Numero 122 – aŭtuno 2018
Konciza Enciklopedio de la Originala Esperanta Literaturo
En la jaro 2008 estis eldonita en Novjorko angla-lingva enciklopedio sub titolo: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. Prilaboris ĝin la angla literaturkonanto Geoffrey Sutton. La editon faris eldonejo Mondial. La verko (728 paĝoj) prezentas la tutan originalan esperantan literaturon ekde ĝia komenco en 1887 jaro, ĝis la jaro 2007.
La angla lingvo de tiu verko faciligas enkonduki ĝin al ĉiuj bibliotekoj en la tuta mondo.
La Esperanto-Societo FLAMO en Toruń helpis la aŭto-ron en la tempo de prepara laboro por ĝia eldono. La aŭtoro danke rekompencis per enskribo de tiu fakto en la enkonduka parto de la verko, per t.n. Acknowledgements (Agnosko). La Societo FLAMO en Toruń komencis klopodojn, por ke tiu enciklopedio ektroviĝu en la plej grandaj bibliotekoj en Pol-lando kaj en la Adam Mickiewicz Muzeo de Literaturo en Varsovio.
Prilaboris Romuald Skaliński
Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto
1887-2007, Geoffrey Sutton 2008, Mondial