Numero 122 – aŭtuno 2018

Karaj Novgeedzoj!

Jam nun viaj rigardoj kaj vortoj parolas pri la reciproka sento. Vi amas unu la alian. Baldaŭ dum via geedziĝo eksonos en preĝejo la kanto de himno “Venu, Kreanto, Di-Spirit’,”. Antaŭ Dio vi ĵuros la ĝismortan amon kaj geedzan fidelecon. La sacerdoto ligos per stolo viajn junajn kaj iom tremantajn de emocio manojn. Vi estos tiam tre feliĉaj.

 

En la tago de geedziĝo, krom florojn kaj donacojn, vi ri-cevos de favoraj al vi personoj multe da bondeziroj kaj prak-tikaj konsiloj.

 

Novedzino ekaŭdos certe, ke oni devas esti indulgema por edzo, cedema kaj ke ne necesas atenti bagatelojn, ĉar la etaj miskomprenoj naskas la grandajn. Edzoj estas foje kiel infanoj, oni devas direkti ilin prudente kaj ame. Tiel jam estas, ke viro en edzeco ŝatas senti sin ĉirkaŭita per bonkoreco. Li subkonscie rememoras la unuajn jarojn de infaneco, kiam li estis objekto de varmega kaj zorgema amo virina: de patrino! Li deziras retrovi la saman atmosferon en sia hejmo. Pro tio la edzino devas krei hejme la atmosferon de familia varmo, edzon bonvenigi ĉiam kore, scii ĝuste mastrumi la hejman buĝeton, montri interesiĝon pri la laboro de edzo kaj pluteni korajn sentojn por lia familio.

 

Novedzo devus scii, ke la unua bezono de virino estas afekcio. La edzino konsideros tion ege grava, ke la edzo montru al ŝi la amon: per la vortoj, agoj, afablaĵo, sincera kiso, laŭdo de ŝia vesto, frizaĵo, bona tagmanĝo; atento je tio ke ŝi povu ripozi; interesiĝo pri ŝiaj laboroj, hobioj; montrado de koraj sentoj al la gepatroj kaj parencoj de la edzino; pasigado de ripozo kaj liberaj momentoj kune kun la familianoj.

 

Karaj Novgeedzoj! Nun – certe kune kun la gepatroj – vi faras diversajn preparojn por geedziĝo kaj nupto.

 

Vi deziras – dum unu el la plej gravaj en via vivo so-lenaĵoj – dividi vian ĝojon en la komunumo de familio, de amikoj, inter invititaj gastoj: tiel, kiel tio estas praktikata de jaroj en la pola kutimo.

 

Mi volas tamen turni vian atenton al tio, ke ne ĉio, kio restis el malnovpola tradicio, estas bona kaj inda je kontinuado. Neakceptebla estas antaŭ ĉio la trouzado de alkoholo dum la nupta solenaĵo. Ĉar estas senduba fakto, ke alkoholo kaŭzas multajn damaĝojn moralajn, sociajn, ekonomiajn kaj biologiajn. Konfirmas tion la multaspektaj esploroj de sociologoj, peda-gogoj, kuracistoj, kaj ankaŭ animzorgantoj kaj teologoj. Alko-holo degradas homon, senigas lin je la ebleco malkovri kaj sperti „sacrum”: Bonon, Belon, Veron, Amon – ĉiujn ĉi valo-rojn, malantaŭ kiuj sin kaŝas Dio, en Triunuo de Personoj.

 

Alrigardu la statistikajn donitaĵojn. En landa skalo nia socio elspezas jare je alkoholo 35,6 % de tuto da elspezoj por nutraĵo. Ĉiu statistika kvarpersona familio elspezis je alkoholo en 1987 jaro 94 mil zlotojn. Pli kaj pli da mono oni dronigas en alkoholo! Ĉu vi mem kaj viaj gepatroj ne preferus elspezi tiun ĉi monon almenaŭ por atrakcia postnupta vojaĝo, aŭ por aĉeti novan loĝejon, necesajn meblojn aŭ bazan hejman ilaron?

 

Mi apelas al vi kaj al viaj gepatroj: Aranĝu la nuptan festenon sen alkoholo! Mi certigas vin: la gastoj bone amuz-iĝos. Neniu do suspektos vin pri avareco. Tiel povas ekpensi nur la homoj malmulte impresemaj je superaj idealoj, homoj de kiuj en nia socio estas negranda procento.

 

Mi petas vin ankoraŭ pri unu. Kiam en la futuro vi ren-kontos la junajn, kiuj ne kapablas je kuraĝo kaj allasos alko-holon dum sia nupto, diru al ili, ke almenaŭ ili mem sin detenu de eltrinko eĉ de unu kaliketo. Medicino kaj sperto konstatas, ke eĉ malgranda dozo da alkoholo estanta en la organismo de gepatroj, kiuj decidiĝas je koncipo de infano – damaĝas la idaron! En tiaj situacioj, la kaliketo kiun gepatroj scipovas rezigni fariĝas devo kaj neceso. Estante sub la influo de alko-holo oni ne rajtas riski la koncipon de nova homvivo.

 

Malvero estas, ke alkoholo donas al homo ĝojon. Al-koholo ne povas esti kaŭzo de vera ĝojo; ĝi plorigis tro multajn infanojn, patrinojn, edzinojn; ĝi detruis tro multajn amojn kaj eĉ ligitajn kun la geedzaj promesoj; al tro multaj poloj ĝi forprenis noblajn aspirojn, anstataŭis ĉiujn idealojn, ruinigis la sanon kaj familian feliĉon.

 

Karaj Novgeedzoj! La nova vivovojo estas granda neko-nato. Multe dependas de ĝusta starto. Evitadu nun kaj ĉiam ĉion, kio povas reflektiĝi per ombro sur la geedza harmonio.

 

Tutkore mi bondeziras al vi, ke en via vivo estu nenio, kio ontus pli kara ol la familia feliĉo kaj ĝoja rideto de viaj estontaj infanoj.

 

Pro tio refoje mi apelas al vi: festu vian nupton kaj ĉiujn familiajn solenaĵojn sen alkoholo!

Via animzorganto

*

Vi havas la rajton rifuzi, kiam oni regalas vin per alkoholo. Ne subiĝu la premon de homoj pli stultaj ol vi.

Ne hontu, ke vi estas pli saĝa ol ili.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony