Kelkaj veroj de saĝuloj pri atingado de sano
Kelkaj veroj de saĝuloj pri atingado de sano
- Homoj petegas Dion pri la sano. Tamen neniu el la mortemuloj pensas, ke la konservo de sano kuŝas en liaj propraj manoj. (Demokrito)
- Homo devas ami, por esti sana. (Sigmund Freud)
- La naturo estas kuracisto por ĉiuj malsanoj. (Hipokrato)
- Trinkante je malpropra sano, ni difektas la nian.
(Jerome Klapka)
- La plej bona maniero por sano: ne manĝi kiam oni mal-emas, kaj ĉesi manĝi kiam ankoraŭ estas emo al manĝado. (Saadi el Ŝiraz)
- Senmovo estas malsano, movo estas reveno al sano. (Gabriela Roth)
- Naŭ dekonoj de nia feliĉo konsistas en la sano. La sana almozulo estas pli feliĉa ol la malsana reĝo.
(Artur Schopenhauer)
- Foje ĉielo en la buŝo estas antaŭdiro de infero en la sto-mako. (Tomaso Rybak)
- Nervoziĝi, tio signifas venĝi kontraŭ sia propra sano pro la stulteco de aliaj. (Ernest Hemingway)
- Por la suferanta fizike bezonatas kuracisto, por la sufe-ranta psike – amiko. (Menander)