Numero 121 – somero 2018

Fordonu al Dipatrino vian infanon

Tio, kion mi diros, estas gravega afero, sed malfacile al ni tion ofte elkompreni… Amo estas la plej grava virto. La homon eblas vere ami nur per Dio. Tiel estas vere.

De kiu povas minaci al via infano – indiferente ĉu ĝi havas unu, kvin aŭ deknaŭ jarojn aŭ ankoraŭ ne naskiĝis – la plej granda danĝero? De vi kiel patrino. Se iu fremda vian infanon persvados al malbono, tiam la infano povas rezisti. Se la malbona spirito tentos ĝin, tiam kvankam ĝi unufoje kaj duafoje falos, sed poste leviĝos. Sed se tiu tento estos de vi, malfacile estos al ĝi ekkredi, ke vi persva-das al malbono, kaj ĝi postiros tion…

Kiam tia danĝero minacas al infano de via flanko? Se vi pli ol vian infanon amos vin mem. Se vi ne scipovos prizorgi la animon de via infano, vi povas ĝin tiel deformi, fari al infano tian damaĝon, ke vi jam ne kapablos tion ripari.

Se vi sincere ekrigardos vin, tiam post tempo vi kon-sentos, ke la plej grandan damaĝon al via infano faris vi mem. Mi ne ŝatus vin akuzi, sed mi sincere al vi kompatas. Mi konas multe da pliaĝaj patrinoj, kiuj tion nun konsentas.

Via blindiĝo devenas el memamo. Vi devus nepre rezigni pri vi mem. Sinjoro Dio donis al vi la rajton al infa-no, sed vi mem povas el viaj rajtoj fari plej malbonan uzon. Ŝajnoj povas esti aliaj, sed en la fundo de animo vi pensos pri vi mem. Kvankam vi havas la rajton al via infano, volu finrezigni pri ĝi propravole. Fordonu vian infanoj al Di-patrino kaj petu, ke Ŝi fordonu ĝin al Jesuo Kristo. Eble vi jam deformis la karakteron de via infano, sed Ŝi tion ŝan-ĝos kaj tian jam „riparitan”, edukitan, „lavitan kaj kombi-tan” fordonos al Sinjoro Jesuo.

Pli ol unu fojon mi renkontis en la vivo tiajn animojn kiuj estis nemakulitaj de memamo. Mi konjektis prave, ke ili estis de siaj patrinoj jam en la sino fordonitaj al Di-patrino. Ĉar la surtera patrino ne scipovas tiel eduki sian infanon.

Kiam vi fordonos vian infanon al Dipatrino, ne estas danĝero, ke vi amos ne ĝin, sed vin mem. Se vi fordonos vere vian infanon al Dipatrino, restos al vi devoj, sed ne rajtoj… Vi ne ŝatas, kiam iu fremda entrudiĝas en vian in-fanon. Kiam iu atentigos ĝin, vi ofendiĝas. Tio estas mem-amo. Nun vi devas rilatiĝi tiel kiel al infano ne via, sed al infano de la Sankta Virgulino Maria: kun zorgemo kaj res-pekto. Antaŭe ŝajnis al vi, ke antaŭ neniu vi responsas por via infano. Nun vi scias, ke vi responsas antaŭ Dipatrino.

Se la infano estas jam tiome saĝa, diru al ĝi klare kaj malkaŝe, ke ĝia patrino estas nun Dipatrino. Tio estos por via infano granda travivaĵo, kiam vi alkondukos ĝin antaŭ altaron kaj diros al ĝi tion sincere. Ripetadu al ĝi tion ofte.

Se vi komencos tion realigi, vi mem konvinkiĝos, miros. Vi vidos ĉe la infano gran dajn ŝanĝojn, kvankam eble ĝi volos ilin antaŭ vi kaŝi. Des pli granda estos via venko… Vi konvinkiĝos, ke Dipatrino ĉion povas. Ankaŭ tion, kion vi ne scipovus. Vi elkomprenos, ke fordonante ĝin al Dipatrino, vi montris al via infano la plej grandan amon, kaj iam kun trankvilo vi povos fermi la okulojn en la konvinko, ke viaj infanoj ne estas orfoj, sed havas Patrinon.

Mi scias, kiel malfacile venki sin mem kaj tiel vere fordoni sian infanon propriete al Dipatrino. Mi ŝatus helpi al vi en tio, demonstrante, kiel grandaj bonoj rezultas el tio por via infano. Dua tia infano, kia estas la via, ne estas en la mondo kaj ne estos ĝis la fino de la mondo. „Ŝi pensas, ke tia infano kiel la ŝia ne estas en la mondo” – parolas ho-moj al trosentemaj patrinoj. Sed tio estas la vero! Kiel ne estas du egalaj folioj sur arbo, du egalaj homoj surtere nek enĉiele, tiel ne estas du egalaj infanoj. Vi tute ne eraras, kiam vi parolas, ke dua tia infano kiel la via ne estas, ne estis kaj ne estos. Evidente tio vi ne povas atribui al vi mem. Nur Sinjoro Dio kapablas al tiel individua traktado de homoj.

Patrino volas sian infanon tiel ĉarpenti, kiel ŝi elrevis kaj elpensis laŭ modelo de iu alia infano, sed dum Dio volis alie. Vi mem havas ja la menson kaj koron limigitajn. Kiam vian infanon vi fordonus tute sub influon de la Sank-tega Patrino, vi povas esti certa, ke ĝi estos edukita kaj traktita tute individue, ĝi estos unu en la tuta mondo.

Kiam patrino havas pli da infanoj, tiam ŝi lernas ne nur ĉe la unua, sed ankaŭ ĉe la tria kaj ĉe la kvina. Ĉar ĉiu infano estas alia; eĉ ĝemeloj naskitaj en la sama horo kaj edukitaj en la samaj kondiĉoj estas diversaj. Sed tion nur Dio scias kaŭzi, ke ĉiu havas ion individuan, alian. Al ni ofte ŝajnas, ke tio estas bela, kiam ĉiuj estas egalaj, egale uniformaj. Kaj tio tute ne estas bela. Sed ni ne scias doni ion alian, novan.

Ne surprenu taskon edukadi infanon sola, ĉar vi po-vas senigi infanon je tio, kio ĉe ĝi estas bela. Ja vi ne povas scii ĉion, kio por eduko estas bezona. Eĉ se vi estus profe-sorino pri psikologio, ankoraŭ vi ne scius ĉion kaj ne povus surpreni la tutan responson. Plejbone, do, vi faros, kiam vi fordonos vian infanon por eduko al Dipatrino. Tiam Ŝi, lasante al vi tiun infanon, zorgos pri tio, ke vi kiel eble plej bone eduku tiun Ŝian infanon. Ŝi havas por tio la plej diver-sajn manierojn: povas doni al vi bonan libron, plimultan paciencon, sugestos bonajn pensojn… Kiom da rimedoj Ŝi trovos, por ke vi scipovu ĉiam pli bone eduki tiun Ŝian in-fanon!… Vi ricevos certe inspiron kaj vi scios, kion kaj kiel finfari.

La eduko de homo estas io tre delikata. Temas pri tio, por ne apliki al ĉio egalajn, ŝablonajn metodojn, eduko-formojn. Ĉiu infano havas alian temperamenton, alian ma-nieron reagi kaj aliri al homoj – sed patrino ne konsideras en eduko ĝian individuecon, aplikas devigon. Dume sam-kiel feble kreskas herbo alpremita per briko, same deform-iĝas la karaktero de infano devige.

Kiam iu venos por konfesjo kaj konfesos pekojn per fiksitaj formuloj, laŭ ŝablona konscienc-ekzameno, per vor-toj kiujn konfesas multaj homoj, eblus inklini doni al li an-kaŭ ŝablonan instruon… Sed kiam antaŭe mi demandos Di-patrinon, kion mi diru al tia homo, do ĉiam poste mi diros ion tian, kio plej konvenos al li, kion ankoraŭ al neniu mi diris. Same ankaŭ vi: vi devas demandi al Dipatrino, kion Ŝi volas kaj kion vi diru al infano. Tiam venos al via kapo tia penso, kiun ankoraŭ neniam vi havis. Vi edukados vian infanon sub la inspiro de la Sanktega Patrino.

La plej granda danĝero flanke de patrino minacas al infano per tio, ke ŝi volas trudi al ĝi sian propran volon. Kaj la infano ribelas, precipe alkreskante, ĉar ĝi havas siajn dezirojn kaj ne ŝatas devigon. Kiam vi fordonos vian infanon al la Sanktega Patrino – estas ĝi preskaŭ sekurigita antaŭ via devigo.

Ne pensu, ke tiu eduko fare de la Sanktega Patrino estos tro milda. Vi jam multfoje dirus: „Kaj faru, kiel vi volas!” Dume la Sanktega Patrino diros al vi tiam: „Vi ne povas tiel paroli. Vi ne rajtas cedi. Mi vin starigis ĉi tie por gardo”.

Se infano sentos, ke malantaŭ vi staras la Sanktega Patrino, ĝi ne ribelos. Ankaŭ via aŭtoritato tute ne perdos per tio, sed male – gajnos.

Mi ŝatus diri al vi pri tia patrino, kies beatiga proceso jam komenciĝis. Tio estas la patrino de Sankta Tereza de Infano Jesuo. Mortante, ŝi lasis Terenjon en la aĝo de kvin jaroj. Ŝajnis: povra orfino sen patrino. Sed per tio, ke la pa-trino fordonis al Dio ĉiujn infanojn, el la ĉielo ŝi bone edukis sian infanon.

Ĉu vi povas garantii al via infano, ke vi sukcesos ĝustatempe ĝin eduki?  Ke vi ne mortos pli frue, ol ĝin edukos? Se vi donos al Dipatrino liberan manon en eduko de via infano, tiam vi devas kaj povas kalkuli, ke kiam vi ekmankos, Ŝi mem edukos al vi infanon kaj kaŭzos ke iam kune kun ĝi vi povos laŭdi Dion.

Sac. Marteno Węcławski

 

(El: Miłujcie się! N-ro 2018-01, p. 34; e-igis S.P.)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony