Kapelo por Gagarin
Kapelo por Gagarin
El iniciativo de la ortodoksa eklezio kaj la medio de eksaj sovetiaj kosmonaŭtoj, en la loko Novoselovo, kie la 27an de marto 1968 en la aviadila katastrofo pereis la soveta kosmonaŭto Jurij (Georgo) Gagarin, estos starigita kapelo kun titolnomo Sankta Georgo. La lokon, kie baldaŭ ĝi stariĝos, konsekris loka sacerdoto, kiun akompanis i.a. la kosmonaŭtoj: Alekso Leonov, Boriso Volynov kaj la unua virino en la kosmo Valentina Tereŝkova. La kapelo stariĝos apud la monumento memoriganta Jurij-on Gagarin kaj la aviadiston instruanton Vladimiro Serogin, kiu akompanis lin en la flugo plenumata per la trejnada aviadilo Mig 15 kaj kune kun li pereis. Gagarin estis entombigita en la Tombejo por Meritoplenaj ĉe la Kremla Muro en Moskvo. Lia unua flugo en la kosmon, en aprilo 1961, estis utiligata en la ateisma propagando en Soveta Unio kaj ne nur. Ĝi estis onta „scienca” pruvo pri tio, ke Dio malestas.
Andrzej Grajewski
El la katolika semajnrevuo Gość Niedzielny (n-ro 14 el 9.04.2017) esperantigis Stanisław Śmigielski