KREDO

KREDO

Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

(Joh 20:29)

 

La epizodo de Tomaso nekredema antaŭ la anonco, kiun al li donis la aliaj apostoloj, ke ili vidis Jesuon resu-rektinta, estas aparte signifoplena por nia epoko: nia estas epoko kiu tro multe alkutimiĝis kontroli kaj mezuri, pri-kalkuli kaj antaŭvidi, ĝi estas epoko ja nerevema fronte al la malkovroj kaj al la plej rafinitaj inventoj…

La apostolo Tomaso instruas: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fin-gron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. (Joh 20:25).

Hodiaŭ ŝajnas, ke la ununura certaĵo estas tio, kion oni vidas, tio, kion oni tuŝas, kion oni mezuras, kion oni radiografas, kion oni malmuntas.

Kaj tamen estas ja la scienco la plej ekzakta, kiu agnoskas, ke ekzistas nenio certa, ke morgaŭ ĉio povos ŝanĝiĝi; la maksimuma pesimismo venas al ni hodiaŭ de la sciencoj ekzaktaj!

Tio estas paradokso: hodiaŭ, tamen, estas ĝuste la scienco, kiu helpvokas la kredon!

Ĝi ekkonscias, ke ju pli multe ĝi progresas en la mal-kovroj kaj en la aplikado des pli multe ĝi plilarĝigas la limojn de la scio kaj de la homa povo…

Sed samtempe, ĝi sentas, ke ĝi estas iu malliberigito interne de ĉi limoj, kiuj ne permesas al ĝi doni sencon lastan al la aĵoj, al la homoj, al la vivo, al tiuj profundaj sentoj, kiel amo, ĝojo, espero, beleco, harmonio, poezio… kiuj obstine forfuĝas de kiu ajn enketo aŭ scienca priserĉ-ado.

La kredo permesas al ni atingi ĉiujn tiujn realaĵojn, kiuj ne malkaŝiĝas sub la enketema okulo de la sciencaj aparatoj. Kaj estas la scienco mem – tiu serioza – kiu pli kaj pli konstatas, ke ĝi ne elĉerpas la arkon de la realo, de la vero, de la postuloj la plej elementaj de la homo-indi-viduo, de la homo-homaro.

La scienca kodo ne estas la ununura homa lingvaĵo. Ni parolas ankaŭ pere de la koro, pere de la sentoj, pere de la intuicioj de la animo: ne nur pere de la alfabeto-literoj kaj de la numeroj. Ni parolas unue pere de la malfermiĝo de la spirito al la senlimaĵo, al la absoluto.

La kredo ne humiligas nin, la kredo ekzaltigas nin, ĉar ĝi igas nin kapablaj trafi la nevideblon, la ne-pridir-eblon, la ne-pruveblecon.

Kaj estas ja ĉi tiu la senco de la feliĉo, kiun Jesuo esprimas al Sankta Tomaso: Ĉar vi vidis min, vi kredas, fe-liĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. (Joh 20:29).

Ĉi tiu „kredi eĉ se oni ne vidis” estas la vera kredo. Kaj ĝi estas feliĉo. Feliĉuloj oni ne estas, pro tio, ke oni vidis aŭ oni konas la aferojn, feliĉuloj oni estas, ĉar oni ka-pablas preteriri la percepteblan vizion kaj la racian konon, ĉar oni kapablas akcepti la konon de Dio, vidi per Ties okuloj, ĝis tie, kie la homa okulo kaj la homa racio ne sukcesas alveni.

Kiom da homoj kredas en Dio simple, ĉar ilia raci-kapablo ne havas barojn en la agnosko de la ekzisto de iu Supera Estaĵo (oni diras tiele).

La samaj homoj, tamen, fronte al kontraŭaĵo aŭ al situacio drama, estas tuj kapablaj moralumi al Dio, kaj al Tiu sugesti, kiel Li estus devinta konduti. Kaj pri la morala leĝo ili akceptas nur tion, kion ili sukcesas facile plenumi aŭ kompreni, rifuzante siaflanke la plej malfacilajn precep-tojn.

Kaj pri Dio ili imagas ege homecan bildon, atribu-ante – eĉ se senkonscie – al la Sinjoro multajn limojn kaj neperfektaĵojn, kiuj estas apartaĵoj de la kreitaj uloj.

Sed se mi akceptas Dion laŭ la dimensio laŭ kiu, mi Lin komprenas kaj mi sentas, ke Li estas racia, Dion mi limigas al la dimensio de homo.

Mi ne kredas en iu Dio, Kiu estas al mi facile kom-prenebla. Ĉar „facile komprenebla” Dio estas iu Dio laŭ-dimensie homa, kaj pro tio temas pri Dio terure limigita. Nome, tute ne temas pri Dio.

Dion mi akceptas ĝuste ĉar Lin mi ne komprenas, mi Lin akceptas pro tio, ke Li ne permesas, ke mi Lin fermu interne de la horizonto de mia perceptado, ĉar Li estas senlime supera rilate la konceptojn, kiujn mi sukcesas for-muladi pere de mia propra racio.

La saman aferon oni povas diri pri ĉiuj aliaj veraĵoj, kiuj rilatas la kredon.

Mi konsentas, ke kredo ne signifas naivecon. Kredo bezonas fundamenton de fidindeco. La kredo bezonas, ke la racio igu kredebla mian konfidiĝon al la Evangelio, al la Eklezio, nome al kredebla atestanto.

Ĉi tie ne estas la taŭga loko por pritrakti konsiderojn rilate la kredeblecon de la atestanto-Evangelio kaj de la atestanto-Eklezio.

Estu sufiĉe diri, ke ĉiu plenkreskinta kristano vokita estas – en la kritikaj momentoj de la vivo kaj sen ebleco al prokrasto – kontroli la bazojn de sia kredo.

La jaroj preparaj al la geedziĝo estas ideala periodo por la kontrolado de la kredo kaj de la altaŭgigo de sia propra vivo al tiu kredo.

Petante de la Eklezio, ke ĝi validigu ilian ligon de amo bazita sur la amo al Jesuo, la gefianĉoj ne povas ne reekzameni – kun zorgo aparta – sian konkretan rilaton kun Jesuo kaj kun la Eklezio.

Tie komenciĝas la kredo, kie oni akceptas la lumon de Dio kiel donacon. Jes, ja, la kredo estas donaco, kiun Dio plenmane al ĉiuj disdonadas, komencante de la plej etaj, kiuj kapablas akcepti la limojn de la homa racio, kaj malfermiĝi al la el la alto venanta revelacio.

Tia kredo, pro tio, ke ĝi estas donaco, ne elĉerpiĝas en arda akcepto de la vero, en la speco de akiro de la res-pondoj de la katekismo.

La kredo estas viva realaĵo, la kredo estas aliĝo al la persono Jesuo Kristo, ĝi estas amo plenpasia por tio, kion mi taksas la kialo de mia ekzistado kaj de ĉiu deziro de mia koro, ĝi estas aliĝo al tiu, kiun mi taksas la Sinjoro de la mondo kaj de la historio, tiu, kiu malfermas la libron de la vivo kaj juĝas homojn, naciojn kaj tempojn.

La kredo estas akcepto plena de tiu, kiu eniras en mian koron kaj pravigas la esperon, kiu estas en mi, ĉar Li estas la resurektinto, nome la vivanta persono, kiu super-venkis la morton.

La kerno de la kristana kredo estas en tio, ke la vivo iras preter la morton kaj la morto elplenumiĝas dum la vivo. Ĝi ne estas simple aliĝo al Jesuo, ĉar Tiu estas bona, ĉar Tiu faris miraklojn kaj ĉar por ni Li mortis. Ĝi estas aliĝo al Jesuo, ĉar Li supervenkis la morton, ĉar Li estas viva, kaj eĉ pli multe: Li estas la resurekto kaj la vivo!

La aliĝo al Jesuo-vivo – kiu estas donaco kaj sekve devas esti daŭre petata dum la preĝo – portas al vivo-stilo, al tuta serio de sintenoj:

Al la kono kaj de la vortoj kaj de la agoj de Jesuo, al la penetrado en la misteron de la Dia vivo, al la akceptado de la tuta leĝo de la Evangelio ĝis la lastaj sekvoj, al la par-topreno en la vivo de la Eklezio kaj ĉefe en la prisakra-menta vivo, al la engaĝiĝo por la misiista disvastigo de la Evangelio…

LA FAMILIO, VARTEJO DE LA KREDO

Tio ĉi estas la kredo, kiun la geedzoj vokitaj estas kune travivi, helpante unu la alian pere de la preĝo, per la instigo, pere de la ekzemplodonado: ĉi tia estas la kredo, kiun la gepatroj havas la devon kaj la gracon transdoni al la filoj.

La kredo estas ja Di-donaco, sed la filoj ĝin rimarkas en la konduto kaj en la vivostilo de la gepatroj: ĝin ili spiras kune kun la aero de la enfamilia vivo.

Ĉi tiun kredon, iom post iom dum la kreskado de la filoj, la gepatroj devos klarigi kaj pliprofundigi, ili ĉefe devos ĝin videble traduki okaze de la grandaj decidoj kaj en la etaj ĉiutagaj elektoj.

Ĉi tiu kredo maturiĝos en la individua kaj familia preĝo, kaj dum la laŭokazaj interparoloj. Ĉi tia kredo kres-kos ĉefe en la momentoj de la provo, de la sufero, de la tento, se ĝi estos nutrata ĝuste de la preĝo.

Ankaŭ la preparo – pli aŭ malpli apuda – al la socia vivo, al la profesio, al la geedziĝo estas precipe frukto de la vivostilo entrempita en la kredo kaj en la evangelia sperto, kiun la gepatroj komunikis al la tuta familio.

Ankaŭ la duboj kontraŭkredaj, ankaŭ la emo akcepti nur tion, kion oni vidas kaj tuŝas (kiel Tomaso), povas esti feliĉe alfrontataj, se en la familio oni vivas tiun dimension superan, aŭ pli profundan, kiu vidigas la aferojn pere de la okuloj de Dio kaj ne nur pere de niaj okuloj.

Paĉjo kaj Panjo aŭskultos la obĵetojn kaj la dubojn de la filoj; ili kreos tiun atmosferon de reciproka fido, kiu favoras en la filoj la konfidon kaj la malkaŝon de iliaj pli delikataj kaj turmentaj problemoj.

En aparte malfacilaj momentoj fariĝas nepra la sin-turno al la sperto de iu sacerdoto aŭ de iu alia aparte sent-ema persono, kiu ĝuas la fidon de la familio… kaj de tiu filo, de tiu filino.

Oni nun komprenas, kial la fido estas unu el la feliĉ-egoj. Vere nefeliĉa estas tiu homo – ni aldonu ankaŭ, tiu familio – kiu estas nur kaj ĉiam defende kuntiriĝinta en re-zonadoj, kiu kutimas pri ĉio diskuti kaj ĉion kritiki, kiu ne kapablas agnoski sian etecon kaj akcepti lumon superan, senkaŝe dirite, „la Dian donacon”.

Kiu eĉ ne de Dio kapablas akcepti la donacojn, neni-am estos kapabla kredi; sed ĉi okaze temas pri intelekta aroganteco, kiu eble estas la aroganteco la plej terura…

Estas ĝuste la infanoj, la etuloj, tiuj kiuj povas helpi la kreskadon de la kredo en paĉjo kaj panjo.

En la naiva simpleco de la infanoj ne estas nur ne-sperto pro infana aĝo: en ĝi enestas preskaŭ ia rememoraĵo de Dio, ia kapablo intuicii la nevideblon. Kio en la plen-aĝuloj ekmankas jen pro la akriĝinta kritika prizorgo, jen pro la malico, kiu malpurigis ilian koron.

La aĝo de la malfermiĝo al la kredo estas ĝuste la knabeco, pli precize la infaneco, ĉar – kiel diras Jesuo: – iliaj anĝeloj ĉiam rigardas la vizaĝon de la Patro. (Mat 18:10). Kreskante, la filoj devos trovi kialon al la funda-mentoj de la kredo, sed estus malbonaĵo, se ili perdus tiun kapablon iri trans (ne kontraŭ) la racion.

Jen estas la tasko de la gepatroj, tasko, kiu postulas ĉiutagan trejniĝon en la kredo, kaj ĉi tia trejniĝo daŭre bezonas la preĝon kaj la sakramentojn; se eblas, ĝi bezonas ankaŭ prispiritan zorganton.

Oni ludas grandan rolon; tiun ludon valoras la peno ludi.

(el Restu, parto de K.E.C. – Bulteno)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony