Numero 112 – printempo 2016

Kiaj ĝuste ni estas?

„Mi fariĝis kiel rompita vazo, ĉar mi aŭdas la insul-tojn de multaj” (Psa 31:13-14).

 

Kara junularo!

 

Iam en provinca cirko oni starigis ĉe enirejo kurban spegulon. Ĉiuj enirantoj pasante devis malgraŭvole rigardi ĝin. Sur la ondumita speguloplato kirliĝis aĉaj figuroj: la pufaj kapoj kun elstarantaj okuloj kaj maldikaj kiel baston-etoj brakoj. Strangaĵoj. „Ne estas tiaj homoj – oni parolis – la spegulo mensogas”. Ĉu tamen?

Kaj eble tamen ne mensogas? Ĉar sufiĉus rigardi en ian hospitalon, aŭ establejon por nekuraceble malsanuloj, por konvinkiĝi, ke la realo konfirmas la bildon de kurba spegulo. Sufiĉas eniri tien kaj iom rigardi la nenormalajn formojn de junaj kaj pliaĝaj estuloj kun grandegaj ofte ka-poj, maldikaj kaj torditaj piedoj, elstarantaj okuloj, por konvinkiĝi pri la efikoj de drinkado, paralizo… Feliĉe ne ĉiuj estas tiaj.

Kaj se tiel rigardi en la internon de homoj, en la mondon de homa spirito, en la mondon de pensoj, imagoj, deziroj, kaj eĉ agoj, la vido estus simila.

 

Kiaj ĝuste ni estas?

 

Kia estas la hodiaŭa junularo? Kiaj ni mem estas? Ni fariĝis objekto n-ro 1 preskaŭ de ĉiuj interesiĝoj. Tiom pri ni oni parolas, skribas, ke tio nin amuzas, ridigas, kelkfoje iritas.

Vi povus ripeti post psalmisto: „Mi fariĝis kiel rom-pita vazo, ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj” (Psa 31:13-14).

Mi komprenas vin, mi komprenas, ke tiuj, kiuj rigardas vin, skribas pri vi kaj juĝas, estas tro severaj, aŭ tro supraĵaj.

Oni devas ekkoni iun. Tamen ankaŭ por vi malfacile estas ekkoni vin mem. Vi estas ankaŭ por vi demando, kru-cvortenigmo. „Ho ve, mi malfeliĉulo! – vi ŝajnas ripeti post la apostolo – kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?” (Rom 7:24). „Ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras, sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faras” (Rom 7:18-19).

 

Kiaj vi estas?

 

Permesu, ke en preĝejo mi starigos antaŭ vi du spe-gulojn: tiun kurban kaj tiun rektan, reflektoron de pesimis-toj kaj optimistoj – vian opinion kaj kelkajn konkludojn por finigo.

  1. Ni donu do la parolon al pesimistoj, ni rigardu la kurban: La hodiaŭa junularo estas sen idealoj, devojiĝinta, demoralizita. Por ĝi ekzistas nenia sanktaĵo, nur kulto de malbono, kulto de amuzo, kino, danco. Ili konas neniajn bremsojn. Nenio ilin interesas, ili estas skeptikuloj, egoistoj agorditaj al vivkomforto. Senbridaj sekse. Ili revas nur pri profitdonaj postenoj, sed malemas lerni kaj labori. Tiel pa-rolas kaj skribas pesimistoj.

Pruvoj? – Bonvolu. Ili multas ĉiupaŝe. En septembro 1962 en Varsovio grupeto de huliganoj provokis interba-tiĝon kun pasanto, dum kiu la atakato estis mortigita per tranĉilo. La murdisto-recidivulo prezidis la grupon de kna-boj kaj knabinoj specialiĝantan en ŝtelo de aŭtomobiloj.

En Poznano antaŭ du jaroj okazis fama proceso kon-traŭ 20-jara filo, patrinmurdinto. Pro kio? Pro tio, ke ŝi ne permesis al li edziĝi kun junulino je suspekta valoro.

Ĉu mi plu multigu la liston da deliktoj? Atesti povas la rompataj vitroj en vagonoj. En unu jaro 1957 oni rompis pli ol 50 mil vitrojn en vagonoj de PKP. – Kaj la detruitaj benkoj, arboj, florbedoj? Kaj ekscesoj de adoleskantoj sur la stratoj, kortetoj? Kaj pundomoj, prizonoj? Kaj do ĉiutage ĉie, en kamparo kaj en urboj.

Sed ne estas vere! La spegulo mensogas. Tio estas nur esceptoj. Ne ĉiuj estas tiaj.

  1. Parolas optimistoj, do ni inversigas la spegulon:

Malvero. La hodiaŭa junularo ne estas pli malbona. Estas nur alia, kaj eĉ pli bona. Ĝi volonte lernas, estas pli memstara, sincera, malfermita, ne toleras kompromison, ne ŝatas hipokritecon, mensogon. Ĝi estas vive inĝenia, prakti-ka, senpera, kapabla al plej grandaj kaj plej bonaj agoj. Eble iufoje ĝi hontas siajn bonajn idealojn, ne reklamas sin pri ili, iufoje – male: pozas pli malbonan ol estas.

Pruvoj? Bonvolu: Jen dekdujara knabo kun sia sam-aĝulino savas el brulanta domo du malgrandajn infanojn [Słowo Powsz. 273 (58)]. Alia grupo de infanoj en Malsu-pra Silezio vidante krevintan relon ekbruligas fajron sur trako, por signali al lokomotivestro minacan danĝeron. Ili savis la trajnon kaj homojn.

Eblus obligi ekzemplojn. Almenaŭ mencii tiun junan fervojiston, kiu ĵetiĝis sur trakon, por savi ludantan sur ĝi infanon. Li pereis, sed la infanon forsavis. Ni aldonu gru-pojn de junaj, neprofitemaj sangodonantoj. Kaj kiu, se ne junaj homoj farantis mirindaĵojn de heroeco apud Lenino, Montekasino, aŭ en la Varsovia Insurekcio?

Kiu akiras la unuajn lokojn en konkursoj? Kiu se ne la junaj „poznanaj najtingaloj” kune kun „Mazovio” aŭ „Silezio” disfamigas la polan kanzonon kaj kulturon sur la alia duonsfero? Kaj kiu, se ne junularo donas stilon al vivo, modo, arto? Kaj je la enketa demando: – Ĉu estas valoroj, por kiuj oni devas riski la vivon? ili en plimulto respondas, ke jes. Kaj tiuj valoroj estas: la homa vivo, religio, patrujo, homdigno, familio. Kaj problemo n-ro 1 – krom akiri kos-mon – fariĝi valora homo kaj celi, ke al homoj surtere estu kiel eble plej bone. La junularo hodiaŭ ne konas diferen-cojn pro deveno, haŭtkoloro…

  1. Kaj kion vi opinias? Kion junularo pri ĉio ĉi opi-nias? Kia estas via opinio fronte al tiuj vidpunktoj? Ni aŭs-kultu kelkajn eldirojn:

– En la kvardekaj jaroj ni iris al lernejo – diras unu el junuloj. – Hejme oni instruis al ni preĝon kaj dekalogon: Ne ŝtelu, ne mortigu, ktp., ktp. Tiuj, kiuj parolis al ni, tre ofte ŝtelis, mortigis, mensogis, ne nur kontraŭ proksimulo, sed kontraŭ realeco. Ni ekstaris antaŭ problemoj, kiujn ne devis solvadi dum sia juneco niaj nunaj juĝistoj. Ne multaj donis al ni la manon…

– Amata Ekspreso – skribas al redakcio junularo el Targówek. – „Ni havas sufiĉe da tio – huliganoj eliru”. Ni ankaŭ havas sufiĉe da tio. Ni ne volas, ke oni nomu nin hu-liganoj, ke homoj rigardu al ni malestime kaj malvolonte. Kaj kion fari je la tempo post laboro? Tial helpu al ni, por ke klubejo estu malfermita. Se vi helpos al ni, plejbone vi kontribuos per tio al batalo kontraŭ huliganeco. (Expr. 23.09.1957).

– Ni estis rigardataj familio pia, trankvila. Neniu vi-dis, kiel patro en atako de ebriula furiozo batis daŭre mal-sanan patrinon. Li batis ankaŭ kiam ne estis ebria – pro al-kutimiĝo. Malbeno, jen ĉiutageco, kolero, malamo, manko de estimo, miskomprenoj… Kaj poste? Tia junularo…

– Ili diras pri ni, ke ni tro malmulte pensas. Ofte ni pasas indiferente rilate al la plej gravaj aferoj. Ni penas dampi la problemojn, kiuj nin turmentas, per braveco, krio, filmo k.s. Malgraŭ eksteraj ŝajnoj, ni sentas nin neplenaj, rompitaj. Ni sentas, ke io mankas al nia vivo. Mankas al ĝi pleneco, klaraj deciditaj tajtoj. Iufoje ĝi ŝajnas esti hazarda, kaj eĉ sencela. Kelkiam mankas al ni scio, kelkiam forto kaj kuraĝo, kaj iufoje ni deziras elekti la plej facilan agma-nieron.

Kara junularo! Kiaj ĝuste vi estas? Mi starigis la de-mandon, falis diversaj respondoj, sed ekstremaj. Mensogas certagrade la kurba spegulo, troigas kaj tro rozkolore pre-zentas la spegulo de optimistoj. Kaj vi mem estas sur ĝirejo vi sentas vin „neplenaj, rompitaj, ribelantaj”.

Mi povus diri: kiaj gepatroj – tia junularo. „Kia ligno – tia kojno, kia patro – tia filo. Kia kaveto – tia monteto, kia patrino – tia filino”.

Ŝajnas al mi, ke la hodiaŭa junularo estas junularo nobla, pensanta kaj junularo devojiĝinta. Diversa ĝi estadas Estas knabinoj, kiuj jam havis pli da amantoj ol havas da jaroj. Estas knaboj, por kiuj la vivo havas neniajn sekre-tojn, ĉar tiujn ili ĝisfunde esploris. Estas junularo, senmo-raligita, cinika, putra. Ne senprave. Sed tio prefere marĝene Tiu, kiu ne konsistigas marĝenon, estas alia. Alia laŭ mul-taj vidpunktoj ol iama.

Ĉasta? Modela? Tute ne. Ankaŭ ĝi havas siajn aspi-rojn kaj fiaskojn. Ofte ĝi migras misvojaron. Ĝi bezonas koran prizorgon, helpon, apogon, komprenon, amikecon.

De tie la sinteno de ribelo, deziro firmigi sian mem-fidon, „pozo”. De tie la deziro distingiĝi, kontraŭstari ĉir-kaŭaĵon, praktika rilato al vivo kaj uzo, sendependeco, as-piro al memstariĝo, monakiro. De tie la devaluo de absolu-ta valoro. Kaj aliflanke – serĉado. Jes. Serĉado de vivosen-co, serĉado de vero, feliĉo, ĝusta vojo, aventuroj. Mi povus diri, ke vi estas perdiĝintaj serĉantoj en labirinto de la ho-diaŭa vivo. Ne nur vi. Same travivadis la granda sanktulo Aŭgusteno, ĉar li skribis pri si mem: – Mi hontis aŭskulti admonojn de la gepatroj. Mi hontis ankaŭ samaĝulojn, ke mi estas malpli senhonta… Tion travivadis ankaŭ sankta Paŭlo. Kaj li sentis ribelon: – Ĉar kion mi faras, mi ne kom-prenas. „Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras, sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faras”. Kaj li aldo-nas: – „Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?” Sed li aldiras: La graco per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Kaj li serĉis kaj trovis. „Estis kaptita de Kristo”. Li travivis grandan aventuron serĉi veron – la vojon al feliĉo, vivosencon… kaj li trovis. Kio pli – li instigas por imiti lin. „Vi estu imitantoj de mi… Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo”

(Efe 6:11).

Kara junularo! Finante, mi instigas vin al la Paŭla ri-belo kontraŭ malbono, malprofundo, senpripenseco, ego-ismo kaj banaleco. Mi instigas vin travivi la plejan aven-turon de via juna vivo kaj apogiĝi sur la plejbona Amiko de junaj koroj, sur Tiu, kiu mem estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo. Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.2, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony