Josko

Josko

Kun Viki multe da jaroj ni vivis en najbaraj loĝdom-egoj, sed mi sciis pri ŝi preskaŭ nenion, krom ke ŝi estis sur batalkampo kiel volontulino dum la dua mondmilito, ke ŝi laboras en milita arkivo.

Kiel emeritaj pensiuloj ni havas tempon por inter-parolo. Foje sur benko inter domegoj, ŝi rakontis al mi sian biografion. Ŝi komencis tiel:

– Mi estis studentino dum la dua mondmilito, kiam ni kvar knabinoj decidis iri al batalkampo kiel volontulinoj, por esti utilaj al Patrolando. Ni fortranĉis harplektaĵojn, post plorado, brakumado, ĉirkaŭprenoj, kisoj, ni ekveturis al fronto. Je fervoja stacidomo ni vidis ankaŭ volontulojn, kiuj ludis dancrondon; en centro belega, ridetanta junulo ludis sur akordiono. Dum restado en vagonaro ni interkon-atiĝis, speciale mi kun akordionisto Josko. Ni forveturis, sed lia vizaĝo restis por ĉiam en mia menso. Estas notinde, ke ankaŭ li ne restis indiferenta pri mi. Kiam nia vagonaro ekveturis, Josko adiaŭs min per viglaj mansvingoj. Antaŭ fronto nia armeunuo konsistis nur el volontuloj. Komence mi estis direktita al stabo. Foje, kiam mi estis disdonanta leterojn al soldatoj, inter la ricevantoj de leteroj mi ekvidis Joskon. Liverado de leteroj finiĝis, li daŭre atendis. Mi ĝentile demandis lin, ĉu li atendas leteron. Li honte respon-dis: „Ne, mi ne atendas leteron, mankas homo kiu skribus al mi, ĉar mi estas kompleta orfo. Unu avino edukis min. Mi venis ĉi tien por vidi cin, lampireto mia”. Post tiuj vor-toj mi diris, ke batalkampo ne estas plej oportuna loko por intimaj paroloj kaj konfesi amon. Li ne ofendiĝis, humile li pririgardis min kaj foriris.

Ni, knabinoj, estis oficialaj flegistinoj, devigataj laŭ-eble helpadi al kuracistoj. Foje, dum mia deĵorado alvenis multe da vunditoj; el ili iuj mortis antaŭ miaj okuloj. Mi devis purigi de sekiĝinta sango la vizaĝon kaj la okulojn de soldato, kiu apenaŭ spiris. Mi komencis purigi, post dua lavo per malseka kotono, aperis vizaĝo de juna viro, glate razita, evidente serioze vundita kaj blindigita. Mi ekskuiĝis – tiu estis mia amata akordionisto Josko. Unue mi klopodis rekonsciiĝi kaj trankviliĝi. Li ekkonis min kaj preskaŭ flus-tre demandis: „Ĉu ci estas mia lampireto? Ĉu mi denove iĝos vivanta homo?”

Mi kvietigis kaj kuraĝigis lin. Li plue flustris: „Mi kredas, ke vundoj cikatriĝos, sed okuloj dubinde. Verŝajne mi devos porti okulvitrojn. Ĉu mi plaĉos al ci? Ĉu ci amos min blindan?”

– Jes, kuraĝe mi respondis. Ne pensu ke mi eldiris ĉi vorton por trankviligi, varmigi la koron de unu mortanta ju-na viro. Mi diris al li: „Se vere okazos miraklo, mi ekiros kun ci, ĝis fino de la mondo. Per miaj okuloj ci vidos sunon kaj kolorojn de floroj kaj mi estos feliĉa kiam ni estos kune – ambaŭ”.

Sed, mirakloj okazas nur en fabeloj kaj legendoj. Krepuskiĝis, mia deĵorado finiĝis kaj mi iris ripozi. Post nelonga ripozo, kiam mi revenis, mi eksciis ke ĉiuj mortin-toj, inkluzive de Josko, estis najlitaj en ĉerkoj kaj senditaj al iliaj proksimuloj, kune kun danka letero pro donita utilo al Patrolando.

Mi ekploris pri Josko, kiu estis sendita en ĉerko, li ne havis gepatrojn, nek amikinon, nur unu kadukan avinon. Mi tuj ekinteresiĝis pri lia hejmadreso, sed en tiu momento komenciĝis forta kanonado kaj neniu atentis mian peton.

Post milito ni revenis hejmen vivaj, sanaj, mi finstu-dis universitaton, sed memoro pri Josko ne eliris de mia menso. Mi komencis laboron en milita arkivo pri fronta do-kumentaro, strebante trovi kaj ekscii pri ajnaj detaloj ligitaj kun lia mallonga vivo. Horo antaŭ lia morto, je fino de mia deĵorado, ni ĵuris fidelecon dumvive, sed la sorto tajlis tute malsimilan planon. Mi scias, ke mankas ebleco revenigi lin. Mi scias, ke karbo varmegas, sed plej ardigas se falas.”

Tutmonde estas sciate, ke tragikaj momentoj inter du geamantoj povas esti komparataj kun tempesto – malfortan fajreton ĝi likvidas, sed pli impetan fajregon ĝi plifortigas.

Por kvieto kaj trankvilo, dum disiĝo mi diris, ke la amo inter Romeo kaj Julieta paliĝas kompare al ilia nereal-igita kaj nerealigebla amo.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony