Kiam la geedzoj travivas krizon […] tiam la riparo estas esence dependigita de la reveno al Dio. Grava estas, por ne komenci de vortoj, promesoj, certigoj, sed de kon-kretaj agoj. Pekkonfeso, komuna preĝo, plena partopreno en la Meso (sankta Komunio) efikas pli ol unu fojon kiel mirakla balzamo sur la vundojn de geedzoj.
Ju pli ambaŭ geedzoj „karese alpremiĝos” al Sinjoro Dio sur la etapo de riparado de sia geedzeco, des pli rapide kaj pli certe ili leviĝos el sia falo. La falo […] povas esti utiligita por supreniĝo al plialta (kaj eĉ plejalta) nivelo.