Numero 122 – aŭtuno 2018

Honto estas morala problemo

Makso Ŝeler [Max Scheler] rimarkis, ke la malapero de hontosento, tiom multe karakteriza por niaj tempoj, estas certa spirita signo pri degenero de raso. La nuntempa civilizo de amasa kulturo, materialisma, videbla kaj sensa, edukanta ho-mon gregan, sen propra ‘mi’, agorditan konsume, kondukas ne-eviteble al atrofio de senso de hontemo, kies esprimo estas la maniero de vestiĝo de knabinoj kaj knaboj, la nudismo ĝenerale reganta en somera sezono en turismaj lokoj, spektakloj. Oni forgesas tion, ke la honto estas unu el simptomoj de la persona vivo kaj ĝi sekurigas la transcendan dignon de la homa persono.

 

“Kion pensi pri la junulino kun meza instruiteco, laboranta, praktikanta kaj katolikino, kiu rigardata estas en familio kaj medio kiel bonorda kaj modesta, kaj samtempe komence de konateco per-mesis al mi preskaŭ ĉiujn karesojn, tute senreziste. Tio min tre sur-prizis, ĉar de ŝia flanko ne estis eĉ plejeta defendo, kaj krome ŝi kon-dutis pasive. Mi havis impreson, ke mi kisas gumpupon kaj ne vivan knabinon”.

*

“Mia edzo tre zorgas pri la domo fare de si konstruita. Por mi li estas prefere bona kaj tolerema. Sed li havas neniajn interesiĝojn, krom pornografio, sekso kaj ĉio, kio estas ligita kun tio. Li havas al- iron al eksterlandaj revuoj, li kolektas pornografiajn foton kaj aliris la konkludon, ke Pollando estas lando malprogresema, se temas pri sekso, ĉar en Okcidento estas geedzecaj grupoj, porno-vendejoj, ka-talogoj de sinjoroj kaj sinjorinoj – ĉio oficiale. Laŭ opinio de mia edzo tiel ĝuste devus esti: libereco kaj senĝeno. Sekso dampas en homoj malbonajn instinktojn, kies pruvo, ke en Danio ekde momento de disvastiĝo de pornografio, malaltiĝis la nombro de krimoj. Mi miras, ke la homo kun supra instruiteco ne hontas konfesji tian ‘kredon’ en seksaj aferoj…”.

*

„Mi havas 17 jarojn. Ĝis nuna tempo mi havis neniajn eroti-kajn spertojn, sed nun malfermiĝis miaj okuloj kaj mi elkomprenis, ke senbezone mi perdas la tempon. Se du junaj homoj amas sin, mi vidas neniajn motivojn, pro kiuj ili ne povus komenci la seksan kun-vivon. Hodiaŭ ĉiuj knabinoj tiel faras. Fine ankaŭ mi seniĝis komp-leksojn, timojn, falsan honton. Nun mi estas vere libera”.

 

La mistera reflekso de honto fariĝis lastatempe objekto de esploroj kaj analizoj de multaj psikologoj, filozofoj kaj teologoj. Evidentiĝas, ke la fenomeno de honto ligitas nedisig-eble kun la persona esto, ĉar nur persono scipovas honti.

La nocioj ‘honto’ kaj ‘hontemo’ havas tre larĝan amplek-son kaj ne kongruas signife. Prenante supraĵe, eblas diri, ke ni rimarkas en li ĉiam ian strebon al kaŝado. Ni hontas malbonajn agojn, same kiel ni povas honti bonajn farojn. La honto kaŭze de malĝusta ago signifas, ke ni konservis la sentemon pri bono kaj malbono. Ĉi-kaze la honto estas natura psika reago, etike bona, ĝi ekestas post plenumo de malĝusta ago. La procezon de malapero de honto en la senco de kulposento oni observadis ĉe la ekzekutistoj kaj gardistoj en koncentrejoj. Similan fenome-non de senhonto pro malbono oni observas ankaŭ ĉe la mem-broj de krimaj huliganaj bandoj, farantaj kun strangega facileco eĉ murdojn, sen paroli jam pri seksaj krimoj, kaj tio sen ajna interna kontraŭstaro. La honto estiel funkcio de konscienco po-vas kune kun ĝi sensitiviĝi aŭ malaperadi.

Ĉiu homo enhavas ion, pri kio li ne volas paroli kun ali-uloj, al kiuj li malfidas. Tamen tio ne estas honto en la senco de reago al farita malbono, sed honto en la senco de certa moder-eco, rezervo, diskreteco, instinkta reflekso por ŝirmi ion, kio estas la plej propra, neripetebla, intima.

Plej ofte tamen la honto elpaŝas lige kun diversaj simp-tomoj de seksa vivo. Ĝiaj eksteraj simptomoj ligiĝas kun korpo, ĝi estas en certa grado la honto de korpo. En pli precipa mani-ero la objekto de honto estas tiuj partoj kaj organoj de la korpo, kiuj decidas pri ĝia seksa aparteco. Ekzistas inter homoj preskaŭ ĝenerala aspiro por ilin kovri. Ĉia senvualigo de tiuj aferoj ligitaj kun la procezo de viv-transdonado, se ne estas motivita per sciencaj aŭ kuracistaj motivoj, opiniata estas en ĝenerala sento kiel procedo senhonta, kaj eĉ pli aŭ malpli patologia.

La etnologiaj datumoj pruvas, ke la seksa honto ne estas ligita en necesa maniero kun difinitaj eksteraj formoj de hom-kondutoj, antaŭ ĉio kun portado aŭ neportado de vesto. Sola nudeco de la korpo ne estas ankoraŭ samsignifa kun la senhonto de korpo; ĉi tiu senhonto okazas sole tiam, kiam la nudeco plenumas funkcion negativan rilate al valoro de persono, kiam la celo de nudeco estas veko de korpa avideco, per tio oni starigas personon en la pozicio de uzobjekto. Tio signifas, ke la radikoj de seksa honto enestas interne de homo, en profundo de liaj psikaj-moralaj reagoj. La honto en sia plej profunda esenco esprimas intuician proteston kontraŭ emancipiĝo de sekso kaj ĝia eliro ekster la rajtaj al ĝi limoj. Samtempe kun ĝi iras ankaŭ la intuicia konvinko, ke la korpaj organoj kaj funkcioj de seks-eco havas intiman karakteron, rezervitaj estas por kunvivo kun elektita persono kiel plej profunda esprimo de sentoj fronte al li kaj tial nur al li alirebla.

La fenomeno de honto ligita estas kun la persona feno-meno de homo. Honto estas la sentado fare de persono, ke ĝi ne elĉerpiĝas en tio, kion ĝi esprimas. La fizika honto tute ne signifas, ke la korpo estas malpura, sed ke mi estas io senfine pli granda ol tiu korpo, kiun oni rigardas. La reflekso de honto ekestas tiam, kiam persono sentas sin minacata per la ebleco esti traktata kiel la uz-objekto, aŭ se mem rilatas tiel al alia persono. Eblus nomi la reflekson de honto iuspeca ‘persona instinkto’. Simile kiel la instinkto de memkonservado gardas la valoron de vivo individua, kaj la instinkto de specio-konservado gardas la socian vivon, simile la instinkto de honto gardas la valoron de persono.

La minaco de persono flanke de seksimpulso prezen-tiĝas alie ĉe viro kaj ĉe virino, tial do malsame manifesttiĝas la reago de honto. Ĉe la viro la seksimpulso manifestiĝas en agresa maniero rilate al virino, precipe tiu, kiu per sia maniero de vestiĝo kaj de konduto iel vekas la sensan avidecon. Ĉe la normala viro vekiĝas tiam la spontana deziro pri akiro de la korpo kiel ‘ebla uz-objekto’. La vekiĝanta reflekso de honto ordonas ekregi tiuspecan avidon. La viro hontas tion, ke li rilatas al virino nekonvene. Precipe la reflekso de honto kon-dukas al ekrego de vidsenso kaj imagopovo. Tiumaniere honto savas la dignon de persono, kiu distas de la spontanaj avidoj de sensa naturo.

La virino, kontraŭe, ne travivas sian seksecon en formo agresa rilate al viro, ne vekiĝas en ŝi la deziro posedi la korpon de viro. Sed la fakto, ke ŝi estas objekto de interesiĝo kaj avido de viro, stimulas ŝian seksimpulson. Kaj tial virino volas plaĉi, volas altiri la vidsenson de viro per konvena maniero de vestiĝo kaj konduto. Fronte al tiuj instinktaj tendencoj vekiĝas la reago de honto stariĝante defende al la digno de persono.

La reflekso de honto malaperas tiam, kiam inter viro kaj virino ligiĝas la vera persona amo, konsistanta en reciproka deziro pri fordono sin. La renkontiĝo de du personoj en amo estas travivata de ili kiel io sankta. La defenda funkcio de honto fariĝas nebezona tie, kie la persono aktualigas sin konforme al sia naturo kaj sia alvokiĝo. Estas ĝi absorbo de honto pere de amo.

La honto, kiel simptoma aspiro de homa persono al kaŝ-ado de seksaj valoroj, por ke ili ne vualu la valoron de persono mem, esprimas specifan sindefendon de homo, kiu ne volas esti uzad-objekto nek en faroj, nek en intencoj, sed volas esti ob-jekto de amo. Tiel komprenata honto transformiĝas en la spiri-tan forton, danke al kiu la konkreta homo povas ekregi siajn sensojn, pasiojn kaj impulsojn. Ne mirige do, ke la ŝlosila tasko kadre de la eduko al ĉasteco estas alkonduko al konscie flegata la virto de hontemo. La hontemo, kiel konstanta preteco por eviti tion kio senhonta, kontraŭstaras tion ĉion, kio liberigas nereguligitajn sensajn stimulojn en agado, en diversaj formoj de societa vivo, en objektivigo de pensoj kaj spiritaj travivaĵoj.

La hontemo plene disvolvita kaj matura ne estas do spontana timo, naiveco aŭ abomeno fronte al sekseco aŭ – en difinitaj kondiĉoj – nudeco. Ĝi konsistas en la racia viv-sinteno, kiu sen malgrandigi la internan valoron de sekso kaj de seks-agadoj, estimas la rajton al intimeco en la vivosfero egale strikte individua kiel ankaŭ heteroseksa. La hontemo en sia plej profunda esenco estas estimo por la tuta sfero de seksaj hom-determinoj kaj kompreno de ilia specifa rolo en konstituado de karaktero de la homa personeco.

La hontemo ebligas al konkreta persono konservon de ĉasteco sur ĉiuj etapoj de la homa vivo. En la juneco, kiam la vekiĝanta kun granda forto seksimpulso minacas la valoron de persono, ĝi ne allasas al antaŭtempaj ekscesoj kaj ebligas al persono teni direktilon enmane. En la tempo, kiam vekiĝas la erotika amo inter du junaj homoj, ĝi plenumas subtilajn funk-ciojn de faktoro puriga, sublimiga kaj ŝirmanta la spiritan en-havon de tiu amo, per kio ĝi ne allasas al antaŭtempa korpa proksimiĝo. En la geedzeco ĝi sekurigas la personan dignon de geedzoj, ne allasante al anomalio de geedza kunvivo direkte al kalkulema egoismo duope.

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 56; tr. SP]

*

Libro estas amiko, kiu neniam perfidos vin,

sed kontraŭe donos al vi multe da plezuro kaj scio.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony