Numero 101 – septembro 2013

Kredkonfeso por nia tempo

Mi kredas sole je Dio

kaj tiel nenion en la mondo mi bezonas diigi.

 

Ĉio, kio ekzistas, indikas pri Li.

Nenio povas esti sen Li.

Li estas potenca en ĉio, kio estas aŭ okazas.

Li estas pli granda ol ĉio, kion ni povas sperti aŭ pensi.

Tiel Li „loĝas en lumo nealirebla”.

Tion jam povas ekkoni la racio.

 

Sed ekde Jesuo

mia konfido estas fido kiu transpaŝas la racion:

Mi estas ŝirmata en la amo de Dio.

 

Dio turniĝas al ni kaj al la tuta mondo

en amo kiu ekzistas ekde la eterno

kiel amo de Dio al Dio:

amo inter la Patro kaj la Filo,

amo kiu estas la Sankta Spirito.

Sole enprenataj en ĉi tiu amo

ni havas komunecon kun Dio.

 

La Filo, sendita en la Sankta Spirito,

enkarniĝis en Jesuo per Maria kaj naskiĝis de ŝi

por anonci al ni en homa vorto

nian komunecon kun Dio.

Ĉar tiu ĉi amo ne havas mezuron en la mondo

kaj pro tio ne ekkoniĝis de la mondo;

nur per Lia vorto ni povas ekkoni ĝin:

 

Nenia povo de la mondo, eĉ ne la morto,

povas elŝiri nin de nia ŝirmo, la amo de Dio.

 

Jesuo atestas tiun ĉi mesaĝon

per la fordono de sia vivo:

Pro sia mesaĝo liberiga

kaj pro tio ke Li trovis disĉiplojn por ĝi

Li mortis sur la kruco pro tiuj

kiuj timigas la aliajn kaj tiel regas ilin.

 

Sed la morto ne povis estri Lin:

Por ĉiam Jesuo vivas en la gloro de Dio.

 

Mi kredas je Li kiel la Filo de Dio,

kaj tio signifas:

Mi partoprenas en Lia rilato al la Patro.

Surbaze de Lia vorto mi scias min kaj la tutan mondon

vere adoptataj por la tuta eterno.

Tiel mi ne plu estu regata per angoro por mi

kiu alie estas la radiko de ĉiu malbono.

 

Kredi en Jesuo kiel la Filo de Dio

signifas esti plenigita de Lia Sankta Spirito.

 

Tiun kredon ni ne havas el ni mem,

sed ni ricevas ĝin de la komuneco de tiuj

kiuj kredis antaŭ ol ni, la eklezio;

en ĝi la Sankta Spirito kunigas ĉiujn kredantojn

kun Kristo kaj ilin reciproke.

 

Kiel Jesuo mem la kredantoj

„estas naskitaj ne el la volo de viro, sed el Dio“.

 

La tasko de la eklezio estas

transdoni la vorton de Dio alvenintan al ni per Jesuo.

La akceptatan vorton de Dio

ni celebras en la sakramentoj.

En la eŭkaristio nia fido vivas de Jesuo mem

kiel nia tera vivo de manĝaĵo kaj trinkaĵo.

 

La komuneco kun Dio,

kiu anonciĝas al ni en tiu vorto,

ŝanĝas la pasintan malbonon en bonon;

repacigo fariĝas ebla.

Ĝi estas eterna vivo por ĉiuj homoj.

Ĉar „Dio en Kristo repacigis la mondon al Si“.

 

Pro tio la kredantoj havas esperon por ĉiuj.

 

La Spirito de Jesuo jam malkaŝe agas

ĉie kie la homoj vivas alie ol sub la angoro por si mem.

De tiu ĉi fido rezultas jam en nia mondo

amo kaj agoj amoplenaj

kiuj ne redonas malbonon per malbono

sed malbonon per bono kaj bonon per bono.

Ni estas kreataj por tia amo.

 

Amen.                           Verkis p. Peter Knauer SJ

(el Interreto)

_______________________________________________

 

Pli kaj pli da personoj venas al mi, plendante, ke ili havas vere la monon, teknologion kaj bonstaton, sed ili tute ne estas feliĉaj, ĉar mankas al ili Dio kaj valoroj.

 

Kard. Joachim Meisner

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony