Numero 123 – vintro 2018

Havi dekok jarojn …

Juneco estas la periodo de am-naskiĝo, deziro ekligi inti-majn kontaktojn kun aliseksa persono, malfermiĝo al “vi”. En ĉi periodo knabo kaj knabino preparas sin por alpreni vivtas-kojn, pliriĉigas sin reciproke laŭ spirita vidpunkto kaj trapasas de sinteno “prenanto” al sinteno “donanto”. Homoj nematuraj laŭ spirita vidpunkto vidas en virino sole la pek-okazon, ansta-taŭ malkovri en ŝi la fonton de diversaj riĉecoj.

La viv-printempo estas poezio, nostalgio kaj profetismo, deziro pri tio, kio neniam estos nia. En la juneco oni vere vivas, se la vivo estas fajro, deziro pri perfekteco, volo pri elkonstruo de la plibona mondo.

La disvolviĝo de ĉiu homa persono tiras post si la reali-gon de valoroj en diversaj ordoj: fizika, spirita kaj religia. Tio ĉi postulas konscian engaĝiĝon en la propran internan disvolv-iĝon.

La kontaktoj de knaboj kun knabinoj en la juneca peri-odo estas la afero treege delikata kaj oni devas subteni ilin tre prudente kaj reguli tiel, kiel al ĉiu ordonas la propra konsci-enco. La juneco havas siajn rajtojn, kiujn necesas ekkoni, res-pekti kaj akcepti, ĉar en tiu ĉi periodo ĉiu el ni estas “kiel karbo ankoraŭ verda”. En ĉi tio enteniĝas la respondo al demando, kial iuj junaj homoj faras erarojn, kiujn oni devas poste riparadi dum la tuta vivo.

 

“Plimulto da knaboj post kelkaj tagoj de konateco postulas “pruvon de amo”, por poste povi sin laŭdi antaŭ kolegoj. Mi estas konvinkita, ke inter tiuj knabinoj desperantaj kaj minacantaj per sinmortigo la plimulton konsistigas tiuj, kiuj konsentis al “pruvo de amo” sub la influo de belaj vortoj kaj nun ili suferas…”

*

“Mi scias, ke nun estas aliaj tempoj. La nuntempaj knabinoj havas grandan liberecon, se temas pri dancvesperoj, privataj akceptoj kaj komunaj ekskursoj. La revenantan eĉ je malfrua nokto knabinon ne akompanas klaĉoj de najbaroj.  Kiso ĉesis esti kompromito. En ĉiu urbo junaj homoj iradas sur stratoj ameme brakumitaj kaj neniu skan-daliĝas pro ĉi tio. Sed ĝuste tial, ke al vi pli multe estas permesite, pli multekoste vi pagas por la kredemo kaj naiveco. Malgraŭ modernaj tempoj la problemo de sekso estas ĉiam la sama.”

*

„Knabino devas iun ami. Mi opinias, ke se knabino vere amas knabon, ŝi pensas pri la geedzeco, ĉar tio estas ŝia principa alvokiĝo kaj destino. Mi multe miras, ke knaboj rimarkas provokon de nia flanko tie, kie ni vidas nenian malbonon. Ili devus fine elkompreni, ke knabinoj estas knabinoj kaj necesas ilin respekti.”

 

Dio kreis viron kaj virinon, por ke ili reciproke sin kom-pletigu, respektu kaj amu. Ili ambaŭ posedas la saman dignon de homa persono. Egaleco ne signifas tamen identecon. La persona digno de ĉiu el ili baziĝas sur diversaj fizikaj kapabloj, diferenca sinteno morala kaj intelekta kaj seksa aparteco. Ne nur la korpo, sed ĉiu sfero de homa agado portas sur si la signon de propra sekso. Tiuj diferencoj videbliĝas ankaŭ sur la religia kaj spirita ebenaĵo. La plena interkompreniĝo de viro kaj virino havas lokon sole en amo. La amo postulas ekkoni “lingvon”, kiun uzas aliseksa persono, por elkompreni la alian kaj mem esti elkomprenita de tiu. La lernado de tiu ĉi „lingvo” komen-ciĝas en la juneca periodo, kiam naskiĝas la sentiveco pri aliseksa persono. Tiel knabo por knabino, kiel ankaŭ knabino por knabo estas iuspeca mistero, alia mondo, kiun oni deziras ekkoni, printempo, kiu kunportas novajn promesojn. Ne mirige do, ke en tiu ĉi periodo naskiĝas reciproka raviteco pri si, en-sorĉado kaj admiro.

La homo estas korpa-spirita unueco. Tamen necesas ak-centi, ke alimaniere vivas tiun unuecon la knabino, alimaniere la knabo. Inter ili ne estas identeco laŭ fiziologia vidpunkto, nek laŭ psikologia vidpunkto. La sekseco kolorigas sentojn, aspirojn kaj pensojn. Ĝi ampleksas la korpon, animon, inteligentecon, volon, agojn kaj reagojn. Ĉiu el ili vivas siamaniere la propran seksecon, kiu determinas la stilon de vivo, sintenon rilate al aliaj kaj la manieron realigi sin mem. La mistera mondo de sekso kompletigas sin, sed ankaŭ kunportas certajn danĝerojn. Pro tiu kaŭzo do necesas reciproka sin ekkono, sento de respon-deco kaj respekto.

Knabino

Ne estas facile enpenetri la psikon de alia homo. Ĉiu el ni estas aparta mondo, alie pensas, sentas, alian signifon donas al eldirataj vortoj. Tiuj ĉi malfaciloj pligrandiĝas, kiam ni pro-vas ligi personan kontakton kun aliseksa persono. Knabo faras la esencan eraron: li simple opinias, ke knabino agas same kaj surbaze de la samaj motivoj kiel li. Tamen tio ne estas vero. En la kontaktoj kun knabinoj necesas kalkuli kun ilia aparteco fiziologia kaj psikologia.

La fiziologio de knabino estas pli komplikita. Ties es-primo estas la fenomeno de menstruo, kiu ripetiĝas en difinitaj ritmaj cikloj regulataj de la organismo mem. La menstruo kiel tia, estas nenia manifesto de la malforto de virino kaj nek mal-beno aŭ malbono – sed estas normala fenomeno, kiu koncernas la virinan organismon.

Ĉiu menstruo implicas modifojn en la organismo de knabino. En la dua duono de ciklo ŝi estas pli nervoza, subiĝas kapricojn kaj travivas deprimojn kontraŭe al la unua duono, kiam dominas feliĉa sento. Principe la knabino venkas ĉi mal-facilojn kaj kondukas “normalan” vivmanieron, kvankam en iuj kazoj ŝi sentas sin “malgrandigita” fronte al knabo. Melankolio kaj deprimo, kiun la knabino travivas en la periodo de mens-truo, estas rezulto de senpatrineco, ĉar en ĉi kazoj oni perdas la ŝancon por iĝi patrino.

La knabino laŭnature estas pli sentoplena, inklina al re-voj. Orientigita al sia interno ŝi pli facile esprimas siajn spiritajn statojn kaj deziras esti amata. Amo konsistigas por ŝi la plej grandan valoron en la vivo. Pro la amo ŝi pretas fordoni sin tute kaj senkondiĉe. Kaj ĉi tie ŝi faras plejofte eraron: ŝi opinias esti amata, kaj tio povas esti sole avido de ŝia korpo.

La knabino laŭnature estas pli malforta ol viro, sentas sin malpli certa fronte al vivmalfaciloj, pli timema kaj pro tio ŝi serĉas apogon en viro: forta kaj energia. La knabino serĉas ĉiam apogon kaj certecon en viro, kiun ŝi amas, eĉ se la profesia laboro donas al ŝi iuspecan sendependecon.

La knabino laŭnature vokita estas al patrineco. Ŝi havas la korpon pli senteman kaj la animon pli apertan. Ŝi postulas amemon, delikatecon, diskreton kaj estimon. Ĉefa motio de ŝia vivo: ami kaj esti komprenita. Kreita por patrineco korpe kaj anime, ŝi pretas al plej grandaj oferoj kaj tuta fordono sin. En korpo ŝi manifestas la delikatecon, en inteligenteco – la intui-cion, en volo – la amon fidelan kaj konstantan. Por la knabino la amo estas io “spirita”, kaj la sensaj elementoj ludas malpli grandan rolon.

La knabino travivas sian valoron en la estetikaj katego-rioj. Tuta ŝia korpo orientigita estas al plezuro kaj tial iufoje senkonscie provokas knabon. La knabinan kategorion oni devas pritaksi en la kategorioj de virina mentaleco. Ŝi volas esti rimar-kata, aprezata kaj admirata. La ekscitita fantazio kaŭzas, ke ŝi utiligas sian korpon kiel rimedon altiri knabon kaj ligi lin kun si.

Ekzistas esenca diferenco inter la bela korpo, kiu provo-kas avidon, kaj la korpo, kiu estas manifestado de spirito. La unuan eblas kreadi de ekstere (domoj de modo kaj kosmetikaj kabinetoj), la duan male de interne. La virino laŭnature havas ian neesprimeblan ĉarmon. Ĉar la knabino havas denaskan bel-ecokulton, povas okazi, ke la korpo fariĝas por ŝi ĉio. Ŝi multe sentas solecon kaj serĉas renkonton kun knabo, al kiu ŝi dediĉas ĉion, kaj tio ŝanĝas ankaŭ ŝin mem. La aŭtentika amo malfer-miĝas al aliaj, donas novan komprenon de aferoj, malfermas antaŭ ŝi la belecon kaj riĉecon de lumo. Se ŝi trafas malbonan knabon – malvenkas en la vivo.

Knabo

La vokiĝo de viro estas rego super naturo, gvido en fami-lio, en socio, en oficejo. Li distingiĝas per egoismo, senindulgo, forto kaj aŭtoritatemo. En korpo – la forto, en inteligenteco – la rezonado, en volo – la amo orientigita al defendo.

La psikologio de knabo gravuritas sur lia vizaĝo: preta por batalo, perforto, violento, posedo. Viro projekcias sin eks-tere, kreita por agado, kreado: la korpo pli aktiva kaj pli domi-na. Tio klarigas, kial knabo travivas pli grandajn seksmal-facilojn. La knabo volas domini, ordoni kaj regi. Tio kunportas certan riskon. Se la knabo ne ellernos dekomence konservadi ekvilibron inter la korpo kaj spirito, pli poste li ne kapablos al amo. La knabino devas ekregi super la sentemo kaj subordigi ĝin al la racio, la knabo devas ekregi super la korpo. La knabo en la amo ne limigas sin al la sola sento, kaj ankaŭ la amo ne estas la plej grava afero en lia vivo. Estas unu el multaj.

La juneco ne estas tempo de plezuro-serĉado por la propra egoismo, sed estas grava periodo, kiu ebligas la prepar-iĝon al gravaj vivtaskoj. En ĉi periodo la knaboj kaj knabinoj povas reciproke pliriĉigi sin laŭ spirita vidpunkto, se ili akcep-tos certajn moralajn principojn kaj al si mem starigos altajn pos-tulojn.

La knabino havas grandegan influon al konduto de la knabo. Tamen ĉi influo dependas de ŝia “interna enhavo”, deli-kateco kaj subtileco. La knabino devas atenti, por ne provoki senkonscie avidon per provoka maniero de sinvestado kaj tro libera vivstilo. Ŝia tasko en la kolegecaj kontaktoj kun la knaboj estas moderigado de la vira brutaleco, nobligado de moroj kaj enkonduko en la viran egoismon de interesiĝo pri aliuloj. Ŝi ne plenumos ĉi taskon, se ŝi lasos sin trakti sammaniere kiel kna-bojn.

La knabo siavice devus ĉiam distingiĝi per kavalireco fronte al la knabino. Tio signifas, ke en ĉiu vivsituacio li devus ekstari en ŝia defendo, li devus respekti ŝian dignon kaj senti sin devigita je respondeco por ŝi. La knabo fronte al la knabino devas esti inteligenta – ĝuste interpreti ŝian konduton; prudenta – ne provoki sentojn; honesta – ne ekspluati ŝian amemon.

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 60; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony