Numero 118 – aŭtuno 2017

Geotermiko – la donaco de Dio

En la nuna situacio de laŭgrada elĉerpiĝo de energi-fontoj, evidentiĝis la senduba Dia zorgo pri la problemo. Unuopaj ŝtatoj devas serĉi kaj ĉerpi energiprovizon, kie tio eblas kaj kie ne tro kostas. Mirigas la fakto, ke ekzistas tia lando, kiu centprocente uzas la elektran kaj varmigan ener-giojn el propraj varmegaj subteraj fontoj. Tio okazas en Islando.

Laŭ opinio de ekspertoj, Pollando estas regiono de la tre riĉaj kaj facile ĉerpeblaj geotermikaj fontoj sur la eŭro-pa kontinento. La termofontoj en Pollando troviĝas en la terprofundo je du (aŭ du kaj duono) kilometroj. Tia ĉerp-ado estas certe multekosta, sed ekzistas ellaboritaj sistemoj, kiuj ebligas la ekspluaton. Certaj institucioj kapablas kaj povas ĉion aranĝi kaj financi en la ŝtata kaj unia skalo.

Varmegaj akvoj el termofontoj je temperaturo pli-malpli 60 gradoj C, kiel ekzemple en Toruń, plej taŭgas por varmigado de loĝdomoj kaj por ĝardenkulturo aŭ por akvo-kuracado. Fontoj kun pli ol 80 gradoj C taŭgas por produk-tado de la elektra energio.

En Pollando en la urbo Pyrzyce jam dudek jarojn funkcias la geotermiko (tervarmeco) sukcese kaj varmigas la urbon kaj eĉ ĝian ĉirkaŭaĵon. Ankaŭ en urbo Chociwel oni trovis varmegajn akvojn kun 82 gradoj C. Prilaborita sistemo de utiligo ebligos funkciigi elektro-centralon, var-migadon de loĝdomoj, forcejojn kaj kuracejojn.

Indas substreki, ke danke al la senduba Dia zorgo Pollando havas elstarajn specialistojn t.e. projektistojn kaj realigantajn konstruistojn, kiuj scipovas realigi ĉion bezo-natan.

En decembro 2015 la pola registaro subskribis tiel nomatan Parizan Interkonsenton kaj surbaze de tiu akto la pola geotermiko ricevos bezonatan unian financan subven-cion. La nun reganta skipo en Pollando, laŭ ekzemplo de aliaj ŝtatoj, intencas evoluigi la futuran valoran dezirindan ekologian tipon de energiĉerpado (ekoenergian geotermi-kon) danke al landaj naturaj eblecoj.

Dio donacis al Pollando la termofontojn kaj homajn talentojn. Oni devas bone utiligi ĉion tion kaj varme danki al Dio.

Inĝ. Rafał Tuszyński

(Esp. Societo „FLAMO”- Toruń)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony