Numero 115 – vintro 2016

Homo aŭ Dio

Certe vi rimarkis, ke hodiaŭ oni aŭdas el multaj flan-koj la opinion, ke la katolika etiko ne eltenas konfrontadon kun diversaj sistemoj de la nuntempa pluralisma socio. La homo de scienca-teknika epoko submetas al precipa kritiko la kristanajn moralajn principojn, diskutas pri ilia leĝa forto kaj postulas racionalan bazon, kiu pravigus ilian akcepton. Ĉu vere ni troviĝus sur la „perdita” pozicio?

*

„Memoru, ĉiu estas tiom feliĉa, kiom penas feliĉigi amatan personon. Plezuro ne reciprokita estas delikto. Amo kalkulas kun ofero kaj en ĉiu momento akceptas ĝin. Vi ne povas fari maljustaĵon al alia homo. Vi rajtas postuli de partnero tiom, kiom vi mem kapablas doni interŝanĝe”.

„Ĉiam mi pensis pri la sincera, pura kaj aŭtentika amo. Pro tiu kaŭzo mi travivis multe da trompiĝoj, senilu-ziiĝoj kaj doloro. Multfoje jam lasis min knaboj, ĉar mi ne konsentis la „pruvon” de amo. La lasta lasis min antaŭ kel-kaj tagoj. Kial mi ne povas finkompreni, ke…”.

„Ni estas 25 jarojn post geedziĝo. Diverse estadas en la vivo. Malfacilaĵoj nin ne preteriris. Malgraŭ tio, ni penis ĉiam adaptiĝi al la kristanaj moralaj principoj. Ŝajnas al mi, ke ĝuste tial la tempo ne mortigis nian amon, sed ĉiam pli profundigas ĝin”.

*

Principe ĉiuj homoj konsentas kun tio, ke oni ne po-vas pasive subiĝadi al propraj impulsoj, ke necesas konscie gvidi sian vivon, ke oni devas agi konforme al la racia ho-ma naturo. Tial do oni serĉas la fundamentajn moralajn le-ĝojn, kiuj determinus la homan vivostilon. La fikso de re-guloj de la konduto konforma al hom-naturo apartenas al etiko.

Etiko, estiel scienco pri la homaj moroj, estas parto de filozofio. Ĝia tasko estas la fikso, klarigo kaj motivigo de la normoj de morala konduto, kiuj ebligas la realigon de bono. Bono distingiĝas per tio, ke ĝi devas esti realigata. Tial la baza etika regulo tekstas: necesas fari bonon kaj eviti malbonon. Plejĝenerale ni dividas etikon je:

– filozofia etiko, kiu penas motivi la regulojn de mo-rala konduto surbaze de la homa racio;

– teologia etiko, kiu ne nur kalkulas kun la racio, sed ankaŭ atentas la supernaturan Dian Revelacion entenitan en la Sankta Skribo.

Oni devas akcenti, ke nefacile estas fiksi la objekti-vajn normojn de morala konduto, kiujn akceptus senpro-teste ĉiuj homoj. La interpreto de fundamentaj etikaj prin-cipoj dependas de kultura disvolviĝo, de antropologiaj tempo-kondiĉoj, de aktuala nivelo de la scienco. Tamen de-cidan rolon ludas la mondkoncepto. Unu estas sendiskuta: la homo devas adapti sian vivon al „iaj” moralaj reguloj.

La homo devas finrealigi sin mem en difinita historia kunteksto, kiu subiĝas kontinuajn metamorfozojn. Ŝanĝi-ĝas ne nur la vivkondiĉoj, situacioj, sed ŝanĝiĝas la homo mem: plilarĝiĝas liaj eblecoj ekregi la natur-leĝojn, plipro-fundiĝas la konscio pri propra digno, ŝanĝiĝas mentaleco. La disvolviĝo de historio kaj la pliprofundiĝo de homa konscio postulas, por modifi la moralajn principojn. Do ne mirige, ke depende de la situacio certaj formoj de religia kaj mora konduto devas subiĝi transformojn.

La homoj ĝenerale opinias, ke ili kondutas „norma-le” kaj „tiel, kiel decas”, se ili procedas konforme al kuti-mo. Oni devas tamen memori pri tio, ke la kutima procedo estas nur tiam bona, se la moro mem estas konforma al objektiva morala normo. Ĉu vi memoras la famajn duelojn en pasinteco en kiuj pereis sensence multaj valoraj homoj?

La katolika etiko serĉas motivigon por la reguloj de morala konduto en la Sankta Skribo, en la racia homa natu-ro kaj en la universala instruado de Eklezio. Tiuj tri fontoj reciproke sin motivas, klarigas kaj kompletigas. La bazon konsistigas la Dia revelacio.

La Sankta Skribo entenas la Dian vorton adresitan al la homo. Danke al tiu vorto ni havas eblon ligi la personan kontakton kun Dio. Dio, kiu volas nian bonon, montras al ni samtempe la vojon, kiu gvidas al celo. Kristo, kiu estas la eterna Vorto de la Patro, anoncis al ni la mesaĝon de savo kaj difinis la agadstilon de siaj disĉiploj. Laŭ rajtigo de Kristo la Apostoloj donis al ni plej detalajn indikojn koncerne la moralan konduton, kiu devas esti esprimo de nia engreftiĝo en Kriston.

La Biblio tamen ne estas la manlibro pri detala etiko. Ĝi entenas la plej ĝeneralajn regulojn de morala konduto, sed ĝi ne prikonsideras „tipajn” problemojn de ĉiu epoko ekz. reguligon de naskiĝokvanto. Tamen ĝi montras la cer-tan vojon: dedukton de etikaj reguloj el racia homnaturo.

La homo, estiel kreita ento, estas subordigita al certaj naturaj leĝoj, kiuj estas difinitaj de la Kreinto. Danke al inteligenteco kiun la homo posedas, ni povas teorie ekkoni la homan naturon, alivorte tion, pro kio ni estas homoj kaj distingiĝas de bestoj. Neniu el ni starigos signon de egaleco inter homo kaj besto. La homa naturo estas subordigita al leĝoj, kiuj ne aplikiĝas en la regno de aĵoj. Ekz. besto sin gvidas per instinkto en sia agado, homo, male, kondutas en maniero konscia, racia kaj libera. La leĝoj, al kiuj estas subordigita la homa naturo, estas esprimo de la Dia volo, ĉar Dio difinis ilin. Ne mirige do, ke ni devas ilin prikonsi-deri en nia morala konduto. Ĉiu agado, kiu ne prikonside-ras la leĝojn de homa naturo, estas en si mem malbona laŭ la morala vidpunkto. Pro la leĝoj de homa naturo la Ekle-zio kondamnas ekz. la kontraŭkoncipilojn.

Oni scias ĝenerale, ke la homo estas erarema estulo. Tio rezultas el limigitaj eblecoj de kreito. Tamen Kristo certigis al la Eklezio specialan asistadon de la Sankta Spi-rito, danke al tio estis likvidita la danĝero fari principan eraron en la aferoj de kredo kaj moraleco. Ĉikaze ni paro-las pri la Instruofico de la Eklezio, kiun plenumas la papo kun episkopa kolegio. Tio signifas, ke kiomfoje la papo pa-rolas elkatedre, kiel la plejsupra paŝtisto kaj instruisto de ĉiuj kristanoj je la aferoj de kredo kaj moraleco, liaj dekla-roj estas liberaj de eraroj. Marĝene mi akcentas, ke la papaj elpaŝoj elkatedre estas tre maloftaj. La Eklezio atentas tion, ke oni ĝuste interpretu la regulojn de morala konduto, kiuj entenitas en la Sankta Skribo. La Eklezio ne povas fiksi eĉ unu leĝon, kiu kontraŭstarus la supernaturan revelacion de Dio kaj la racian naturon de homo.

Certe vi sukcesis jam ĝustatempe ekorientiĝi, ke ĉiu modifo de morala konduto, kiu estas determinata per histo-ria evoluo, devas kalkuli kun la Sankta Skribo kaj la racia homa naturo. Dio ne povas nei al si mem. La interpreto de Dia revelacio apartenas al la Eklezio. Precipe atentu tion, ĉar sur la tereno de katolika etiko la moralaj pritaksoj ne nur konsideras la datumojn de sciencoj detalaj, sed antaŭ ĉio kalkulas kun la Dia alvoko adresita al la homo.

La katolika etiko baziĝas sur la tri faktoj: kreo, origi-na peko kaj elaĉeto farita de Kristo. Kristano deziras kom-pletigi la mezuron de homeco laŭ la ekzemplo de Kristo. En realigo de tiu tasko li kalkulas je la helpo de Dia graco, kiu ne neniigas la naturon, sed sur ĝi konstruas. Rimarku, ke tio estas findono de nova dimensio al la homa vivo, de supernatura dimensio. Ne mirige do, ke en la vivo de krist-anoj en iuj kazoj la vorto de Kristo estas unika kaj decida argumento. Evidente, necesas la kredo, por apogi sian mo-ralan konduton sur la plena konfido al Kristo. Tamen tio ne signifas, ke la kristana vizio de homa estulo estas malpli impona nur pro tiu kaŭzo, ke homo serĉas la plenecon en Dio.

Atentu la fakton, ke ĉe la bazoj de kristana doktrino kuŝas la ideo de hom-diigo. Enkarniĝo estas la principa „evento”, kiu influis la tutan historion. Kristanismo estas renkonto de Dio-Amo, kiu eliras renkonten al homo en Kristo. Necesas renkonti Jesuon el Nazareto ne tiucele, por Lin rigardi, sed por laŭ Li vivi. De la enkarniĝomomento, kiam Dio engaĝiĝis en la homan „dramon” de ekzisto, ni havas la eblecon ricevi la gracon, kiu firmigas nin tiom, por ke ni fariĝu pli fortaj ol la „kondiĉoj de tempo kaj de vivo”. Ekzistas la tento de „faciligita” kristanismo, kiu limigas sin al okupo de pure intelekta sinteno fronte al Dio. En tia orientiĝo ne estas loko por la persona amikeco kun Kristo, kiu atendas nin sur ĉiuj padoj de la vivo.

La katolika etiko montras al homo la ĝustan direkton de sia disvolviĝo: diigo en Jesuo Kristo. Tiun taskon ni po-vas finrealigi sole kun helpo de la Dia graco, kiu estas ĉiam dono donace donita. Tial oni parolas pri la preĝo, pri la sakramentoj, pri la unuiĝo kun Dio per amo. Ne mirige do, ke por ateisto, eĉ se li estas honesta homo, la sakramento de geedzeco havas nenian signifon. Tiu ĉi sakramento ha-vas sencon sole por tiuj homoj, kiuj kredas je Kristo.

Sur la natura ebeno la homo povas malkovri multajn valorojn, kiuj ne kontraŭstaras la Evangelion. Oni devas akcenti, ke antaŭ la homa menso estas malfermitaj grandaj eblecoj. Tamen kristano ne kontentiĝas per la natura ebeno. Supervenki la naturon estas ebla sole surbaze de la graco. La efikoj de origina peko malagrable sin sentigas al ni sur ĉiuj vivsegmentoj.

En niaj tempoj oni deklaris „malkaŝan” batalon kon-traŭ Dio pro homo. La nuntempa homo penas finrealigi sin mem ekster Dio en la portempaj dimensioj. Ne mirige do, ke iuj moralaj principoj ektroviĝis en la fajro de kritiko. Nia epoko penas ellabori propran valorsistemon, kiu espri-mas la sendependecon de homo disde Dio.

Mi konscias tion, ke ĉiu el ni vivas je sia propra kon-to antaŭ Dio. La tempo, kiun ni ricevis al propra dispono, kunportas multajn problemojn, kiuj postulas ĝustan solvon. Oni ne povas ekkonflikti kun la sento de vero kaj kun la propra konscienco. Necesas tamen memori pri tio, ke la kritika rigardo al realo estas unu el pruvoj de la spirita matureco. Mi esperas, ke vi kapablas je tio, ke vi aliru al viaj personaj konvinkoj per la memstara pripensado. Ŝajnas al mi, ke ĉio dependas de la solvo de la principa dilemo: homo aŭ Dio?

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 21; tr. SP]

*

Tiu donas bone, donas multe,

kiu kun donaco donas sian rideton!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony