Numero 116 – printempo 2017

Henryk Sienkiewicz (1846-1916)

Artikolo pri Sienkiewicz estos pli longa, ĉar liaj lib-roj estis pli bone konataj inter esperantistoj. La unuaj E-tradukoj aperis jam fine de la 19a jarcento kaj faris ilin tiaj eminentuloj de la esperanta literaturo kiel Antoni Grabow-ski kaj Kazimierz Bein (konata kiel „Kabe”). Sian kontri-buon faris ankaŭ filino de Ludoviko Zamenhof – Lidia, kiu esperantigis rakontojn de Sienkiewicz kaj lian monumentan romanon „Quo Vadis”. Ne eblas priskribi la tutan verkaron de Sienkiewicz sur kelkaj paĝoj, tial vi trovas ĉi tie nur koncizan mencion de liaj plej grandaj romanoj.

Henryk Sienkiewicz naskiĝis en vilaĝo Wola Okrzejska (inter la urboj Bjalistoko kaj Lublin). Jam en bazlernejo li lernis latinan lingvon kaj komencis legi ver-kojn de Tacito en ties originala lingvo. Tiam lin ekinteresis kulturo de antikvaj Romio kaj Greklando. Post mezlernejo Henryk komencis studi medicinon en Varsovio sed poste transiĝis al departamento filologio-historia. Dum la univer-sitataj jaroj Sienkiewicz komencis verki kaj sendi siajn arti-kolojn al „Ilustrita Semajno-Revuo” (Tygodnik Ilustrowa-ny) kaj al aliaj varsoviaj periodaĵoj.

Komence de 1876, Sienkiewicz vojaĝis kun grupo de siaj konatoj al Usono kaj de tie sendadis tre interesajn ra-portaĵojn. Tiutempe nur malmultaj veturis transoceane kaj en Pollando tiu materialo trovis multajn legantojn. Gazeto, kiu publikigis ilin en formo de artikoloj, saviĝis tiel el seri-oza krizo. Poste la tuta kolekto aperis libroforme sub titolo „Leteroj el vojaĝo tra Usono” (Listy z Ameryki).

Spertoj pri tiu vojaĝo utilis al Sienkiewicz por verki kelkajn novelojn: Por pano (Za chlebem), Lanternisto (La-tarnik), Orso, En lando de oro (W krainie złota), La komedio de eraroj (Komedia pomyłek), Rememoroj el Maripoza (Wspomnienia z Maripozy) kaj Sachem. Somere 1881, Sienkiewicz edziĝis kun Maria Szetkiewicz; sekve al ili naskiĝis filo Henryk-Józef kaj filino Jadwiga-Maria. Be-daŭrinde, en jaro 1885 la juna edzino mortis.

Por ne subiĝi al deprimo, la ĉagrenita verkisto eniĝis al intensa verkado kaj dum apenaŭ kelkaj jaroj aperis la dika, pli ol 1000-paĝa „Trilogio” kiun konsistigis jenaj his-toriaj romanoj:

  • Per fajro kaj glavo (Ogniem i mieczem) – pri la milito kontraŭ la kozakoj kaj tataroj en la t.n. „Sovaĝaj Ste-poj” (la teritorio situita norde de la Nigra Maro). Dum kel-kaj jarcentoj, regule ĝin trapasis mongolaj hordoj por ataki Eŭropon. Pro tio la stepoj estis nenies lando, kun la por-tempa loĝantaro miksita el diversaj popoloj.
  • La diluvo (Potop) – pri defendo de Pollando kon-traŭ la sveda invado.
  • Sinjoro Volodijovski (Pan Wołodyjowski) – pri in-vado de turkaj armeoj en Suda Eŭropo kaj venko super ili apud Vieno, septembre 1683 (tio estis unu el la plej gravaj bataloj en la historio).

Fine de la tri epopeoj, Sienkiewicz konfesis: „Per granda peno mi kreis tiujn librojn – por kuraĝigo de la koroj”. Li volis donaci esperon al siaj samlandanoj pro tio, ke Pollando ne ekzistis tiam sur eŭropa mapo ekde pli ol 100 jaroj, ĉar dispartigis ĝin la tri najbaroj (Germanujo, Ruslando kaj Aŭstrio). Valoras aldoni, ke malgraŭ tiel seri-ozaj temoj, Sienkiewicz abunde ornamis la „Trilogion” per amuzaj scenoj, originala lingvaĵo kaj spritaj dialogoj.

 

 

„Tra dezerto kaj praarbaro”

 

En januaro 1891 Sienkiewicz veturis al Afriko. Tiu vojaĝo havigis al li abundan materialon por Tra dezerto kaj praarbaro – la dufoje filmigita romano. Multegaj geknaboj tuj ekŝatis tiun libron pro la majstre priskribita ekzotika na-turo, kortuŝaj scenoj kaj amuzaj situacioj.

La eventoj okazas meze de la 19a jarcento, kiam daŭris konstruado de Sueza Kanalo, per kiu la marvojo inter Londono kaj Bombay (Mumbajo / Mumbai) mallong-iĝis je pli ol 7300 kilometroj. La konstruadon gvidas du inĝenieroj, anglo Rovlison kaj polo Tarkovski. Tiutempe daŭris bataloj kontraŭ la brita kolonia registaro kaj unu el lokaj triboj forkaptis iliajn du infanojn: 14-jaran Staĉjo Tarkovski kaj 9-jaran Nel Rovlison. Post kelka tempo, Staĉjo kaj Nel sukcesis fuĝi el la kaptejo sed ili devas trairi tre longan vojon tra Nordorienta Afriko.

Staĉjo devas zorgi pri sekureco de la knabino: li ba-talas kontraŭ la sovaĝaj bestoj, akiras ĉiutagan manĝaĵon, savas elefanton el ravino, kuracas Nel de febro. Sekve aliĝas paro de junaj nigruloj: Kali kaj Mea kaj la infanoj, post tre longa marŝado kaj subĉielaj tranoktoj, retrovas patrojn.

Aventuroj de Staĉjo Tarkovski, Nel Rovlison, ilia hundo Saba kaj la afrikaj geamikoj fariĝis klasikaĵo de la porjunulara literaturo. La libron esperantigis prof. M. Syg-narski, lektoro de Esperanto ĉe Jagelona Universitato. Tiu romano estis dufoje filmigita (en 1973 kaj en 2001) sed tiu unua ekranigo ŝajnas esti pli bona, i.a. pro la bela muziko: (3:34) https://www.youtube.com/watch?v=gr3MoFpqU0g. Eble ĝi memorigos al vi feliĉajn jarojn de la infanaĝo.

„La teutonoj” (Kruckavaliroj)

 

En 1885, Sienkiewicz komencis verki romanon „La Kruckavaliroj” – pri militaj konfliktoj inter la germana teŭtona ordeno kaj Pola Reĝlando. La teŭtonajn Kruckava-lirojn invitis Mazovia princo en la 13a jarcento, ke ili helpu batali kontraŭ barbaraj prusaj gentoj. La teŭtonoj komencis perforte konverti la prusojn, uzante armilojn kaj bruligante iliajn vilaĝojn. La persekutitajn gentojn defendis Paŭlo Vlodkovic (Paweł Włodkowic), la reĝa juristo kaj profesoro de Jagelona Universitato en Krakovo. Sed la teŭtonoj ne rezignis je siaj metodoj.

Post jardekoj, ili transprenis pli kaj pli da teritorioj kaj fine tiel fortiĝis, ke komencis minaci Pollandon. La libro finiĝas per batalo ĉe Grunwald, kie armeoj de pola reĝo Vladislao Jogajlo (ĉ. 18,000 viroj el Pollando, Litovio kaj Ruslando) disbatis la Kruckavalirojn, kiujn apogis proksimume 26.000 viroj el diversaj germanaj graf-armeoj kaj el aliancigitaj kun ili landoj.

Multaj figuroj de la romano vivis reale, ĉar tion kon-firmas la originalaj fontoj de tiu epoko. Verkante tiun lib-ron, Sienkiewicz komparis la historiajn dokumentojn, kiujn skribis la tiamaj kronikistoj en pola, germana kaj franca lingvoj. Inter la historiaj eventoj, la verkisto priskribis tra-gedian amon inter juna kavaliro Zbiŝko kaj knabino Danjo (Danusia), filino de pola nobelo Jurand el Mazuria regiono. La teŭtonoj inside kaptis Jurand, fajre lin blindigis, dehakis lian manon, bruligis lian domon kaj forkaptis Danjon. En la kastela obskura kelo ŝi ekmalsanis kaj baldaŭ mortis.

En unu el postaj ĉapitroj videblas la kor-skua sceno: la reĝaj limgardistoj kaptis unu teŭtonon kaj ŝnure lin ĉirkaŭnodis. Sekve ili veturigis la katenitan kavaliron al blinda Jurand al kiu ili donis glavon, ke li revenĝu kaj mortigu la kaptiton. Jurand proksimiĝis, tenis la glavon super la brusto de la kuŝanta teŭtono kies okuloj rondegis pro angoro. Post longa, morta silento Jurand rezignis je la venĝo, demetis la glavon kaj lasis la kaptiton viva.

La romano estis tradukita en 25 lingvojn (jam ko-mence de la 20a jarcento ĝi aperis en la ĉina). Por la 550-a jubileo de la batalo ĉe Grunvaldo (Grunwald, la 15an de julio 1410), surekraniĝis la monumenta filmo, impona pro la bunte prezentitaj figuroj kaj impetaj batalscenoj. Por filmado oni bezonis 10 mil homojn kaj preskaŭ 500 ĉeva-lojn sed la rezulto estis vere impresa. Rigardis ĝin pli ol 30 milionoj, kio instigis multajn por eble denove tralegi la libron.

En la jaro 1900 Sienkiewicz celebris la 25-jaran dat-revenon de la verkista laboro kaj tiam la dankemaj legantoj donacis al sia granda verkisto la palacon kun bieno Oblegorek kaj poste li disponigis ĝin al orfejo. Tiutempe li estis elektita membro i.a. de Ĉeĥa Scienc-Akademio.

 

„Quo Vadis”

 

Tra vasta panoramo de la forpasanta Roma Imperio, fadenas la romantika temo pri granda kaj pura amo. Romia patricio Vinicius enamiĝis al Ligia, kiu devenas de la mez-eŭropa gento.

En la unua jarcento, dum regado de la sadista Neron martire mortis miloj da kristanoj kaj la ĉefurbon detruis brulego. Li akuzis pri tio la kristanojn, kio efektivigis ilian persekutadon. Sekve oni komencis ĉasi la akuzitojn kaj la trovitajn grupigis en amfiteatra Koloseo por ke la sang-avidaj bestegoj (leonoj, ursoj, tigroj) ilin disŝiru kaj fin-voru.

Inter ili troviĝis ankaŭ Ligia, katenita al uro sed ĵus lastmomente alkuris fortega sklavo Ursus kiu mortigis la uron kaj savis Ligia. Kaj sekvas la mirinda priskribo de tiu amo: „Vinicius flotis antaŭe kun peno, kontraŭ la tempo-fluo li batalis kaj laciĝis. Nun li aliĝis kun la ondo kaj kre-dis, ke ĝi portas lin al eterna silento. En sia imago, li ekvi-dis sin kunpreni la manon de Ligia kaj tiel ili ambaŭ for-iros al ĉielo, kie Kristo ilin beatos kaj permesos ekloĝi en lumo trankvila kaj tiel potenca, kiel briloj de aŭroro. La homoj ĝis nun ne konis Dion, kiun ili povus ami; tial ili ne kapablis ami unu la alian. De tie venis ilia mizero ĉar kiel lumo radias de la suno, tiel feliĉo fontas el amo.

En momento, ili ambaŭ silente iris kaj ne povis plene en-spiri tiun feliĉon. Enamiĝintaj reciproke, ili similis al du diaĵoj – belegaj kvazaŭ ilin printempo naskus kun floroj. Ligia ekrigardis al Vinicius kaj diris: – Mi estas ĉe vi. Kaj li respondis: – En sonĝo mi vidis animon vian”.

Dume la pereonta Neron subiĝis senbride al perver-saj plezuroj. Lian hedonisman vivstilon imitis la tiama aris-tokratio kaj tiel komenciĝis longdaŭra disfalo de la 500-jara imperio – unu el plej potencaj en historio de la hom-aro. La vortoj „quo vadis” fariĝis konataj kiam s-ta Petro volis eviti torturojn kaj provis fuĝi el Romo. Tiam survoje li renkontis Kriston, kiu iris en kontraŭan direkton – al Romo. Mirigita Petro demandis „Kien vi iras, Sinjoro?” (Quo vadis, Domine?) kaj ekaŭdis la respondon: „Al Romo, por esti krucumita denove”. Tio skuis la konsci-encon de Petro, kiu tien tuj revenis kaj mortis martire.

 

Tiu antikva vojo hodiaŭ nomiĝas Via Appia kaj, sud-oriente de Romo, promenas sur ĝi la turistoj serĉantaj tran-kvilan lokon ekster la brua urbego. Nur je 3-kilometra dis-tanco de la urbocentro, sub la numero via Appia 51, oni povas eniri la kapelon „Domine Quo Vadis” kaj ekvidi la buston de Sienkiewicz.

La verko prezentas la etikan ideon, ke morala kon-duto venkas fizikan perforton. „Quo Vadis” estis eldonita en 70 landoj, tradukita al 57 lingvoj, inkluzive la japanan kaj araban. Bonege tiun libron esperantigis Lidia Zamen-hof, la plej juna filino de la Majstro. Laŭ opinio de kritik-istoj, ŝia traduko estas „glata, facilflua, bonege ekvilibrita kaj kristale klara”. Ni ne disponis pri la E-versio, tial la komence aldonita citaĵo ne estas de ŝi tradukita.

Oni povas diri ke – pro sia universaleco – Quo Vadis kronis la verkadon de Sienkiewicz. Entute, ĝi aperis divers-lande en pli ol 2000 (jes, du mil) eldonoj. Tiu ĉefverko estis adoptita al teatraĵoj, inspiris multajn pentristojn kaj sur ĝia bazo oni kreis eĉ operon. Dum jardekoj, la romanon rigardis milionoj sur ekranoj – en italaj, usona kaj pola filmoj. En jaro 1905 H. Sienkiewicz ricevis literaturan Nobel-premion. Tiuj grandaj sukcesoj ne blindigis la verk-iston, kiu restis sentema pri socia justeco kaj neniam for-gesis pri la plej malriĉaj. Tiun malĝojan flankon de la vivo li prezentis ofte en siaj noveloj: Skizoj per karbo (Szkice węglem), Joĉjo Muzikanto (Janko Muzykant), Bartek la Venkinto (Bartek Zwycięzca), Anĝelo (Jamioł).

Kiam eksplodis la unua mondmilito, Sienkiewicz forveturis al Svislando, tie li kunorganizis Helpan Komi-taton por Viktimoj de la Milito sed mortis antaŭ ol tiu milito finiĝis. Post ok jaroj oni veturigis lian korpon al varsovia katedralo, kiun la germanoj detruis en 1944 – denove dum la mondmilito, tiam la dua. Komence de la pasinta jarcento, Sienkiewicz skribis al pariza gazeto: Antaŭ ĉio, necesas ami sian patrujon kaj pensi pri ĝia feliĉo. Tamen la vera patrioto atentas, ke tiu amo ne estu kontraŭa al bonfarto de la homaro sed fariĝu unu el bazoj por la universala feliĉo. Nur tiam progreso de la patrujo estos akceptita tutmonde. Do la devizo de ĉiu patrioto devus esti tia: „Tra patrujo al homaro”.

Tiu mallonga citaĵo simple klarigas, ke per amo al sia patrujo oni neniel rajtas ĝustigi militon kontraŭ aliaj nacioj. Natura ordo estas ami siajn gepatrojn kaj familion; poste la homo maturiĝas kaj lia amo pli vastas al patrujo kaj fine al ĉiuj homoj. Bedaŭrinde, hodiaŭ la ignorantoj ŝajnas miksi la nociojn de patriotismo kun naciismo aŭ eĉ kun ŝovinismo kaj nazismo. La plej fanatikaj elpensis eĉ „solvon” por ĉio: forigi naciojn, religiojn, detrui la familion kaj nur tiam oni kreos paradizon en la mondo. Sed tion oni provis fari jam en la pasinteco, ĉu ne? Unu el tiaj estis ankaŭ Neron, la imperiestro.

 

(El: „Nova Urbo”, Decembro 2016)

___________________________________________________________________________________

 

„Nova Urbo” (Citta Nuovà / New City) estas internacia soci-kultura magazino de Fokolara Movado, kiu antaŭenigas ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno kaj unueco en familioj, komunumoj kaj – je pli vasta skalo – inter homoj de diver-saj nacioj, kredoj kaj sistemoj. Fondinto de tiu movado, Chiara Lubich ricevis UNESKO-premion por Paca Edukado en decembro 1996. Sekvajare, dum la vizito de Ch. Lubich en Usono (majo 1997), ni havis la okazon renkonti ŝin kaj peti pri la konsento eldonadi la bultenon „Citta Nuovà / New City” ankaŭ en Esperanto.

Kun helpo de pola esperantisto kiu doktoriĝis en Italio pri juro kaj komunikado, ni klarigis ke Esperanto funkcias same kiel aliaj lingvoj kaj bone utilas al internacia kompreno. Samtage, ni ĝoje ricevis ŝian aprobon kaj ekde tiam „Nova Urbo” aperas kaj informas pri pozitivaj eventoj en diversaj partoj de la mondo. Akceptis ĝin bone la esperantistaj legantoj, ĉar ankaŭ nia Internacia Lingvo kontri-buas al amikeco kaj paco.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony