Konscienco havas voĉon
Konscienco havas voĉon
„Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco” (2 Kor 1:12).
Kara junularo!
Rakontas vojaĝantoj, ke neunufoje migrante tra la dezerto ili aŭdis ĝian ploron… Kiam ili troviĝis je steloza nokto kun karavano en la fundo de dezerto, plurfoje ili aŭdis mallaŭtan brueton, kvazaŭ ĝemon kaj ploron. „La de-zerto ploras” – parolis tiam la prezidanto de karavano. La suprenlevataj de vento sableroj, frapante sin reciproke, son-igis kuriozan voĉon similan al mallaŭta ploro. Jes. La de-zerto ploras… por la belaj ĝardenoj, por milaj arde preĝan-taj pilgrimuloj, pri tiuj kies korpoj kuŝas ĉi tie, pri la muroj de temploj.
Simila al tiu ploranta dezerto estas plurfoje la homa koro, eĉ la koro de krimulo. Ĝi eksopiros kaj ekploros por alia vivo, por pasinta kaj bela pasinteco kaj sia juneco.
Kia voĉo? – mi demandas – kiu ne lasas trankvile vivi, kiu turmentas kaj persekutas, kaj per nenio eblas ĝin dampi? Kia voĉo, kiu kaŭzas, ke malgranda infano kiam mensogis aŭ faris ion malbonan tuj ruĝiĝas, timas ekrigardi en ies okulojn kaj forkuras? Kia voĉo, kiu devigas krimul-ojn konfesi sian agon, propravole prezenti sin al tribunalo? Tio estas la voĉo de konscienco. La voĉo de tiu nedisigebla atestanto de ĉiuj niaj agoj. La voĉo, kiun ne eblas subaĉeti.
„Kvankam konscienco dentojn ne havas, tamen ek-mordi ĉiam povas…
Neniu mordvundojn eltenas, kvankam konscienco dentojn senas”.
Tiu voĉo estas universala, denaska kaj natura, kiel denaska estas la naturo, kiel denaska estas la religia kredo. Iu diris, ke „se religio estas muldaĵo de naturo, do konsci-enco estas muldaĵo de Dia voĉo en la homa animo”.
Frukto de bona konscienco estas la paco, kontento, sento de bone plenumitaj devoj. Frukto estas ĝojo, kiun nenio alia povas doni. Ĝi estas plej bona kaj plej granda premio jam ĉi surtere kaj ĝermo de alia ĝojo. Sed, kiel paco povas esti vera kaj falsa, tiel same konscienco povas esti ankaŭ falsa. Povas esti donaco de Dio, aŭ ankaŭ propra produkto de homo. Povas esti dampata, sensentigata kaj eĉ tute mortigita.
Ĉar konscienco havas multajn elturniĝojn. En jun-eco, dum troa aktiveco, ĝi serĉas malpacience rekompen-con en siaj senbridaj pasioj, en matura aĝo – en negocoj, en laboro, en postkuro al famo. Sed ankaŭ trosatiĝo ne multe helpos. La senton de sia malsupereco fronte al bono, fronte al konsciencriproĉoj homo volas rekompenci al si per hu-miligado de aliuloj. De tie ĉi la konfliktoj, malamo kaj agreso. Oni volas propran internan lukton transporti sur la terenon de alies animo, oni volas lin malfeliĉigi. La homo kun falsa konscienco delektas en misfamigado de aliuloj, en humiligado kaj damaĝado. Tio estas valvo, tra kiu infero komencita en la animo serĉas viktimojn al ĝi similajn kaj proksimiĝas al ili.
Kiel ĉe vi funkcias via introskopo?
Antaŭ kelkaj jaroj iu amerikano inventis introsko-pon, instrumenton servantan por radioskopio de diversaj aĵoj, korpoj, pakoj en doganejo, laboristoj elirantaj el fabri-koj. Tiu „magia okulo” devigas al honesteco kaj konscienc-eco milojn da homoj.
Kiel do ĉe vi funkcias tiu magia okulo – la konsci-enco? Ĉu do ĝi devigas vin al honesteco en pensoj, vortoj kaj agoj? Ĉu estas tiu radara instrumento eltrovanta danĝe-ron jam je distanco, sentiva, delikata, certiganta al vi ven-kon en ĉiu situacio kaj en la tuta vivbatalo?
Lernu formi vian konsciencon. Perfektigadu ĝin per ofta rigardado al vi. Per pripensoj, konscienc-ekzamenoj, kontrolado de vi mem, de viaj agoj, viaj pensoj eĉ tiuj plej-etaj, kiujn neniu vidas, aŭdas kaj scias pri ili. Vi estu mas-tro de via volo kaj sklavo de la konscienco. Ĉar kiu estas sklavo de la konscienco, tiu estas sklavo de Dio. Kaj esti la sklavo de Dio – tio estas plej granda libereco.
Imperiestro Kaligulo ordonis sin gardi al sovaĝaj bestoj. Artemon lokis super sia kapo grandan diskon, por ke ne mortigu li falanta plafono. Grandaj homoj veturadas en blendaŭtoj kaj tenas gardistaron, kiam ili dormas. La plej bona tamen rimedo – estas la pura konscienco. Tio estas nia plej bona asekurejo – ĝi asekuras vin en ĉi tiu kaj la estonta vivo. „Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco” (2 Kor 1:12).
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.108, tr. SP)
_______________________________________________
Kompanojn vi havas tiam
kiam vi havas monon,
kiam el viaj poŝoj elstaras miloj.
Sed kiam ili ekmankos kaj tuŝos vin mizero,
eĉ se vi bezonus – neniu etendos al vi la manon.