Numero 115 – vintro 2016

Konsiderindaj pensoj de kard. Roberto Sarah

trovitaj en lia parolado dum la konferenco

„Sacra Liturgia” 2016 (Londono, la 5an de julio 2016)

 

En la centro de katolika liturgio troviĝas ne homo, sed Dio. Ni venas tiucele por doni al Li honoron. Ĉar en li-turgio la plej gravaj estas ne ni, sed Dio. La forgeso pri Dio estas la plej granda danĝero de nia tempo.

Sankta Aŭgusteno diras: nemo autem illam carnem manducat, nisi prius adoraverit; peccemus non adorando (neniu manĝu tiun korpon, se plejunue ne adoris; ni pekus ne adorante).

La plej grava afero estas kiel eble plej rapida reveno al direktigo de pastroj kaj fideluloj kune samdirekten – al oriento aŭ almenaŭ direkte al absido – al la Sinjoro, kiu ve-nas, en ĉiuj partoj de ceremonio, en kiuj ni turniĝas al la Sinjoro.

Mi konsideras tion la plej grava: kaŭzi, ke en la cen-tro mem de celebrado estu la Sinjoro.

Karaj Fratoj en la pastreco, ni atente aŭskultu la lamenton de Dio transdonitan de la profeto Jeremia: „Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizaĝon” (Jer 2:27). Ni turniĝu denove al la Sinjoro!

Ni ne estas vokitaj al pastreco tiucele, ke ĝuste ni mem estu en la centro de kulto, sed tiucele, por gvidi la fidelulojn al Kristo, kiel fidelaj kunuloj en komuna kultado.

 

Ĉiuj servantoj de liturgio devus regule unufoje por ia tempo okazigi la konscienc-ekzamenon.

Ni devus kanti liturgion, alivorte kanti liturgiajn tek-stojn, estimi liturgiajn tradiciojn de la Eklezio kaj ĉerpi el la riĉa trezorejo de sakrala muziko (gregoria ĥoralo).

La latina lingvo estas precipe utila dum la internaciaj kunvenoj, kiam multaj ne komprenas la nacian lingvon. Akceptante la nacian lingvon, necesas evidente provizi la tekstojn per fidela traduko de originalo al latino.

Ni devas certigi, ke en la koro de niaj liturgiaj celeb-radoj estu adorado. La koro de liturgio estas kultado al Dio. Tro ofte ni ne direktas nin de celebrado al adorado.

Necesaj estas du fizikaj dispozicioj. Unue – silento. Se mi neniam daŭras en silento, se liturgio ne donas al mi la spacon por preĝado en silento kaj por kontemplado, do kiel mi povas adori Kriston? La silento estas gravega, kaj nome ne nur antaŭ liturgio aŭ post ĝi. La silento estas fun-damento de ĉia profunda spirita vivo.

Same estas kun la genuiĝo dum konsekro – precipe ĉe la akceptado de Sinjoro Jesuo en la sankta Komunio. Denove ni genuiĝu, por kun amo adori la Sinjoron en la Eŭkaristio!

„Homo estas plene homo nur, kiam li genuiĝos antaŭ Dio, por Lin adori, por kontempli Lian brilantan sanktecon kaj lasi sin denove formi laŭ Lia bildo kaj simileco”.

Gravega estas ankaŭ la viglado super konvena vesto de ĉiuj plenumantaj liturgiajn funkciojn en la kirko, ankaŭ de lektoroj.

Roberto Kard. Sarah,

Prefekto de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj

la Disciplino de la Sakramentoj

 

(Fragmentoj de artikolo „O prawdziwą realizację postanowień „Sacrosanctum Concilium” en ND, septembro 2016)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony