Numero 120 – printempo 2018

Katoj kaj Papoj

Besto kutime akompananta homojn, krom hundo, estas la kato. En urboj la kato estas hejmano, bone traktata, fariĝas la amiko donanta konsolon en tristo. Ne disvolvante tiun pensfadenon pri graveco de kato en la vivo de homoj, jen iom da interesa scio pri la kontakto de kato kun religio.

Pola vikipedio informas, ke en la antikva Egiptujo la katoj „…estis honorataj kiel la domaj diaĵoj – personigo de la saĝo, de la fekundeco, de la vitalo kaj de la ĝojo. Kiam la kato forlasis ĉi tiun mondon la posedantoj mergiĝis en funebron. La katajn kadavrojn oni balzamis kaj metis en malgrandaj lignaj aŭ bronzaj kestetoj en formo de besto. La katajn mumiojn oni metis en la templo de diino Bastet en Bubastis (tio estis ilia zorgantino prezentata kiel virino kun la kata kapo). Katoj ĝuis respekton ankaŭ ĉe araboj kaj hindoj. Mahomet – la patro de katoj, ŝajne fininstruis ilin fali el alteco sur kvar piedoj.”

Ankaŭ ekster Egiptujo oni rapide ĝuste pritaksis la  valoron de katoj. Vikingoj kaj ĝermanoj honoris Frejan, la diinon de amo, de vegeto, de sekreta scio kaj de magio. Laŭ mitoj konstante akompanis ŝin paro de blankaj, flugil-havaj katoj, kiuj – kiam la diino ekvojaĝis – tiris ŝian du-radan ĉaron. Laŭ iuj scienculoj la mezepokaj sorĉistinoj honoris ĝuste tiun diinon, kaj ne kiel kutime oni pensas la demonon. Tial do, katoj dediĉitaj al Freja estis kunigataj kun mallumaj potencoj. Katojn oni komencis kunigi kun sorĉado jam en la 10a jarcento, kiam en la jaro 962 en ĉiu merkredo de Karesmo oni bruligis centojn da katoj, sin gvidante per la konvinko, ke tio estis sorĉistinoj en travest-iĝo. Tiel komenciĝis la tempoj de kruelaj persekutoj, kiuj ne havis finon dum kelkaj sekvaj jarcentoj.

Profesoro Janusz Kuźniewicz skribis: „Kristanaj er-mitoj transprenis de egiptoj preferon por tiuj bestoj kaj dividis kun ili sian solecon. En posta periodo katoj trafis kun monaĥoj al Romo kaj el tiuj tempoj konserviĝis inte-resa raporto, atestanta pri ilia populareco. Gregoro Unua la Granda, reformanto de Eklezio, depost jaro 590 papo, en unu el siaj ardaj predikoj alvokis por konfidi al Dio tion, kion oni havas plej karan. Tiam unu el monaĥoj eltiris el larĝa maniko de sia froko sian plej grandan trezoron – katon. Je tio Gregoro la Granda ekprotestis kun rideto kaj ankaŭ mem eltiris el maniko la propran katon, kiun ĉiam li portis ĉe si.”

Plue prof. Kuźniewicz skribas:„Probable neniu besto spertis el liaj manoj (de homo!) tiom da kruelecoj kiom la eŭropaj katoj en mezaj jarcentoj. Kato trafis al Eŭropo ver-ŝajne en la sama tempo, kiam disvastiĝis kristanismo. Ko-mence religio identigis katon kun satano, kaj suspekta ŝaj-nis ĝia nokta vivmaniero. Maltrankviligis homojn ankaŭ la kat-hararo elektrizanta sin ĉe ĝia karesado kaj produktanta videblajn en movo bluajn fajrerojn, kaj ankaŭ la profundaj, puraj kaj enigmaj okuloj brilantaj en mallumo. Tio ĉio kontribuis al agnosko de kato kiel enkorpigo de diablo kaj kunulo de sorĉistinoj. Papo Inocento 8a en la jaro 1484 el-donis dekreton rajtigan al ĉasado kaj ekstermado de katoj. Oni mortigadis ilin, sed ankaŭ ofte oni enterigadis ilin vivaj aŭ bruligadis. Por tiuj ĉiuj suferoj, katoj kiel ŝatata besto de Mahometo, pere de tiu profeto postmorte havas certigitan lokon en paradizo. Nur en la viktoriana epoko oni rehonor-igis tiun beston, kvankam jam ne en dimensio sakrala, sed estetika kaj psikologia.”

Prominenta ekzemplo de estimado al katoj en kulturo kaj religio estas islamo. Ŝatata besto de Profeto Mahometo estis kato – nomata Muezzo. Laŭ legendo ŝajne Mahometo detranĉis baskojn de sia mantelo nur por ne veki la katon, kiu sur ĝi dormis. Alia legendo proklamas, ke Mahometo predikis tenante Muezzo sur la genuoj. Laŭ ankoraŭ alia rakonto profeto estis mordata de grego da furiozaj, vagan-taj hundoj kaj li estis preskaŭ mortonta pro la ricevitaj vundoj. Retrovis lin tiam ĝuste kato Muezzo, kiu forlekis liajn vundojn, danke al kio Mahometo saviĝis.

En kristana mondo estiel patronino de katoj estas traktata sankta Gertruda de Nivelles (proks. 626-659) OSB (Ordeno de Sankta Benedikto), abatino de benediktana klostro, filino de majordomo de Aŭstrazio, dum la tempoj de Merovidoj – francaj reĝoj. Eklezio katolika rememoras ŝin la 17an de marto. Valoras mencii, ke estas festata Mon-da (Internacia) Tago de Kato ĉiujare de 1990a jaro, sed ne en ununura tago, en Pollando de 2006a jaro la 17an de februaro.

Papo Benedikto 16a ŝatis katojn. Lia kato Ĉiko ĝis-atendis libron, skribitan por infanoj fare de Jeanne Peregoz. Prologon por tiu libro surskribis pastro Georgo Gänswein, persona sekretario de la papo. Inter aliaj li surskribis: „ …papo amas ankaŭ katojn kaj ĉiujn aliajn bestojn…” Pola eldono de tiu libro aperis en 2008 jaro. Kun la libro aperis ankaŭ disko kun teksto legata de aktorino Anna Dymna.

 

Verkis stp3

 

Benu la Sinjoron, vi, sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne!

(Dan 3:81)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony