Numero 124 – printempo 2019

Frataro

Kun granda ĝojo mi akceptis la ideon kaj decidon de p. Tadeusz Rydzyk pri establo de Frataro de sta Johano Paŭlo la Dua. Por mi estas afero evidenta, ke ĉi Frataro povas esti savo por multaj el ni. Dum la vivo de la Papo ni ĝojis pro lia ĉeesto. Li estis por ni subteno (“Mi ne timas, kiam mallume estas, la Patro je la mano kondukas min”). Li estis por ni nacia fiero („la plej granda el la gento de poloj”, kaj do el nia gento). Poste venis la tempo de neevitebla disiĝo. Ekestis la tempo de fune-bro, sed ja danke al ĝi ni eniris el etoso de bedaŭro kaj malĝojo sur la vojon de pasko, de trairo al vivo.

Naskiĝis la Generacio de Johano Paŭlo la Dua. Naskiĝis spontane kaj bele. Tiam, kiam eble neniu atendis subtenon, direktadon, gvidadon… Ni, homoj, nacio, amase eliradis el do-moj en la placojn, stratojn, ni bruligis torĉojn, ni iris post jaroj aŭ tagoj por pekkonfesi, ni frapis al preĝejaj pordoj, ni aranĝis marŝojn kaj sanktajn Mesojn. Kaj estis la penso, ke oni devas tion ĉion „mastrumi”. Oni devas la heredaĵon de Johano Paŭlo la Dua kaj la potencialon de lia Generacio mastrumi.

Ne eblas rifuzi tion, ke tiaj provoj estis. Ekestis Centroj dediĉitaj al la Papo, ĉiujare kolektataj estas stipendioj de la Tria Jarmilo, organizataj estas la datrevenaj Mesoj, renkontoj, funk-cias la papaj tagoj, kaj ĝuste semajnoj. Tamen multaj el ni sen-tas, ke tio estas iom tro malmulte, signife tro malmulte.

Necesas nia ĉeesto kiel de spiritaj infanoj de Johano Paŭlo la Dua, de liaj disĉiploj en ĉiuj vivosferoj. Necesas hodiaŭ, precipe en la epoko de deficito de vorto ankaŭ eklezia, rememorigo de la veroj pri libereco kaj respondeco, pri peko kaj vokiĝo al sankteco, pri la Eklezio, kiu ne estas dekretata per ekpensoj de paroĥaj konsilioj kaj kardinalaroj, sed naskiĝas el Eŭkaristio. Necesas por ni la rememorigo, ke vivo – ĉiu vivo – estas bono kaj ke estas sankta. Kaj ankaŭ tio, ke demokratio, tiel hodiaŭ fetiĉigata, se ĝi estos deŝirita disde valoroj, ĝi dege-neras kaj fariĝas sistemo antidemokratia. Ĉi veraĵoj videblas, ke ili forperdiĝis – sufiĉas almenaŭ ekrigardi al onidire katolikoj, tiuj defendantaj abortigon, in vitro, intermiksantaj toleremon kun subiĝemo al malbono.

Ni bezonas lian instruon kiel la panon, akvon kaj aeron. Kaj ni bezonas tion, por tiun ĉi instruon realigadi. Tie, kie ni funkcias. Ni bezonas do realigon de la pastreco laŭ mezuro, kiun li al ni postlasis, realigon de la profesora vokiĝo en la disputo pri homo, kiu daŭras kaj eĉ intensiĝis, realigon de la vokiĝo de patrino kaj virino, kiu havas la valoron de genio, kaj ne objekto de feminisma malestimo por patrineco. Necesas al ni homoj de la vorto, memorantaj kiel Karol Wojtyła konsideris la vorton kaj kulturon grava, ni bezonas realigon de la Evangelio de vivo, kiu ne permesos foriri disde litoj de la plej bezonantaj kaj plej malfortaj, eĉ kiam iaj motivoj de ekonomia justeco povas sugesti ion kontraŭan. Ni bezonas tiun amon al Pollando, kiu kaŭzis ke ni fariĝis atestantoj de tio, ke la Spirito descendis kaj renovigis la vizaĝon de tero…

Mi konfesas, ke mi havas sinceran volon esti en la Frat-aro kaj lerni ankoraŭfoje, kiel vivi kun Johano Paŭlo la Dua.

 

Sac. Prof. Paweł Bortkiewicz

(Nasz Dziennik, 10.06.2016; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony