Numero 109 – somero 2015

Indas viziti Israelon!

Israelo estas ideala feria lando. Kial?

 

  1. Israelo estas mezorienta lando relative longa sed mallarĝa ĉe la Mediteranea Maro. Ĝi havas tre diversajn pejzaĝzonojn: norde – staras la montoj, sude – oni havas tre grandan regionon de dezerto, kaj inter la du zonoj laŭ-longe de la lando oni havas longan bordon kun multaj belaj plaĝoj. Dum kelkaj tagoj oni povas viziti tute variajn lo-kojn (kutime tiu sortimento estas trovebla nur en grandegaj landoj aŭ en kontinentoj).

 

  1. Oni havas tre varian veteron. Vintre en la nordo estas malvarme kaj en la altaj montoj eĉ neĝas, sed sude estas sune kaj varme. Ĉiu povus preferi la lokon por sia ferio laŭvole.

 

  1. Memkompreneble Israelo estas alloga por ĉiaj sportemuloj kaj gi estas paradizo precipe por akvaj sportoj. Norde – en la vintro ĝi havas bonajn kondiĉojn por la ski-sporto. Sude – ĉe la Ruĝa Maro, la urbo Eilat estas mond-fama pro la somera vetero dum la tuta jaro.

 

  1. Israelo havas specialajn akvajn kuracejojn. Kelkaj eŭropaj landoj financas la terapion de haŭtmalsanoj, kiuj estas nekuraceblaj en ĉi-tiuj landoj. La plej mondfama loko estas la Morta (Sala) Maro.

 

  1. Israelo ankaŭ nomiĝas „Sankta Lando”. Ĝi estas sankta por kristanoj, islamanoj kaj judoj, kaj ĉiuj havas preĝlokojn, konforme al sia religio. Laŭlonge de la lando oni havas sanktajn lokojn kaj antikvaĵojn, kiuj ligiĝas kun religiaj okazintajoj eĉ el la biblia epoko.

 

  1. La orientado ĉi tie estas facila, ĉar la israelanoj estas tre gastama helpema popolo. La lingvo kiun oni paro-las estas hebrea, sed preskaŭ ĉiuj scipovas ankaŭ aliajn lin-gvojn, ĉar Israelo estas la domo de judaj enmigrantoj el la tuta mondo. Multegaj indikoj, publikigoj, ŝildoj, progra-moj, ekskursoj kaj eĉ gazetoj estas plurlingvaj. La lando estas vera Turo de Babelo.

 

  1. Israelo prezentas konstante tre diversajn allogaĵojn kaj artan agadon de ĉia kulturo: kameraj kaj simfoniaj kon-ĉertoj, operoj pere de lokaj kaj eksterlandaj artistoj, danc-ado (el klasika baledo ĝis modernaj dancoj), lokaj kaj tra-dukitaj prezentaĵoj, muzeoj kaj artaj galerioj.

 

  1. La kuirarto ĉi tie estas tre varia. Estas israelaj me-diteraneaj manĝaĵoj kaj tipaj judaj kuiraĵoj, kiujn la enmi-grintoj alportis el siaj devenlandoj. Estas troveblaj manĝ-eblecoj por ĉiu gusto kaj poŝo.

 

  1. Ĉu la situacio en Israelo ne estas danĝera? Israelo havas maljustan malbonan imagon preskaŭ en ĉiuj mondaj amaskomunikiloj. Efektive turistoj kiuj vizitas Israelon estas surprizitaj trovi tute pacan kaj trankvilan landon, kon-traŭe al la bildo desegnita de la amaskomunikiloj en siaj hejmlandoj.

 

  1. Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) membras en UEA. Oni povas renkontiĝi kun samideanoj, viziti la klubon en Tel-Avivo kaj foje gasti ĉe esperantistoj.

 

Joela Egozi

 

(Israela Esperantisto 160, p. 23)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony