Kiu estas mia proksimulo?
Kiu estas mia proksimulo?
Tiel demandis Kriston pia junulo…
Ni jam ne demandas. Ni scias. Ni scias, ke nia prok-simulo estas kaj negro kaj aziano, al kiuj ni devas prediki la Evangelion; kaj tiuj milionoj da malsatantaj homoj, al kiuj ni devas helpi; kaj tiu oldulĉjo mortanta pro kancero; kaj tiu trofrua vidvino kun kelkaj infanoj…
Ni scias. Ni memoras. Ni helpas. Ni estas ege absor-bitaj en laboro por proksimuloj. Ni nervoziĝas ke malhel-pas en ĝi truo en maniko de filo; ni incitiĝas ke „tordas ka-pon” per siaj bagatelaj problemoj niaj maturiĝantaj infanoj.
Kolerigas nin edzoj, kiuj ne estimas nian laboron, ĉiam for-gesante depreni ŝuojn en antaŭĉambro…
Ni ne povas kompreni postulojn de nia patrino, kiu sciante, kiel ege ni estas okupitaj, ĉiam atendas nian vizi-ton… Ni estas tiom engaĝitaj, ke ni ne rimarkas jam ne-junan bopatrinon, kiu broslavas plankon; ni ne rimarkas edzinon, filinon, filon, fraton… Ni ne havas tempon. Ni la-boras por proksimuloj…
Ĉu ni certe scias, ke nia proksimulo estas ĉiu homo; ankaŭ nia domano kaj najbaro?
H.M.