Numero 124 – printempo 2019
Hospitala kapelo
Penetranta silento
de eta kapeleto
surmure kruco
kun la suferanta Kristo
kaj bildo kun la surskribo
Jesuo, mi fidas al Vi
malantaŭ fenestro verdaĵo
banata de la aŭgusta suno
kaj ruĝaj sorpoj.
Ŝoka kunmeto
de tristo kaj malespero
kun kredo kaj espero
pri la promesita mizerikordo de Dio
kaj plua vivo.
Ĉi tie kunplektiĝas
homaj larmoj kaj suferoj
kun la doloro de Dia Filo
kiu surprenis
niajn kulpojn antaŭ la Patro
por doni al ni la vivon.
Ĉi tie eblas finkompreni
la sencon de homa sufero
kiu proksimigas nin
al la kredo kaj espero
al la Patro de Mizerikordo
al eterna vivo.
Verkis Johano Książek
E-igis Stanislavo Płachta