Numero 113 – somero 2016

Kiel preĝi?

Sankta Tereza de l’ Infano Jesuo diras kurte: „Preĝo estas suprenlevo de koro, simpla rigardo al ĉielo, ekkrio de danko kaj amo, same en sufero kiel ankaŭ en ĝojo”. Parol-ante ankoraŭ pli kurte: preĝas tiu, kiu kun kredo kaj amo turnas sin al Disinjoro.

 

De kiu ni povas finlerni preĝon?

 

Nia majstro estas Sinjoro Jesuo. Kiam la disĉiploj petis Lin: „Sinjoro, instruu nin preĝi” (Luk 11:1), tiam responde al ĉi tiu peto Kristo Sinjoro eldiris la vortojn de plej grava kaj plej bela preĝo – Preĝo de la Sinjoro – Patro nia. Ĉi tiun preĝon ni devas preĝi ĉiutage kaj laŭ ĝi form-adi nian vivon. Benata, feliĉa homo, en kies vivo plenum-iĝos ĉiuj sep petoj de la Sinjora preĝo!

Sinjoro Jesuo instruas al ni en Evangelio la persistan preĝon; preĝon subigitan al volo de la Patro; preĝon por malamikoj. Preĝo ne estas malfacila. Preĝi kapablas eĉ malgranda infano. Kaj tamen sta Paŭlo Apostolo diras al ni, ke sen la helpo de Sankta Spirito ni ne scipovas preĝi – vere preĝi. Unu el la sep donacoj de Sankta Spirito estas pieco – kapablo por preĝado. Pri ĉi tiu donaco oni devas peti, al ĝi malfermiĝi. Preĝon instruas al ni la Sankta Skri-bo, precipe la Psalmaro. Skribita antaŭ jarcentoj, restas senŝanĝe viva kaj aktuala preĝo por ĉiu el ni.

Preĝon ni povas lerni de Dipatrino, de sanktuloj, kaj ankaŭ de homoj, kiuj ricevis de Dio la donacon de preĝo. La gepatroj havas la devon instrui al siaj infanoj la preĝon. Ĉe tio helpas ilin la graco de geedzeca sakramento.

 

Kiam nia preĝo estas bona?

 

En pritakso de preĝo ni ne povas nin gvidi per niaj sentoj. Foje ŝajnas al ni, ke nia preĝo estas malsukcesa, foje ni kontentas pri ĝi. Tamen ni memoru, ke ĉi tiuj sentoj povas esti erarigaj. Ne gravas niaj ŝanĝemaj sentoj, gravas la juĝo de Dio: tio, ĉu nia preĝo povas plaĉi al Dio. La bona preĝo estas fidela – tio signifas mi preĝas ĝin ĉiutage; persista – tio signifas mi ne subiĝas malemon; humila – tio signifas mi memoras, ke jen mi, pekema kaj limigita homo, staras antaŭ la sankta kaj nekomprenebla Dio. Sinjoro Jesuo postulas de ni, ke ni preĝu kun kredo kaj estu malfermitaj al la volo de Dio, nia Patro.

 

Kiajn erarojn ni faras plejofte en la preĝo?

 

Ni eraras, se ni ne plenumas tion, kio supre skribita estis pri la bona preĝo. Sinjoro Jesuo avertas nin, ke ni ne komencu preĝon kun la koro, en kiu mankas la pardono por proksimulo (kp Mar 11:25), mankas la volo de repaciĝo (Mat 5:24-25). Granda eraro estas serĉi en la preĝo ne Di-sinjoron, sed sin mem, sian kontenton, siajn pure terajn profitojn. Preĝi ni devas pro la Disinjoro, penante kiel eble plej subiĝi al lia volo kaj unuiĝi kun ĝi.

 

Kiaj estas preĝospecoj?

 

Preĝo estas peto, pardonelpeto, dankesprimo kaj adorado. Ĉi tiuj du lastaj estas pli malfacilaj kaj pli malofte praktikataj sur la tero, sed ili estos nia unika kaj senĉesa preĝo en la ĉielo. Ni parolas pri preĝo de la Eklezio, tio signifas pri la liturgia preĝo, kaj pri la persona, „privata”, preĝo, sed ĝi ankaŭ havas sian gravan lokon en la Eklezio. Preĝante mem, ni povas preĝi per propraj preĝoj, sed ni po-vas ankaŭ – kaj ni devus – profiti el preĝoj praktikataj kaj registritaj de sanktuloj aŭ piaj homoj, pridonacitaj per la donaco de preĝo. Tamen oni devas memori, ke ĉi tiujn pre-ĝojn oni ne povas eldiradi nur per la buŝo. Ili devas flui el nia koro. Preĝante, ni ne trouzu grandajn vortojn sen iu interna kovro.

 

Kion signifas liturgia preĝo de la Eklezio?

 

Ĝi estas antaŭ ĉio la Meso, Eŭkaristio, sed ankaŭ plenumado de aliaj sanktaj sakramentoj, kaj ankaŭ liturgio de la horoj, kunmetita ĉefe el psalmoj. Plej gravaj partoj de ĉi tiu liturgia preĝo dum la tago estas matena laŭdo, vespro kaj preĝo antaŭ ripozo – nomata kompletorio. La formon de ĉi preĝoj difinas la ekleziaj paŝtistoj – la papo kaj epis-kopoj. Tio estas oficiala preĝo de la Eklezio, oni ne povas ĝin laŭvole sanĝi.

 

Pri kio ni povas preĝi?

 

Pri ĉio, kio estas bona. Jesuo diras: „se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo” (Joh 16:23). Tamen ni ne povas limigi niajn preĝojn al tio, kio estas portempa. Elinter sep petoj de la preĝo Patro nia nur unu – pri la ĉiutaga pano – koncernas materiajn aferojn. Kristo instigas nin, ke ni petu donacojn de la Sankta Spirito: „Petu, kaj al vi estos donite. Se vi do […] scias doni bo-najn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li” (Luk 11:9.13).

 

Kial iuj niaj preĝoj restas – kiel ni opinias –

ne elaŭskultitaj?

         Ne estas preĝo ne elaŭskultita, kvankam estas preĝoj ne plenumantaj niajn dezirojn. Dio estas la Saĝo mem kaj la Bono mem. Li rigardas ne nur nian surteran vivon, sed la tuton de nia ekzisto, kiu estas eterna. La homa animo ne mortas! Estante la bono mem, Dio ne donas al ni surtere tion, kio povus nin damaĝi, precipe la vivon de graco en ni, nian animon, savon. Dio havas eternon por finrealigi tiun bonon, kiun Li intencis por ni, kontentigi niajn plej gran-dajn kaj plej profundajn dezirojn.

Ni devas ankaŭ memori, ke Dio donis al la homo liberan volon. Ni estas liberaj estuloj. Do Dio ne ŝanĝas tial nur, ke ni foje tiel volus, la konsekvencon de homaj agoj. Se ekzemple lernanto ne lernas, kaj nur preĝas pri la sukce-sa trapaso de ekzameno, do tio ne estas ĝenerale preĝo, sed uzado de la nomo de Dio vane, kion malpermesas la dua dia ordono. Sinjoro Jesuo, dirante pri plenumo de niaj petoj (kp Joh 15:7), mencias antaŭe du kondiĉojn. La unua: „se vi restas en Mi” – restas en Kristo tiu, kiu akceptas lian korpon, la Komunion – kaj la dua kondiĉo: „se miaj vortoj restas en vi” – la vorto de Dio restas en ni, kiam ni atente aŭskultas kaj legas la Sanktan Skribon, kiam ni observas ekkonitan instruon kaj realigas ĝin.

 

Sinjoro Jesuo preĝis nur al Dio la Patro.

Kial ni preĝas al Maria kaj sanktuloj?

 

Sinjoro Jesuo preĝis al Dio la Patro, kiu estas same lia, kiel ankaŭ nia Patro. Venante sur la teron, Li plenumis la volon de sia Patro. Li faris tion pro la amo al Li kaj pro la amo al ni. Restante kun la Patro en amrilato, Jesuo inter-parolis kun Li, kaj la disĉiploj kaj aliaj homoj, observante tion, povis tiumaniere lerni preĝon. Evangelioj registras pe-tojn de diversaj homoj direktitajn al Jesuo – Dia Filo. Tiuj petoj estis preĝoj. Jesuo Kristo estas ununura Peranto inter ni homoj kaj Dio la Patro. Kiam Jesuo, nia unika Savanto, mortantis surkruce, donis al ni kiel Patrinon sian Patrinon. Estas Maria kiu ankaŭ elpetis en Kano Galilea la unuan mi-raklon de Kristo. Estante nia Patrino, ŝi patrine zorgas pri ĉiu el ni, petas por ni ĉe Dio, reĝante en la ĉielo.

Ankaŭ sanktuloj, precipe niaj patronoj, starante en la ĉielo antaŭ la vizaĝo de Dio, propetas por ni. Vidante en Dio niajn zorgojn kaj aŭdante niajn petojn, rigardante ilin „laŭ Dio”, kaj preĝante senĉese, ili aliĝas al niaj petoj, kva-zaŭ „rektigante” ilin tiel, ke ili estu kongruaj kun la volo de Dio kaj alportu al ni kiel eble plej grandan bonon. Preĝante „al” sanktuloj, efektive ni preĝas pri ilia propeto antaŭ Dio.

 

Kial ni devas preĝi kaj havi tempon por preĝo?

 

Preĝo estas unu el plej gravaj – se ne la plej grava – aferoj en nia vivo. Sen preĝo saviĝos neniu konscie vivanta homo. Ni ne saviĝos per propraj fortoj – al savo bezonata estas la graco de Dio. Sen ĉiutaga turniĝado al Dio, sen renkonto kun Li en la preĝo neniu el ni kapablos vivi en kredo, espero kaj amo – esti kaj resti kristano.

 

Sac. Marcin Węcławski

                                      (El: Miłujcie się! 2015/5, p. 26)

E-igis Stanisław Płachta

___________________________________________________________________________________

 

Dio, donu al mi kvietan koron, por ke mi akceptadu tion, kion mi ne povas ŝanĝi, la kuraĝon, ke mi ŝanĝu tion, kion mi ŝanĝi povas, kaj la saĝon, por ke mi kapablu tiujn aferojn distingi. (Reinhold Niebuhr)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony