sed la nekred-anto jam estas juĝita. (Joh 3:16-18)

 

Dio nin destinis ne al kolero, sed por ricevi la savon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. (1 Tes 5:9)

 

Kiu vokos la nomon de la Sinjoro, tiu estos savita.

(Ago 2:21)

Vi ankaŭ paciencu, fortikigu viajn korojn, ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas. (Jak 5:8)

 

Viglu, ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.

(Mat 24:42)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony