Numero 108 – printempo 2015

Kiu kulpas?

(malamiko de karaktero n-ro 1)

 

Kara junularo!

 

Kiu kulpas? – Tian titolon ni legas ofte en gazetoj post ia krimo aŭ katastrofo, post ia malfeliĉo. Kiu kulpas? – Tiel sonas la demandoj post ĉiu spektaklo de „Kobro”.

Kiu kulpas, ke vi renkontas tiom da malfacilaĵoj en la laboro super via karaktero? Kiu? Ĉirkaŭantaro, kolegoj – vi diras. Certagrade jes. Sed ili ne estas la ĉefaj kulpuloj.

„Perfidulo estas inter ni”. Tio estas ne nur titolo de filmo, sed ankaŭ realo. La ĉefa kulpulo estas ne nur inter ni, sed en ni. Kiel pesima kaj plej danĝera estas la „hejma” ŝtelisto, same plej malfacila por malkovro estas tiu mal-amiko de nia karaktero. Tiu nia malgranda, propra „mi” scipovas maski sin. Foje agas klare, sub preteksto de diver-saj virtoj. Manifestiĝas en ambicio, en sento de propra digno, en „belega izolado” – memsufiĉeco, rapidegas al grandeco, alian fojon al komplekso de malsupereco. Sentas plezuron en tiaj esprimoj aŭ diraĵoj kiel: „tio ne interesas min”,”kun tio estas al mi bone”,”mi faros ĉar al mi tiel pla-ĉas”. Kaj antaŭ ĉio sentas plezuron en deklinacio de vorteto persona pronomo: „mi, min, pri mi…”.

S-ta Johano la Apostolo parolas pri tri deziregoj de la karno, de la okuloj kaj la fiereco de vivo. Evidente, tiuj tri deziregoj koncentras en si ĉiujn pekojn. Ili elpaŝas klare en unuopaj periodoj de la homa vivo, kun pli aŭ malpli granda intenseco, sed definitive eblas ĉiujn rilatigi al unu komuna denominatoro: memamo, egoismo aŭ „fiereco de vivo”.

 

Ni faru prove malgrandan esploradon

– Stefano, jen ŝajne naskita estro, diktatoro kaj ĉef-agitanto inter kolegoj kaj efektive ŝajnas al li, ke li estas „mondocentro”. Ĉiuj devas saltadi ĉirkaŭ li, cedi al li sur ĉiu paŝo. Li toleras neniun kontraŭdiron, reziston, fremdan opinion. Nur li en ĉio pravas. Li malestimas ĉiun.

– Hanka pensas nur pri distingiĝo, atentigas gekole-gojn pri si mem. Do ŝi vestiĝas ekstravagance kaj estas kolera, kiam iu imitas ŝin. Obstina, kverelema, ŝi preferas esti sola ol miksiĝi kun amaso. En interparolo ŝi neniun ŝparas. Ŝi fartas mirige kontenta, kiam ies piedo subvolv-iĝis, io fiaskis, kiam iun koleginon oni priklaĉas kaj kalum-nias. „Bone, ke mi ne estas tia…” – ŝi meditas.

Similaj ekzemploj estas multaj.

Sed analizu vin mem. Tiel simncere sen ŝajnigado. Ekpensu: vi estis malgranda, do vi koleris, kiam via frateto aŭ fratineto, kolego aŭ kiu ajn alia forprenis de vi ŝatatan ludilon, ke oni ne permesis al vi ludi tiam, kiam vi volis. Poste en lernejo la samo. Vi ĝojis, ke io ne prosperis al ko-lego, ke li ricevis duon kaj vi eliris sekura. Kaj kiel vi fan-faronis, kiel vi ŝajnigis en lernejo, kiel vi parolis, ke ĉiuj kulpas nur ne vi mem.

Kaj hodiaŭ vi faras tion, kio al vi plaĉas. Vin ne inte-resas aliuloj. Por vi estas bone kun tiu aŭ tiu, kvankam por aliaj certe ne estas bone kun vi kaj kun viaj malvirtoj. Vi iras al kinejo, por amuzo, vi revenas hejmen malfrue, ko-mencas drinki, ĉar tiel plaĉas al vi… spite al aliaj, kiuj riproĉas tion al vi – vi faras kontraŭe nur por akcenti vian „mi”, por spiti al patro, al patrino…

 

Tiu malfeliĉa „mi”…

 

Ŝajne senkulpa, ŝajne tute natura. Ĉar ĉiu homo ha-vas denaskan senton de propra digno, ĉiu devus havi sian ambicion, sian memkonservan instinkton. Kio pli, eĉ hom-amo estu simila al sinamo. Tiu malfeliĉa „mi” strebanta al distingiĝo, al progreso, povas esti motoro de agado, de laborkonkurado, fonto de inventaĵoj. Sed povas estis ankaŭ fatala forto, kiu sendisciplina diskreskas enorme, ne konas obstaklojn kaj bremsojn, kaj samtempe fariĝas dura, frida kaj absoluta. Venigas katastrofojn al individuo, al familio kaj socio.

Povra sinamulo kaj egoisto! Ŝajnas al li, ke li estas centro de ĉio, kaj li forgesas, ke eĉ tiu pantranĉo, kiun li manĝas ĉiutage, devenas de aliaj. Aliaj laboris por li. Li opinias sin esti dependa de neniu, sed li forgesas pri manĝ-aĵo, vesto, pri mil plezuroj, kiujn li pretendas… Aliaj pre-paris ilin por li.

Estu do konsekvenca. Se vi mem volas esti „stirilo, navigisto, ŝipo”, do estu ĉio ĉiurilate. Fine vi fariĝas objek-to de kompato, antipatio, malestimo kaj soleco. Vekiĝas en vi amareco, senvolontiĝo, apatio. Kaj kvankam vi konsolas vin per la horacia „odi profanum vulgus” (mi malamas la senkonscian popolamason) – tamen esence vi estas malfe-liĉa. Ĉar homo malfeliĉiganta aliajn mem fariĝas malfeliĉa kaj inverse, alportante feliĉon kaj korfavorante aliajn, li feliĉigas ankaŭ sin mem.

Kaj en la familia vivo? Se mankas amo, se tiu eta „mi” komforte aranĝos sin en la koro de ĉiu patro, patrino, filo kaj filino? Ĉio disfalas. Mankas ia familia varmo, ligiloj de geedza vivo, interkonsento aŭ kompreno.

La samo kaj eble ankoraŭ pli malbone okazas en la najbara, socia vivo. Tiam „homo homini lupus” (homo al homo estas lupo). Mankas kunlaboro. Estas ekspluato, fuŝ-produktado, koruptado, defraŭdo, manko de solidareco… Kaj la patrujamo, patriotismo, sindediĉo – tiu nocio estas tute ne konata.

Plej malbone, kiam tiu egoismo antaŭeniĝas ankoraŭ plu rilate al Dio. Tiam egoismo fariĝas centro de ĉiuj afe-roj, ne nur privataj, homaj kaj etaj, sed ankaŭ grandaj, se-kularaj kaj spiritaj. Tia homo estas por si mem Dio, ekle-zio, papo. Lia racio fariĝas objekto de kulto. Li starigas le-ĝojn kaj normojn de konduto. Kaj se la racio ekribelos kon-traŭ Dio, tiam ankaŭ la korpo ribelas kontraŭ la racio kaj la sensoj regas mem. Tia egoisto ĉiaj elpaŝos en la rolo de juĝisto kaj prokuroro, eĉ fronte al Dio mem.

Ĉu ekzistas preventa rimedo kontraŭ tio? Evidente, ke estas. Iomete resanigi koron. La koro jen estas simpla mekanismo kaj samtempe ege komplika. Estas tie unu denta rado de egoismo, kiu turniĝas streĉata per motoro de propra „mi”. Estas alia, kiun oni streĉas per amo. La ŝlosi-lon al ĝi vi trovos ĉe Tiu, kiu kreis la koron, kaj mem estas Amo. Streĉu ĝin ofte, kaj se tio iras al vi malfacile kaj peze, tiam purigu vian koron en la konfeso, kontrolu, larĝigu, ekzercu kaj gimnastiku. Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p. 57, tr. SP)

_______________________________________________

 

Ribeliĝo

 

Mi forstrekas mian vivon

de la blankaj neskribitaj folioj, kiuj diras nenion.

                                                                  Lina Gabrielli

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony