Numero 107 – printempo 2015

Konsiderindaj pensoj de sankta Johano Paŭlo la Dua

trovitaj en liaj „Personaj Noticoj”

 

Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru saĝan koron (Psa 90:12).

Ni ne timu morton, sed ni timu respondecon por la vivo.

Esti kristano kaj ne voli suferi – estas blasfemo (Ter-tuliano).

Sufero proksimigas nin al Dio pliplene, plirapide kaj plicerte. Ĝi estas kondiĉo de spirita matureco.

UIOGD (Ut In Omnibus Glorificetur Deus)

Ke en ĉio gloratu Dio.

Mesoferi, preĝi, instrui, viziti jen la taskoj kondiĉitaj de preĝo. Manko de preĝo, rutinismo, manko de studamo.

Episkopo estas bildo de la Patro, homo de sufero, gardanto de kredo, gardanto de moroj, viro de preĝo, viro de predikado.

Sacerdoto – homo de Dio.

Maria – komenco de plibona mondo. Pri Maria neni-am sufiĉe.

Diru al mi, kion vi atendas.

Serĉi Dion – ofte ĉe profetoj, en psalmoj.

Serĉi la vizaĝon de Dio en Evangelio.

Serĉi la regnon de Dio (regulo de s-ta Benedikto).

La valoro de homo dependas de tio, kion li atendas.

Filozofio serĉas, teologio trovas, religio posedas Dion.

Vorto de Dio, fonto kiu ne elĉerpiĝas.

Sankta indiferento – baza kondiĉo de nia vivo spirita kaj apostola.

La vivo de Jesuo kaj ankaŭ tiu de Maria kaj Jozefo estas la plej plena komentario al ok beatecpromesoj.

La Beatecpromesoj (Mat, Luk) estas iusence sintezo aŭtobiografia de Kristo.

Beataj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. Pureco de korpo, de koro, de kredo.

Partopreno en la vivo de Dio pere de la Trinitata „movo” – de la Patro per la Filo en la Sankta Spirito.

La apostola misio povas esti travivata en agado aŭ plibone en sufero.

Peko (kiel animstato) estingas en ni preĝon. Se reve-nas preĝo, la peko devas cedi.

Necesas kontakto kun „Tiu, kiu estas”.

Ne pesimismo sed la espero. Ne subiĝi al senvolon-tiĝo. Vivi la sanktigan gracon. Vero liberigos vin, ne nov-eco liberigos vin. Religia obeo.

Kristo diras: „Ne timu”. „Mi estas kun vi”. „Mi ven-kis la mondon”.

Servo al fratoj – ne posteno sed kvalito de servo!

Servanto de servantoj – rajtas esti juĝata, kritikata, por ke li povu plibone servi, ke li povu des pli plenumi la volon de Kristo. Servo ne deprenas aŭtoritaton.

Ne estas unuiĝo de kristanoj sen konvertiĝo.

Labori, preĝi, suferi. De kie originas malbono? El malbona uzo de libereco. Geedzeco – rimedo kontraŭ sens-avido (Aŭgusteno).

La Malnova Testamento estas historio de la amo de Dio. Ni ne kapablas vivi sen amo. Amo amikeca.

Se ni fariĝas amikoj de Dio, ni devus ankaŭ fariĝi amikoj inter ni. Frato – vojo al sanktiĝo.

La mondo ne povis ekesti mem. Ĝi devis esti kreita „el nenio”.

Jesuo Kristo – unusola Peranto inter Dio kaj homo.

Ĉiu Meso entenas ĉiujn vivmisterojn de Kristo. Vivi la ko-munion, vivi la nunan momenton.

Kristo parolas ankaŭ al ni (alvokas ĉiun laŭnome).

Tri signoj de la Regno: ĉasteco, malriĉeco, obeo.

Sacerdoto, destinita por prediki Evangelion, devas multe preĝi kaj multe legi (sankta scio). Estas Dio kiu do-nas kreskon. Diri ĉion al konfesprenanto.

Se en la Eklezio estas „krizo”, do tio estas ĉiam krizo de nia preĝo. Nia pastreco kreskas kune kun preĝo. Preĝo estas lingvo de nia espero (Ratzinger).

Kiel vi celebras la Eŭkaristion, tia sacerdoto vi estas. La homo – estulo kiu preĝas.

Adori, silenti, ĝoji kun Maria, majstrino pri aŭskul-tado de Vorto.

Meditado enkonduka, matena, resuma, sinteza, fina (ferma).

Eŭkaristia elmeto, Eŭkaristia adorado, Eŭkaristia de-voteco.

Tagordo dum spiritaj ekzercoj: Taga intenco (mate-naj kutimaj preĝoj) – Meditado – Matena Laŭdo – S. Meso – Dankesprimo – Meditado 1 – Dumtaga Horo (T, S, N) – Litanio al Nomo Jesuo, al BVM, al S.Jozefo… – Krucvojo – Pasiono de NSJK laŭ Mat, Mar, Luk, Joh – Eŭkaristia Adorado – Legado – Rozario (1,2,3) – Pentaj Psalmoj – Vespro – Meditado 2 – Matutino anticipata – Meditado 3 – Eŭkaristia Adorado – Sankta Horo – Kompletorio.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony