Numero 126 – aŭtuno 2019

Kompatema samariano

Jerusalemo kaj Samario kuŝis sur la montoj de la centra montoĉeno. Samario estis iam la ĉefurbo de la suda ŝtato, kaj Jerusalemo estis la ĉefurbo de la frata norda ŝtato. Post la periodo de granda disfloro de Samario alvenis la tempo kiam ĝiaj civitanoj – samarianoj – multe elsuferis. Dum jarcentoj ili estis malliberigataj kaj deŝiritaj de siaj radikoj, kaj ilia patrujo estis ruinigita. Tio okazis pli malpli 700 jaroj antaŭ la naskiĝo de Kristo.

Samarianoj konfesas la kredon apogitan sur la vortoj de Moseo. Serĉante lokon, en kiu ili povus honori Dion, ili elkonstruis templon sur la monto Garizim, kiu estiĝis de tiam por ili la restadejo de Dio. Dume la elektita popolo el-konstruis por Dio la templon en Jerusalemo.

Izraelidoj tamen neniam rekonis la lokon elektitan de samarianoj por honori Sinjoron Dion, kvankam ili estis tre skrupulaj en plenumado de ĉiuj ordonoj fluantaj el la Mo-sea leĝo. Sinjoro Jesuo, donante kiel ekzemplo la kompate-man samarianon, volis montri, ke malgraŭ la deviga por li leĝo, ĉiuj dividoj rezultantaj el malfacila historio de la po-poloj, oni devas direktiĝi per amo.

Sinjoro Jesuo parolis ankaŭ kun samarianino ĉe la puto. La virino diris: „Niaj patroj, la samarianoj, adoradis Dion sur ĉi tiu monto; kaj vi en Judeo diras, ke la nura loko por adori Dion estas Jerusalemo.” Jesuo diris al ŝi: „Kredu al mi, virino; ke venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalemo, vi adoros la Patron.” (…) Diris al Li la virino: “Mi scias, ke venos la Mesio” (…) Jesuo diris al ŝi: “Mi estas la Mesio, Mi, kiu parolas kun vi.” Multaj sama-rianoj el tiu urbo ekkredis je Li.”

Dum jarcentoj la templo sur la monto Garizim estis detruita, hodiaŭ  kreskas tie grandaj olivarboj.

Post jaroj kaj pasintaj jarcentoj samarianoj vivas plu en la aparta komunumo. El tre multnombra popolo restis da ili ĉirkaŭ 800. Same kiel iam ili tre malvolonte parolas kun iu ajn el alia kredo kaj deveno. El la historio de samarianoj rezultas por ni la instruo, ke ne eblas konstrui sur tio, kio nin dividas, sed ĉiam oni devas serĉi tion, kio kunigas.

 

Emilia Przepióra

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy, styczeń 2019 (En la ĝardeno de Kreinto), januaro 2019.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony