„Jen mi estas la servantino de la Sinjoro”
„Jen mi estas la servantino de la Sinjoro”
Ne! Tiuj ĉi vortoj estas eksmodaj, iĝis neaktualaj!…
Hodiaŭ? En la 21a jarcento, dum la Tutmonda Jaro de la Virinoj? Hodiaŭ mi estu la servantino?! Nune la tempoj ŝanĝiĝis: regas egaleco, emancipiĝo!
„Jen mi la servantino…” Ne! Mi ne volas esti la ser-vantino! Mi volas esti prezidantino, sacerdotino, kosmo-naŭtino, inĝenierino… Mi konas mian dignon, valoron. Mi estas egalrange kunludantino. Eĉ por Dio mi ne volas esti sklavino. Eĉ antaŭ Dio mi volas senti min kiel amiko kaj ne sklavo. Dum la 21a jarcento la sklavoj jam mankas!
Jes, certe mankas. Kaj pro tio – ĉu vi komprenas – kial en la „Domoj de Infano” ĉiam mankas liberaj lokoj, kial la „Domoj de Maljunuloj” estas tro plenaj? Ĉu vi kom-prenas, kial tiom malmulte da altruismo, malprofitemo, oferemo?
Dum la 21a jarcento mankas la sklavoj. Do: ĉu vi an-koraŭ miras, ke tiom multaj homoj estas malfeliĉaj, rezig-nintaj, fiaskintaj, ke ili ne povas trovi sencon de la vivo? Kaj ĉu vi mem trovis la sencon de via vivo, ĉu vi konas gustumon de la feliĉo? Ĉu vi jam eksentis iom, kion signi-fas ĝojo de servado?
Rigardu Maria’n – la servantinon, la sklavinon, la plej benatan inter la virinoj.
H.M.
Kio estas la suno por la tero,
tio estas amo por nia animo.