Numero 123 – vintro 2018

Herooj atendas „cirkon”

(temas pri enuo)

Kara junularo!

 

„Ho, tiu enuo!”. Mi ne scias kion fari kun ĝi? Kion fari kun la tempo? Enuo – universala, nekaptebla malsano, atingas kaj ĉirkaŭprenas ĉiujn adoleskantojn kaj kelkdek-jarulojn. Kvankam kontraŭ ĝi direktitaj estas bibliotekoj, kinejoj, televido, klubejoj, muzikaj ensembloj kaj teatroj – tamen ĝi estas universala. Ĝi gastas en vilaĝo kaj en urboj. Ĝi disvastiĝas inter buboj sencele vagantaj sur stratoj, pri-mokas ĉiujn, laboron, ĉar ankaŭ tie helpas al ĝi aŭtomatigo kaj monotoneco.

Plej facile influeblan grundon ĝi trovas ĉe junularo. Ĝi estas ofte la fonto de aliaj plagoj, huliganeco, pigreco k.s. Malsano ŝajne tre senkulpa. Ĝia aliancano estas pasiv-eco intenca aŭ neintenca rilate al mondo, al homoj, al gran-daj kaj etaj okazintaĵoj. Apatio.

Vi demandos pri la kaŭzo. Mi povus diri, ke: manko de interesiĝoj, konsekvenco de pasintaj militojaroj k.s. Sed ja sufiĉas turni ŝaltilon de radio aŭ televidilo, preni libron, veki en si la deziron ekkoni mondon, homojn, sin mem, gvidi interesan interparolon, serĉi distron k.s.

Sed denove estus erara rondo: vi elŝaltas radion – enuas – sentas sopiron pri io nedifinita. Jes. Ŝajnas, ke tiu ĉi sopiro pri io mistera, eksterordinara, ĉe la sinteno de pasiveco kaj apatio, estas grundo kaj kaŭzo de universala enuo. Bildo sufiĉe ofta, precipe en malgrandaj urboj.

Dimanĉo. Grupeto de knabinoj iras laŭlonge de ĉefa strato. Tien kaj reen. Ili ĉirkaŭiris urboplacon, haltis antaŭ ia ekspozicio, iris plu malrapidpaŝe. – De malproksime pre-terpasis grupeto de knaboj. Ke almenaŭ tiuj ekinteresiĝu pri ili… sed tute ne! Ili kuregas antaŭen. Certe al ludejo. Do tamen ĉi tie enuo. Alio en granda urbo. Aliaj homoj, kinejoj, teatroj, aranĝoj. Kaj ĉi tie? Ĉiam la samaj vizaĝoj – ĝis tediĝo. Oni konas ĉiujn angulojn. Mi preferas jam lern-ojaron, lecionojn, almenaŭ io okazas kaj la tempo flugas. Kaj nun? Eĉ ne dancvespero… unuvorte – malpleno.

Ankaŭ pliaĝuloj. La tutan semajnon ili atendas di-manĉon aŭ libertempon post jara laboro. Kaj kiam venos la dimanĉo, ili ne scias kiel ĝin pasigi. Post feriado ili revenas plurfoje enuigitaj kaj lacaj al sia laboro. Kaj tiel ĉiam.

 

Kion do fari?

Mi povus diri al vi kaj citi la vortojn de la Sankta Skribo: „Iru al la formiko, vi maldiligentulo; rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu” (Sen 6:6). „Mallaboremeco enigas en profundan dormon” (Sen 19:15).

Tamen mi timas, ĉu tiuj ĉi vortoj atingos vin kaj efi-kos? Ĉar la karna homo ne komprenas kio estas la Spirito de Dio. „Ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bo-no” (Rom 7:18).

Ni serĉu do antibiotikojn kaj medikamentojn. Vi so-piras pri io nedifinita, pri ia aventuro. Jes. Kaj vi forgesas, ke ĉirkaŭ vi estas neesploritaj kaj nemalkovritaj ebloj de aventuroj ekkoni homojn pli kaj plej malproksimajn. Ĉu vi ne pasas ĉirkaŭ ili kiel apud objektoj? Ĉu vi konas ilian la-boron, travivaĵojn, historion? Ĉiu homo estas aparta, inte-resa, neesplorita mondo.

Kaj eĉ objektoj, domoj, antikvaĵoj, arboj aŭ bildoj, kampoj kaj floroj, estas ankaŭ la kampo por ekkono, esp-loro. Interesas vin arto? Vi havas librojn, kantojn, bildojn, antikvaĵojn. Kaj literaturo? Historio? Ĉie en ĉi tiuj branĉoj estas nemezureblaj eblecoj. Ja Reymont, Ŝopen aŭ aliaj kreadis verkojn ĝuste inter grizaj homoj. Unu estas necesa: iometo da interesiĝo pri vivo, homoj kaj iliaj aferoj.

Kaj se tio vin ne interesas, ne tiras, do trovu por vi ajnan honestan hobion. Kolektu poŝtmarkojn, bildkartojn. Specialiĝu en ia lerneja objekto, por ke vi povu imponi. Praktiku sporton, gimnastikon, ekzercu ian imagon, trovu kolegon aŭ koleginon kun similaj interesiĝoj, stimulu vin al konkurado en donita branĉo… kaj vi konvinkiĝos, ke la vivo ne estas enua, male – riĉa kaj plena de misteroj, aven-turoj.

Ĉio dependas ĉefe de vi. Tiam ankaŭ amuzo estos in-teresa, ĉar vi amuziĝos ne nur tiam, kiam iu amuzos vin. Vi ne estos heroo „atendanta cirkon”, tiam interesos vin ankaŭ la superaj afero – supernaturaj: Dio, estonta vivo, via pro-pra vivo kaj ĝia senco. Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.62, tr. SP)

_______________________________________________________________________________

 

40 – Tiom da tagoj daŭris la fasto de Jesuo, kaj ankaŭ tiu de Moseo sur la monto Sinajo antaŭ ricevo de la Dekalogo. Dum tiom da tagoj Jesuo montriĝadis al disĉip-loj post sia resurekto. Tiom da tagoj kaj noktoj daŭris la migrado de Elijo al la monto Ĥoreb kaj ĝi estis ankaŭ nom-bro da jaroj de „erarvagado” de Izraelidoj – sekve de Dia puno pro nefideleco – tra la dezerto. Post la kvardektaga pentofaro Ninevo evitis punon. Dum 40 tagoj kaj noktoj pluvis, tio kaŭzis diluvon. 40 – estas do la nombro de pen-tofaro, de provo, de puno, sed ankaŭ de konsolo kaj de vivo post la provo-tempo.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony