Numero 126 – aŭtuno 2019

KORO DE LA NACIO

En beletro ofte eblas renkonti la komparon de ŝtato al viva organismo. Ĝia kapo estas kutime ĉefurbo. Kaj kie lokiĝas koro?

Dum sia pilgrimado al Pollando en la jaro 1979 Johano Paŭlo la Dua diris: “Hela Monto estas la sanktejo de la Nacio. Oni devas almeti orelon al ĉi sankta loko, por senti, kiel batas la koro de la Nacio en la Koro de la Pa-trino”.  En la sama parolado la Papo rememorigis: “Al-kutimiĝis poloj ĉiujn sennombrajn aferojn de sia vivo, di-versajn ĝiajn momentojn gravajn, decidajn, kiel la elekto de vivovojo aŭ vokiĝo, kiel la naskiĝo de infano, kiel la matureco, aŭ maturecekzameno, kiel tiom da aliaj, ligi kun ĉi loko, kun ĉi sanktejo. Ili alkutimiĝis kun ĉio venadi al Hela Monto, por paroli pri ĉio al sia Patrino – Tiu, kiu ĉi tie havas ne nur sian Bildon, sian Portreton – unu el plej konataj kaj plej adorataj en la tuta mondo – sed kiu ĉi tie en ia precipa maniero estas. Estas ĉeestanta”.

Johano Paŭlo la Dua intence uzis la vorton “nacio”, kaj ne “ŝtato”.  Ĉar estis en la historio momentoj, kiam poloj ne havis la propran ŝtaton. Ni havis nek ĉefurbon, nek regi-staron, kvazaŭ ni estus senigitaj je kapo. Kaj tamen tutan tempon batis la koro. Estis ĝi kiu subtenadis la vivon, pum-pante sangon al plej foraj partoj de la organismo: al ĉiuj tiuj dissemitaj sur senlimoj nobelaj biendomoj kaj vilaĝaj kabanoj, kie ĉiutage oni levadis preĝojn antaŭ la pendantaj sur vandoj paliĝintaj oleografiaĵoj kun la portreto de Hel-monta Sinjorino. En la periodo de sklaveco la paŭlana monaĥejo estis ununura loko en la mondo, en kiu amase povis renkontiĝadi poloj el tri aneksaĵoj kaj senti sin kune kiel la nacia komunumo. “Ĉi tie ĉiam ni estis liberaj”, sub-strekadis Johano Paŭlo la Dua.

Perfekte esprimis ĉi fenomenon Vladislavo Stanisla-vo Reymont en sia raportista debuto, kiu komencis lian  vojon al la literatura Nobel-Premio. La verkisto, priskrib-ante la pilgrimadon al Ĉenstoĥovo, raportis, kiel ekiradis vojon la fremdaj al si homoj, kaj celatingis la komunumo. Propraokule li vidis, kiel la pasiva amaso kun ĉiu etapo de vojo transformiĝadis en la konscian pri si komunecon. En lia prezento ĉi nekutima spirita vojaĝo iĝadis la metaforo de la sortoj de Pollando, kiu en ĉiu generacio senĉese kre-iĝas denove: el solecaj monadoj transformiĝas en nacion. Kaj tio, kio kaŭzas tiun transformiĝon, estas la vojo de  kredo.

Nehazarde do tiuj, kiuj volis neniigi polecon, ĉiam frapadis Dipatrinon en la Helmonta Ikono. Ili havis la per-fektan konon de situacio. Ili precize konis, kion ili faras. Ili konsciis, ke tio estas la frapo rekte en la koron. Ke ne sufi-ĉas konkeri polojn per forto, oni devas ankoraŭ neniigi ilian spiriton.

Ankaŭ hodiaŭ estas tiaj, kiuj frapas je Maria, kvan-kam Ŝi faris al ili nenion malbonan. Ili frapas kaj atendas. Ili esploras la reagon. Se iu ne reagas al tio, ke publike oni mokas kaj insultas lian patrinon, tio signifas, ke por iu tia estas jam nenia sankteco, ke oni povas kun li fari ĉion, kion oni volos. Tiel ĝuste disfalas komunumo. Tiel kiel disfalas la familio, kiu ne ekstaras defende al la humiligata Patrino.

Grzegorz Górny

El la semajna revuo SIECI, n-ro 19(337) 2019 (aldonita bildo de Helmonta Dipatrino).

Tradukis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Transmisje w Radiu FARA
z naszego kościoła
Msze święte w środy
o godz. 700
Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Remonty zrealizowane w 2019 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
Najbliższe Msze święte o uzdrowienie
  • 22 października godz. 18.00
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony