Numero 127 – vintro 2019

Ili du estos unu karno

La nuntempaj socioj trapasas grandegajn metamor-fozojn sur diversaj ebenoj de vivo. En iuj kazoj ili alprenas iun formon de kontestado. La nuntempa homo kontestas en vortoj kaj en praktiko kontraŭ la tradicia moraleco, forĵetas iujn etikajn principojn kaj elpaŝas decideme kontraŭ la sek-saj limitoj, kiujn surmetas la kristana moraleco.

En la ‘civilizo de kontentigitaj materiaj bezonoj’ la valoro de sekso devaluiĝis. Ĉiam pli vaste oni ekspluatas la homajn pasiojn, kies esprimo estas reklamo, modo, filmo. La korpa unuiĝo de viro kaj virino perdis sian principan signifon. La sekskuniĝo fariĝis fonto de plezuro, kaj ne esprimo de la spirita unuiĝo. La konsuma mentaleco, kiu identigas feliĉon kun kontentigo de la elementaj bezonoj en homo, ne konsideras grava la transcendan dignon de la ho-ma persono.

*

‘Dum kvin jaroj ni estis gefianĉoj, ĉar la gepatroj ne volis konsenti nian geedziĝon. Ni rompis ĉiujn obstaklojn pro la amo, kiu nin ligis. Dekomence ni estas opiniataj kiel ‘modelaj’ geedzoj. Kvan-kam ni ne havas infanojn, sed mi amas mian edzinon ege kaj mi ne lasus ŝin por ĉiuj riĉaĵoj de la mondo. Mi konfesadis al ŝi ĉi tiun amon ĉe diversaj okazoj. Lastatempe mi rimarkis, ke la edzino ne konsentas pri la seksa kunvivado. Mi demandis, ĉu ŝi amas min plu. Ŝi respondis: ne. Neniam mi sentis al vi tian senton, kian spertas en-amiĝintoj. Mi edziniĝis, ĉar vi estis nobla homo. Mi neniam forlasos vin, sed tio estas nur konsekvenco de mia elekto. Disfalis tuta mia mondo…’

*

‘Mi havas 35 jarojn. Post dekkelkaj tagoj da geedza vivo, kiu estis normala vivo de ordinaraj homoj, mi ektroviĝis en stranga situ-acio: intensiĝas mia bezono por la seksaj kontaktoj, kaj la edzo kon-traŭe asertas, ke lia ‘tempo forpasis senrevene’. Li havas nur 42 jarojn. Ĉu en ĉi tiu aĝo jam finiĝas la amo, kies esprimo estas la ge-edza kunvivado?’

*

‘Mi neniam sentis la seksajn bezonojn. Mi aliris la geedziĝon kiel virgulino kaj ĉiam mi konsentis la sekskuniĝon nur tial, ke la edzo postulis tion. Mi opinias, ke Dio devus doni al ni pli ‘spiritan’ manieron, kiu ebligus al ni iĝi patrino.’

*

La homo volas ami kaj esti amata. La amo signifas interrompon de izolo, malfermiĝon al aliaj, finrealigon de si mem en ‘vi’. La homa ekzistado baziĝas sur la rilatoj kun aliaj, inter kiuj la precipan lokon okupas la intima kon-takto kun persono de alia sekso. La enfermiĝo signifas mal-gajnon. La amo inter viro kaj virino limiĝas al: kompreni kaj esti komprenata, estimi kaj esti estimata, ekkoni kaj esti ekkonata, doni kaj ricevi.

En la dialogo de amo inter viro kaj virino la sekskun-iĝo okupas precipan lokon: estas signo de la totala sinfor-dono. Ĉiu sekskuniĝo ne nur esprimas la amon, sed ankaŭ profundigas la unuecon, kiu estas frukto de la libera elekto de du homaj personoj. La katolika etiko klare akcentas, ke la seksa kontakto estas rilato de korpo kaj animo en la ĉe-esto de Dio, ĉar la homo estas korpa-spirita unueco. El la morala vidpunkto ne estas ‘neŭtralaj’, ’okazaj’, aŭ ‘indife-rentaj’ sekskuniĝoj. ‘Malkovri la propran nudecon’ tio signifas elkompreni kaj alpreni alvokon de la persono kiun oni amas, havas konfidon kaj plene akceptas. La sekskun-iĝo ne estas komuna plezuro, por kiu oni devus ‘komune’ pagi, sed esprimo de propra personeco, signo de la plej intima ligo, kiu havas lokon inter du homaj personoj, kon-takto-maksimumo kun la alia homo.

En la sekskuniĝo la du homaj personoj konfidas al si reciproke la misteron de propra korpeco, kiu estas alvoko por eliri el si cele al sindediĉo por la alia homo. La Sankta Skribo uzas la vorton “ekkono” por difino de la seksa kon-takto. En ĉi vorto entenita estas la principa vero, ke en la seksa kontakto la du homaj personoj ‘ekkonas’ kio estas por ili amo, kion ili signifas reciproke por si kaj ili spertas ‘novan’ scion. La seksa sperto estas unu el plej fascinaj homaj travivaĵoj entute kaj tial ĝi ege influas sur la perso-nan disvolviĝon de konkreta homo, reflektiĝas en liaj men-taleco, agado kaj sinteno fronte al la mondo. La sekskuniĝo estas iuspeca ‘liturgio’, kie oni komune celebras la miste-ron.

La homo laŭnature estas ento aperta. La ekligo de persona kontakto kun ‘vi’ estas esprimo de persona matur-eco. Ĉiu interhoma rilato devas baziĝi sur la matureco de personoj. En mala okazo ne eblas paroli pri fideleco, sin-devontigo fronte al aliaj, amikeco. Ĉiu kontakto inter viro kaj virino portas sur si nuancon de propra sekso. La seks-allogo, kiu sur biologia ebeno principe ne dependas de la homa volo kaj provokas seksan deziregon, povas fariĝi la homa alvoko, se atingos ‘superan’ nivelon en la homo kaj estos subordigita al valoro de la persono. La homo, kiel est-aĵo racia kaj libera, povas subordigi siajn instinktojn al pro-pra volo. Pro la spirita naturo de homo la seksa instinkto akiras novan dimension kaj estas subordigita al amo.

Rimarku, ke la sentemo pri persono de alia sekso aperas nur sur difinita vivetapo. En momento, kiam unua-foje knabo ekvidos ĉarmon de knabino renkontita hazarde sur plaĝo, komenciĝas por li la vojaĝo direkte al plena ĝojo de amado. Ĉi-momente malfermiĝas antaŭ li nova realeco: la ebleco eklogi intiman kontakton kun persono de alia sekso.

En geedzeco la sekskuniĝo fariĝas rimedo de komu-niko inter viro kaj virino, esprimo de spirita komuneco, kontakto-maksimumo kun la alia homo. Necesas tamen ri-markigi, ke la amo ne estas esprimo de seksa kontakto, sed la seksa kontakto estas rezulto de la amo. Ankaŭ pro tiu kaŭzo devas esti konservitaj kondiĉoj, por ke la amo povu esti esprimita en ‘lingvo de korpoj’. Ne ĉiu ama proksim-iĝo estas esprimo de amo. Por ke la sekskuniĝo konservu sian plenan signifon, ĝi devas esti antaŭ ĉio ago homeca, tio signifas sendependa de la biologia impulso.

En la sekskuniĝo devas okazi la reciproka sinfordono kaj reciproka akcepto, sed ne egoisma posedo. La geedzoj esprimas per ĉi ‘gesto’ la deziron de unueco, de reciproka konfido kaj komuna vivo. Ankaŭ pro tiu kaŭzo la sekskun-iĝo devas esti antaŭigita per surpreno de respondeco por la alia homo, ĉar la vera amo ne damaĝas, ne serĉas sin mem, ne priŝtelas de valoroj. En mala okazo tio estos ĉiam dam-aĝo farita al homo, antaŭ ĉio al virino, kiu pagas multe plikoste por la biologia strukturo de propra sekso.

La sekskuniĝo estas ĉiam ligo inter du personoj, rilato plej intima, kaj samtempe plej danĝera, se ekmankos la respekto de homa digno inter partneroj, la reciproka ak-cepto kaj respondeco. Certe vi rimarkis, ke en la sektoro de seksa vivo eblas fari al alia homo maljustaĵon neripareblan. La aŭtentika ama renkonto inter viro kaj virino implicas:

– reciprokecon: amon oni respondas per amo;

– intimecon: amatan personon oni allasas al plej profun-daj tavoloj de sia esto, kie oni ‘ĉion’ donas, postulante nenion interŝanĝe;

– totalan sinfordonon: ‘mi’ devas tute perdiĝi en ‘vi’, ke povu ekesti unueco de supera vico esprimiĝanta en ‘ni’;

– ekskluzivecon: ne estas loko por personaj ‘rezervigoj’.

Atentu fakton, ke la historio de homa paro estas unu-nura, persona kaj neripetebla. Pro tiu kaŭzo necesas ekpo-sedi la arton de amo kaj ne teknikon. La amo laŭnature direktitas direkte al Absoluto. La sekskuniĝo, kiu estas es-primo de reciproka sinfordono, devus esti momento privi-legiita en la geedzeco, ĝojo travivata duope, festo. En ĉi kunteksto gravas ‘kvalito’ kaj ne ‘kvanto’. La korpa prok-simiĝo inter viro kaj virino ne povas fariĝi siaspeca ‘dis-tro’, ‘sporto’ aŭ ankaŭ fuĝo antaŭ sia propra interna mal-pleno.

Rimarku, ke la sekseco ne estas donita al homo kiel ‘fonto’ de plezuro, sed kiel ebleco de totala sinfordono al alia persono. La sekskuniĝo, kiu estas reciproka „konfeso” al si de amo inter viro kaj virino, ne povas esti venigita al ‘kontentigo de instinktaj bezonoj’ en la homo, sed devas fariĝi la reciproka donaco, kiu feliĉigas la amatan perso-non, la esprimo de altruista amo, en kiu oni serĉas la bonon de alia homo, la signo de geedza unueco.

Necesas akcenti, ke la ‘amo enkorpigita’, kiu esprim-iĝas en la sekskuniĝo, devas esti antaŭigita per ekligo de persona kontakto inter ‘mi’ kaj ‘vi’ sur la spirita ebeno, kie homo sinfordonas al alia persono sen iuj ‘enkondukaj’ kondiĉoj. La spirita unuiĝo devas en ĉiu kazo ‘antaŭigi’ la korpan kuniĝon, ĉar en mala okazo la sekskuniĝo senigita estas je la signo de homa spiriteco, ne feliĉigas la partne-rojn kaj ne esprimas la amon. Ne mirige do, ke la seksa kunvivado, kiu estas esprimo de totala amo inter viro kaj virino povas okazi sole en geedzeco. La du homaj perso-noj, kiuj pere de la korpo manifestaciis al si reciproke sian plej profundan misteron, jam ne povas divorci, ĉar ĉi tiu mistero fariĝas komuna sekreto de ‘mi’ kaj ‘vi’. La Sankta Skribo difinas ĉi tiun realecon unusignife: ‘ili du estos unu karno’.

Kaj ankoraŭ unu momento: por scii ami enkorpe kaj pere de la korpo, necesas unue supervenki ĝin, tute ekregi kaj subordigi al volo, kiu ludas la principan rolon en real-igo de difinitaj valoroj. Necesas antaŭ ĉio konservi la libe-recon fronte al eksteraj stimuloj kaj internaj instinktaj im-pulsoj, kiuj ne ĉiam dependas de la homa volo. En la ge-edzeco la sensa dezirego devas esti subordigita al amo.

Atentu fakton, ke la katolika etiko ne trastrekas la valoron de korpa unuiĝo inter viro kaj virino, nur akcentas, ke ĝi devas esti subordigita al amo, kies esencon konsist-igas la totala sinfordono por la amata persono. Kio pli: la seksa kunvivado, kiu profundigas la unuecon de du homaj personoj, fariĝas iuspeca neceso en la geedzeco, ĉar la ho-mo estas estaĵo korpa-spirita kaj la homa amo esprimiĝas ankaŭ pere de la korpo. La danĝero de nia tempo konsistas en tio, ke oni kontestas la nerompeblon de geedziĝo, oni trastrekas praktike la transcendan valoron de homa persono kaj vidas en sekso antaŭ ĉio la fonton de plezuro. Malfacile diri, ke la nuntempa erotigo de la socio kontribuas al pro-fundigo de amo inter viro kaj virino, kiu la amo el sia na-turo estas ‘pli forta ol morto’ kaj etendiĝas trans la tombon. La problemo konsistas en tio, ke al tia amo oni maturiĝas malrapide. Kaj se iu la tutan vivon volas resti infano?

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 81; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony