Numero 125 – somero 2019

Forto en malforteco

(La ĉefa malvirto)

 

“Iradu laŭ la Spirito kaj la deziron de la karno vi ne plenumos. Ĉar la karno avidas kontraŭ la spirito, kaj la spirito kontraŭ la karno” (Gal 5:16-17). – „Ĉar la potenco perfektiĝas en malforteco” (2 Kor 12:9).

 

Kara junularo!

 

Mi invitas vin hodiaŭ kaj instigas ludi detektivojn, verajn detektivojn, ne nur hodiaŭ sed ĉiam. Certe vi ŝatas vakerajn filmojn, filmojn pri “Zorro” aŭ teatron “Kobro”. Eble vi volus esti Gary Cooper kaj postkuri gangsterojn kaj rigardante “Kobron” neunufoje elserĉi krimulon. Vi divenis “kiu kulpas” pri morto, mortigo. Iufoje ŝajnis al vi, ke vi elserĉis… kaj jen montriĝis, ke kaŭzinto estas tute aliu aŭ tute ne elserĉis krimulon.

 

Kia estas via ĉefa malvirto?

Laŭ kio ĝin ekkoni? Ĉu estas certaj signoj? Jes. Ili estas. La plej bona kriterio estas via indigno kaj nervoziĝo, kiam aliaj vin pri io akuzas kaj riproĉas. Vi sentas vin ofendita. La dua kriterio kaj simptomo estas, ke vi mem ŝatas al aliaj altrudi tiun malvirton. Vi kondamnas kaj kulpigas ilin pri tio. Jam Aristo-telo diris, ke ĉiu homo mezuras bonon aŭ malbonon, per boneco aŭ malbono de sia propra interna dispozicio. “Kiu estas kia – pensas, ke ĉiu estas tia”. “Kial vi serĉas pajlereton en la okulo de via frato, dum vi ne vidas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! Eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi ka-pablos vidi bone kaj eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato” (Luk 6:41-42). “Ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj” (Luk 6:37).

Kriterio povas esti la medio en kiu vi restadas. Konforme al principo: “Similis simili gaudet” [simila ĝojas pro simila] – “Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas” aŭ: “sia al sia por sia”. Samkiel la interkomunikaj tuboj celas al egaligo de niveloj, tiel ankaŭ homoj normale interamikiĝas kun similaj al si. Drinkulo serĉas la kunestadon kun drinkulo, huligano – kun huligano, ŝtelisto – kun ŝtelisto, malĉastulo – kun malĉastulo.

Tamen iufoje tiuj rekoniloj fiaskas. Tiam demandu al Sankta Johano la Apostolo kaj li respondos al vi: „Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, estas la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo” (1 Joh 2:16). Ĝuste ĉiuj pasioj kunvenas al tiuj tri, kaj plejofte tiu lasta elpaŝas preskaŭ ĉe ĉiu homo.

 

Kiel ĝin kontraŭbatali?

Rekte aŭ nerekte? Ĉar la pasioj en si mem ne estas mal-bonaj. La pasioj estas motoro de via vivo. Kaj ne forgesu, ke eĉ grandaj sanktuloj estas homoj kun grandaj pasioj. Kaj Paskalo diras, ke nenia afero okazas sen partopreno de pasio. Iu alia esprimiĝis, ke malliberejoj kaŝas en siaj muroj amason da potencialaj sanktaj homoj. Prave. Ili ne scipovis direkti siajn pasiojn sur la ĝustan trakon.

En januaro 1961 oni komencis en Usono ekspluati la akvofalon Niagaro. Verdire la naturverko estos parte difektita per la homaj manoj, sed parto da akvo-amaso estos utiligita por mobi grandegajn turbinojn. Valoro – 1.300,000 kilovatoj. – Oni utiligas akvo-amasojn en montaro, konstruas akvobaraĵojn, arte-faritajn lagojn. Estas provoj por utiligadi la energion de la suno, de maroj kaj oceanoj. Simila laboro devus esti modelo en la laboro super karaktero. Ĉar karaktero ne estas la manko de energio por plenumi agojn. Ne estas artaĵo sinregi, kiam man-kas pasioj kaj tentoj. Sed estas artaĵo bone fari havante grandan emon al malbono, estante pasia.

Se vi sincere volas, havas bonan volon, do preĝpetu de Dio la garcon kaj helpon, ĉar “fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto” (1 Kor 10:13). – Sekve sisteme kontrolu vin mem tiurilate kaj por deliktoj surmetu al vi liber-volajn punojn, pentofarojn. Ekz. por senbrideco de la lango tra-preĝu ian preĝon, por ĉiu malbeno – demetu unu zloton por malriĉuloj ktp. Kaj antaŭ ĉio faru el la ĉefa malvirto okazon al granda virto. La ĉefa malvirto estu via sprono. Apogu vin sur ĝi. “Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono” (Rom 12:21). “Ĉar la potenco perfektiĝas en malforteco” (2 Kor 12:9). Kiel tegmento montras dum tempesto la malfortecon de domo, kiel cikatro sur korpo fariĝas la plej forta parto de haŭto kaj osto rompita estas post kunkresko en ĉi loko la plej forta, tiel riparita difekto montras la plej grandan forton.

 

Ĉu vi deziras eble ekzemplojn?

Jen Saŭlo, kiu malamis, fariĝis Paŭlo, kiu amis. Johano, filo de tondro, abrupt kaj nesinrega, postulanta de Kristo Sin-joro fajron sur samarianojn, fariĝis la Apostolo de amo. La sensa Magdalena fariĝas trapenetrita de spiritaj kvalitoj. Kaj Mateo? Li estas unu el la plej grandaj patriotoj de la mondo. Kaj ĉu vi scias, ke lia malforta punkto estis ĝuste la manko de tiu amo al sia patrujo? Li priservis la romianojn. Por ili li kolek-tis troajn impostojn. Li riĉiĝis je kunlaboro kun okupanto, sed poste li tute ŝanĝiĝis. Kaj Moseo, modelo de mildeco, estis abruptulo. En impulso de kolero li batis egiptanojn, estis la unua homo, kiu rompis la tabulojn kun ordonoj de Dio. Sankta Tereza de Infano Jesuo diris, ke se ŝi ne sekvus la vokon de amo, ŝi fariĝus unu el la plej malbonaj virinoj de la mondo. – Iliaj malfortaj punktoj fariĝis la punkto de Arkimedo.

Ni rigardu ankoraŭ aliajn modelojn, se ĉi tiuj ŝajnas al vi eble tro grandaj por vi kaj foraj. Vi aŭdis pri Demosteno, plej granda oratoro? Kaj Beethoven? Li perdis aŭdkapablon kaj diris: “Kian tristan vivon mi devos nun gvidi!” Tamen li liber-iĝis de la unua malforteco kaj diris al si: – “Ne! Mi ekkaptos la realon je gorĝo!” Kaj li komencis komponi grandiozajn muzik-aĵon, kiujn li mem neniam povis jam ekaŭdi.

Antaŭ kelkaj jaroj iu knabo estis grave brulvundita dum eksplodo. Oni diris al li, ke jam neniam li povos iradi. Anstataŭ senvolontiĝi, li koncentriĝis sur sia kripleco, li masaĝis la pie-dojn, ekzercis ilin, kaj poste komencis iradi kaj fariĝis unu el la plej grandaj sportistoj-kurantoj en la historio de Ameriko. Lia forto perfektiĝis en malforteco.

Similan ekzemplon donis unu el niaj semajngazetoj pri Rajmundo Aldini en artikolo „Mia vojo al forto”. Li estis iam malforta, neevoluinta infano. „Kuracisto malpermesis al mi – li diras pri si mem – eĉ plej etan fortostreĉojn. Li rekomendis ple-nan trankvilon kaj ordonis ĉesi lernadon. Ĉi-tempe mi ekvidis sur scenejo atleton Mellers’on”. Dum la tuta spektaklo li estis kvazaŭ senkonscia. Post la spektaklo li pasigis sendorman nok-ton, kaj dum mateniĝo li decidis: aŭ mi mortos pro trolaciĝo, ekzercante spite rekomendojn de la kuracisto, aŭ mi iĝos atleto. Inter libroj de sia patro li trovis du, kies enhavo aparte lin ek-interesis, nome manlibron de Sandow priparolanta la ekzercojn kun halteroj kaj libron traktantan pri lia vivo kaj liaj ekzercoj celantaj formi al si la volforton. „La normala mondo ĉesis por mi ekzisti. La ekzercojn mi plenumadis kaŝe en subtegmentejo dum unu horo ĉiutage. Mi faradis amason da eraroj. Post unu jaro en nenio mi similis al malfortika infano. Mi loĝis poste en Zawiercie. Mi ligis konatecon kun iu trejnisto kaj komencis racionalajn ekzercojn. Mi 16-jaraĝa estis jam atleto en plena senco de la vorto. Mi penportis pezojn, fleksis feron. Plej dikaj ferstangoj en miaj manoj alprenis kiel eble plej rafinitajn for-mojn.” Kaj li finas sian rakonton per ĉi tiuj vortoj: „Tiel do ven-kante propran malforton kaj malsanon mi aliris per trejnado de abnegacio al sukcesoj de plejalta klaso. Devizo de mia vivo estis: – Post ĉiu falo leviĝi ankoraŭ pliforta. (Panorama Pół-nocy – Panoramo de Nordo).

Kara junularo! Certe imponas al vi forto, sukceso, pro-spero. Imponas al vi sankteco, kvankam vi ĝin timas, hontas kaj ofte malbone ĝin komprenas. Vi pravigas vin per viaj malvirtoj, pasioj. Memoru, ke la Eklezio kanonizas neniun, kiu ne elmon-tris heroan gradon de sankteco. Tiuj ĉi kaj aliaj povis iĝi venk-intoj en la branĉo de spirit – ankaŭ vi povas. Nur “venki mal-forton fruaĝe ni lernu” (Mickiewicz). “Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono” (Rom 12:21). “Ĉar la potenco perfektiĝas en malforteco” (2 Kor 12:9). “Iradu laŭ la Spirito kaj la deziron de la karno vi ne plenumos” (Gal 5:16).

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.67, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony