Numero 110 – aŭtuno 2015

Kia la esperanta kulturo?

Baza funkcio de kulturo estas elfarado de valoroj, por kiuj valoras vivi kaj agadi. En vera kulturo devus regi senkondiĉe morala ordo kaj same en la esperanta kulturo. Civilizo kaj kulturo bazas sur universalaj valoroj de paco, solidareco, homamo, justeco, libereco, respondeco, bonvo-lo, bonintenco, kiuj plene troviĝas sole en Absoluto. Tio kongruas kun vera humaneco kaj kun Zamenhofa homaran-ismo kaj la interna ideo de esparantismo.

En vera kulturo, do ankaŭ en la esperanta, egan sig-nifon havas la homa digno. Necesas do klarigi, ke homa digno estas natura sento, konscio pri sia propra valoro, res-pekto kiun oni meritas, kaj ĝi estas nedifektebla kaj nekon-testebla.

Digno estas fonto de homa libereco kaj de homaj raj-toj. La respekto al homa digno estas devo de ĉiuj fortoj, institucioj kaj ŝtataj aŭtoritatoj. La homan dignon devas protekti publikaj institucioj kaj aŭtoritatoj.

Bedaŭrinde, la tuta okcidenta Eŭropo, la Eŭropa Par-lamento kaj la Eŭropa Unio klare rezignas pri ĉiuj valoroj kaj ĉefe pri: kristana etiko, kredo je Dio, dekalogo kaj for-igas la kristanajn radikojn de kulturo. Tamen estas klare emfazenda, ke la tuta vera kulturo de la intelekta, rekona, morala kaj arta vivo fokusiĝas en la religio. Tial la akcepto (antaŭ jarcentoj) de la kristana religio en Eŭropo iĝis ko-menco de la kulturo en Eŭropo. Reveno al vera kristana kulturo de Eŭropo, kaj ne nur Eŭropo, nature eblas nur pere de religio. Oni devas krei la kulturon de persona, altvalora ekzisto, kiu naskiĝas en la tempo sed vivas por la eterno, kiel instruis la granda papo Johano Paŭlo la Dua.

Hodiaŭ la okcidenta Eŭropo, la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Unio deziras konstrui kaj konstruas mitolo-gion de „nova socio” sur du kolonoj: 1. Homaj rajtoj kom-prenataj kiel rajtoj de ĉiuj, de ĉiaj patologiaj minoritatoj kaj hedonismo. 2. Altrudado de sia volo, intenco al ĉiuj nacioj.

Tiu koncepto, tiu vidpunkto, kiu neglektas la noblan etikan kulturon kaj ĝustan porhoman politikon, hipotezas aperon de kreitaĵo sen fundamentoj. Aksiologion elkreskin-tan el la kristanaj radikoj oni entute neglektas, kaj ĝian lokon okupas nenia logika, ĝusta bazo de funkciado de socioj, nacioj. Tiu manko de fundamento kaŭzas jam ho-diaŭ terurajn, moralajn detruojn, malaperon de etiko, disfa-lon de familio kaj ligitajn kun tio patologiojn. En kazo de ajna krizo, ekonomia malsukceso, etnaj streĉoj – al Eŭropo minacas totala kaoso.

Necesa estas forta bloko defendanta verajn, tradici-ajn, moralajn etikajn valorojn, kiu povus konkrete defendi ilin. Nacioj, ŝtatoj devas havi sian plenan, netuŝeblan suve-renecon kaj per tio decidi pri ĉiuj propraj aferoj kaj pri libera evoluo de siaj kulturoj, kiuj devas havi moralajn ecojn en la plej bona senco. La esperanta kulturo, kiu funk-cias apud la aliaj kulturoj kaj kunaganta kun ili, povas esti nur nobla kaj plene morala.

Se naciaj kulturoj difektiĝus plursence kaj se ili per-dus sian noblecon, tiam ankaŭ la esperanta kulturo estus endanĝerigata per dekadenco kaj ĝi perdus sian humanis-man sencon. Oni konscias, ke danke al kulturo la esperanta movado povos daŭri, evolui kaj fortiĝi, kaj konkrete iri al pluaj siaj venkoj.

La nuntempa, batalanta sekularismo ĉerpas sian mal-amon koncerne Dion el la franca klerisma, laikeca ideo, ankaŭ el teorioj de Nietzsche, Freud, Marks, Sartre, ideo libera de religioj kaj lanĉas teorion de paradizo sur la Tero.

En esperantismo ekzistas interalie la ideo de espero. La papo Benedikto la Deksesa prilaboris kaj aperigis sian enciklikon titolitan „Spe salvi” kaj en ĝi la Papo skribis i.a.: „kie oni forigas Dion, tie tuj aperas banditoj” (sic!).

La mondo, sen la granda espero donata de Dio, estas aŭ estus senespera mondo. Oni scias, ke „senespereco” es-tas funde malavantaĝa, eĉ tragika. Nur Absoluto estas per si mem vera kaj granda espero por homoj. La afero estas evidenta.

En la esperanta kulturo devas regadi la morala ordo, kiu kaŭzas, alportas ĉian bonon al homoj. La esperanta mondo, Esperantujo, havas sian esperon kaj ofte emfazas ĝin. Bone komprenata ĝi gvidas esperantismon kaj subte-nas ĉiujn geanojn de la Movado.

Romuald Skaliński

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony